16 oct. 2006

Ĉu ĵurnalisma genio?

Hodiaŭ en la senpaga tagĵurnalo 24 mi vidis la jenan inform-titolon "Canada Supports Sanctions Against North Korea - Kanado aprobas sankciojn kontraŭ Norda Koreo". Tio ne estas malbona afero, sed mi neniel komprenis kial ĝi devas esti la plej grava novaĵo de la tago. Ja estus stranga kaj ege surpriza se Kanado ne aprobus sankciojn kontraŭ Norda Koreo. Sed aprobi ilin per Kanado estas tute normala, ordinara kaj bagatela. Mi atendis por ke la plej grava novaĵo de la ĵurnalo estu la lastatempa tertremo en Havajo. Eĉ novaĵo pri iu akcidento sur strato de Toronto povus esti pli grava ol tiu novaĵo pri aprobo de sankcioj per Kanado. Iam mi ne komprenas manieron laŭ kiu ĵurnalistoj laboras. Ekzemple mi ne komprenas kial inter tiom da vortoj la redaktoro de Libera folio por titolo de sia informo elektis la vortojn anuso kaj orgasmo (kun mistera apero de saksofono inter ili, vorto kiu ne havas tuj videblan rilaton kun la du aliaj vortoj). Ĉu tiele novaĵo iĝas pli ekscitanta? Ve! Mi neniam komprenos tian ĵurnalismon.

2 commentaires:

karamudini a dit...

inter ĵurnalistoj ankaŭ troviĝas ĉiuspecaj homoj. mi memoras pri ĵurnalisma etiko, kiun iam (eble antaŭ pli ol 20 jaroj) lanĉis Stefan Maŭl, la fundinto de MONATO. Plian Sukceson!

montamaristo a dit...

Iam pasinte Kanadanoj militis en Koreo kaj batalis kontraux Norda Koreo. Do eble iom da konsciantoj volus novajxon pri la evoluo de tiu pasinta projekto.