2 nov. 2006

Bedaŭrinda

Bedaŭrinda ne estas okazo de malfeliĉaĵoj (ĉiuokaze ili okazas) sed alkutimiĝo al ili. Bedaŭrinda estas perdo de tiu sento kiu ebligas kompreni malfeliĉecon de iu okazaĵo.
Multaj el ni, irananoj, estas jam alkutimitaj al katastrofoj. Ni ekzemple ĝojas kiam dum tertremo ne mortos 100000 homoj sed NUR 10000! Ni ekzemple ĝojas ke en nia lando pasaĝeraj aviadiloj ne kraŝas ĉiutage sed ĉiumonate! Ja ni estas kontentaj kiam iu okazonta katastrofo estas malpli peza. Iam ni eĉ ne konsideras tiajn okazaĵojn katastrofoj preventeblaj sed diaj destinoj akceptendaj.
Nun mi konstatas ke Esperantistoj ankaŭ similas al ni, irananoj. Kiam la revuo El Popola Ĉinio haltis aperi surpapere, ni triamondanoj ne multe ĉagreniĝis. Kaj mi povas kompreni kiel okcidentaj esperantistoj eĉ estus feliĉaj ĉar tiu propagand-aparato de aĉa flava komunismo ŝtopiĝis.
Kiam ĝangalo anoncis sian malaperon la redaktoro de Libera Folio festis tion kaj la iniciatinto de Farbskatolo skribis "Ni gaje dancu sur la tombejo de ĝangalo!". Raporto.info anoncis sin la plej taŭga anstataŭulo de ĝangalo pri raportado de novaĵoj. Oni nur ĝojis sufokiĝon de tiu voĉo kiu ne plaĉis al li/ŝi.
Kiam la nura esperantlingva revuo tute dediĉita al la literaturo, Fonto, anoncis sian baldaŭan malaperon, multaj akceptis tion kiel neceso de la epoko. Ili pensis ja nun per la reto eblas pli facile krei iun tian revuon.
...Kaj nun malapero de la esperantlingvaj elsendoj de Radio Polonia. Tiu novaĵo neniel estis surpriza! Ja en epoko de la reto kiu zorgas pri radio? Jam ekzistas la reta Radio verda kiu taŭge plenigas vakuon de Radio Polonia (laŭ nivelo de lingvaĵo kaj kvalito de enhavaĵoj neniel kompareblaj).
Tio ne estas evoluo. Tio ne estas progreso. Sed ja delonge ni estas jam alkutimitaj al malfeliĉaĵoj. Ni plu eĉ ne perceptas ilin kiel malfeliĉaĵoj.

5 commentaires:

Toño a dit...

Kara Beĉjo:
Vi tute pravas ke oni ne devas alkutimiĝi al la batoj, sed ilin kontraŭbatali.

Se tio taŭgas kiel ekzemplo, mi mem jam skribis al la ambasado en Hispanio (kaj kopiis la tekston en mia blogo). Se ni ne moviĝas, ni nenion atingos.

Amike,

Anonyme a dit...

Ve, kia sekvado de perdoj! Mi ne rimarkis ke ni havis tiom multe da perdoj en Esperantujo...

montamaristo a dit...

"Neniam ploru super iu kiu ne plorus super vi."

Jen konsilo konformi onies emociojn al la vero. Problemo okazas kiam oni adoras ideojn aux Diojn kiuj mem ne kapablas plori nek bedauxri...

Anonyme a dit...

Jen ideo. Okazas ĉiam kaj progreso kaj malprogreso. Sed estas malsamaj psikologiaj statoj.

Optimistoj atendas bonon kiel defaŭlton. Tial ili rimarkas la malfeliĉaĵojn kaj ilin memoras, sekve perceptas ĉefe malprogreson.

Pesimistoj (kiel mi) pensas inverse: malbono estas la defaŭlto, kaj bonaĵoj memoreblas. Do paradokse, pesimisto vidas precipe progreson.

Ken

karles a dit...

Tre interesaj, kaj la blogero kaj la komentarioj. Mi troviĝas ie inter optimismo kaj maloptimismo sed ĝenerale mi estas konvinkita ke esperanto progresas kaj firmiĝas.
Ni vivas en konvulsiaj tempoj kaj tio respeguliĝas en nia movado do, ĉio en ordo.
Kaj mi ĝojas renkonti tiel kompetentaj kaj sentemaj esperantistoj kiel vi.