29 nov. 2006

Falsaj informoj sur la interreto

Hodiaŭ mi vidis du mistifikaĵojn sur la interreto. La unua estis retpoŝta mesaĝo sendita de amiko kiun mi bone konas kaj supozeble ne sendas sensencaĵojn al mi. Li estis sendinta tiun informon; ĉu vi scias ke se vi estas perforte devigita eltiri monon de aŭtomata aparato (ATM) kaj vi retroorde enigas vian identigantan numeron (PIN Code) tiam aparato kaŝe sendos signalon al la polico kaj informos ĝin pri nenormala situacio ĉe la aparato?!

Tio estis interesa por mi. Do mi serĉis pri vereco de la afero sur la interreto. Bedaŭrinde tiel ŝajnas ke tia panikokodo en la realo ne ekzistas kaj polico neniel povas informiĝi pri nenormala situacio ĉe aŭtomata monaparato.

Alian mistifikaĵon mi legis sur iu perslingva blogo. Tie la blogisto estis skribinta ke en la pritekstlaborprogramo MS-Word se vi tajpas vortojn rilataj al judismo kiel Shabbat, Torah kaj Bible la programo rekonas ilin kaj ne markas ilin kiel malĝustaj vortoj dum tiu programo pro influo de cionismaj tendencoj (kiuj supozeble regas super ĉio en la mondo) ne rekonas la vortojn rilatajn al Islamo. Mi provis tion kaj trovis ke fakte la programo Word (almenaŭ tiu versio kiun mi havas) rekonas la vortojn Koran kaj Sunni (oni devas tajpi iliajn unuajn literojn grandlitere). Pri la vorto Shiia tiu programo ne rekonas ĝin ĉar ne ekzistas ununura literumado de tiu vorto en la angla lingvo.

2 commentaires:

Kolonjano a dit...

Kara Beĉjo,

ja ekzistas metodo por eviti devigan „eltiradon“ de mono el mon(bilet)aŭtomato: Almenaŭ en Germanujo sufiĉus entajpi malĝustan ciferkodon trifoje. Poste la aŭtomato ja ne plu akceptos pliajn provojn kaj eble eĉ „manĝos“ la bankkarton. Tamen eble la rabisto ne pacience atendos tiun finan malsukceson kaj la kliento ne ĝojos longe pri sia ruza agado …

(Eble bedaŭrinda vero: Multaj klientoj kuportas slipon kun la ĝusta ciferkodo aŭ eĉ notis ĝin sur la bankkarto mem.)

Pri la persa bloganto mi nur povas miri: Ĉiu scias, ke la kompanion, kiu donacis al la planedo fifaman Word-on, fondis la Diablo mem. Do se la aŭtoro estas islamano – tion sugestas viaj frazoj – li ja certe pekegis eĉ tuŝante tian abomenindaĵon kaj Alaho regalos lin per dumviva stulteco …

(Jen malonidiro: En la Flash-a babilejo de Ĝangalo kaŝiĝas cenzurilo pri anglalingvaj „fivortoj“. Tio ne multe ĝenas E-lingvajn babilantojn, sed se vi ŝatus tajpi ekz. summa cum laude, la vorto cum cenzuriĝus.)

Senbride ŝerceme, sed samtempe serioze salutas
Kolonjano

Lunjo a dit...

Saluton, Beĉjo!

Vidu ĉi tiun retejon. Ĝi pritraktas legendojn aŭ mitojn en la moderna socio. Mi ofte referencas al tiu kiam mi ricevas dubindan informon.

http://tinyurl.com/ygm8be

La frontpaĝo estas:

www.snopes.com

Ĝis baldaŭ
Lunjo