19 nov. 2006

Kelkaj rimarkoj

Kiel vi vidas, sekve de komentoj de iuj legantoj mi decidis ŝanĝi aspekton de mia blogo. Tio estas ĉar mi mem estis iel tedita de ĝia antaŭa aspekto kaj volis ĉiuokaze ŝanĝi ĝin. Feliĉe tiuj komentoj iĝis motivo por ke mi realigu mian decidon. Tamen mi ŝatas rimarki pri iuj aliaj vidpunktoj kiuj esprimiĝis en la komentoj (sen voli senkulpigi min mem rilate ilin).
  • Kial plejofte en Esperanto sed malofte pri ĝi?
Ĉiu homo havas kapablon en iu (aŭ kelkaj) tereno(j). Ankaŭ diversaj homoj havas malsamajn pasiojn. Mi skribas tiun ĉi blogon por esprimi miajn ideojn, vidpunktojn kaj opiniojn. Mi ne estas bona konvinkanto kaj mia plej unua intenco rilate skribadon de tiu ĉi blogo ne estas varbi neesperantistojn al tiu lingvo. Se mi volus fari tion, mi skribus aŭ en la persa lingvo, la franca aŭ la angla. Mi opinias ke skribantoj kaj oratoroj pli kompetentaj kaj pli konvinkantaj ol mi devas fari tion.
Aliflanke mi ankaŭ opinias ke nuntempe tro granda nombro da esperantistoj estas tro koncentritaj sur la lingvo mem. Por mi Esperanto nur estas komunikilo kaj ne sanktaĵo. Mi estas preta tuj ellasi ĝin se oni montrus al mi iun komunikilon pli bonan ol ĝi. Momente mi preferas konsideri ĝin kiel lingvo kaj uzi ĝin por esprimi miajn ideojn.
Ekzistas multnombraj retpaĝoj kiuj temas pri Esperanto el diversaj aspektoj. Sur ili oni povas trovi novaĵojn pri movado, lingvistikajn debatojn aŭ artikoloj pri la komunumo de esperantistoj. Mi rare povas aldoni ion novan al tio kion vi jam povas trovi en tiuj retpaĝoj, kaj mi abomenas ripetadon.
  • Kial ne mallonge?
Mi opinias ke nur poetoj, filozofoj kaj profetoj povas esprimi multon per mallongaj frazoj. Bedaŭrinde mi apartenas al neniu el tiuj grupoj. Tio estas grava malsano de nia epoko ke homoj pli kaj pli hastas kaj volas atingi siajn dezirojn plej rapide kaj plej facile. Bedaŭrinde tiel magia facileco, rapideco kaj koncizeco nur estas iluzio. Mi pensas ke se mi ne pasigus 21 jarojn de mia vivo por studo de la fiziko, mi hodiaŭ ne povus plenumi tiun laboron kiun mi faras. Ne eblis lerni tion ekzemple dum 15 jaroj.
Miaj karaj amikoj! Ne limigu vin je la interreto. Legu dikajn librojn, rigardu paperajn tagĵurnalojn kaj longajn tekstojn. Ne cedu al tento de la moderna erao. Vere valoraj informoj nur troviĝas pene kaj el inter tiuj amasoj da longaj tekstoj.
  • Kial ne sen religio?
Mi antaŭe pardonpetis se miaj tradukoj de Avesto enuigas vin. Mi sentas devon rilate tradukadon de tiuj tekstoj kaj daŭrigos tion. Bonvole se vi ne ŝatas religiajn tekstojn nur simple ignoru ilin. Mi sentas tiun devon ĉar ŝajne mi estas la nura zoroastrano kiu scipovas Esperanton. Mi ne estas fanatike religia, sed kredas je Dio. Kaj ankaŭ mi ŝatas mian religion (aŭ mian personan interpreton de ĝi).
Eĉ se konsiderante la religion kiel nur socia fenomeno, estas bona koni ĝin. Vi ne povas kompreni la okcidentan literaturon sen koni kristanismon kaj la grek-romajn mitojn. Vi ne povas ĝui la sciencfikcian tv-serion StarGate SG-1 sen scii pri la judaismo kaj la egipta mitaro. Vi ne povas tute forpeli la tuj venontan kristnaskon for de via vivo nur ĉar ĝi estas religia tardicio (de paganoj al kristanoj kaj de kristanoj al okcidentoj). Ne! Religio estas grava parto de nia kultura identeco (eĉ se ni profunde estas ateistoj) kaj mi ĝuas konatigi vin kun tiu parto de mia identeco. Vi ankoraŭ estas tute liberaj por ignori ĝin.

6 commentaires:

Anonyme a dit...

Mi ŝatas la novan dezajnon. Ĝi estas pli facila legi ol la antaŭa. Iam, estas bone ŝanĝigi aĵojn.

Luís a dit...

Hmm, la RSS-dosiero de via blogo ne plu havas la tutajn blogerojn nur partojn. Ĉu vi povas tion ŝanĝi? Dankon!

becxjo a dit...

Luis ne forgesu en la vivo tiuj aferoj kiuj vere valoras ne estas atingeblaj senpene. Se iu vere ŝatas legi miajn blogerojn li au ŝi klikos sur ligoj kaj legas ilin en mia propra blogo.

Hamzeh a dit...

Kara Becxjo;
Nun la aspekto de via blogo estas ege pli bona kaj alloga. Dankon!

Toño a dit...

Bona aspekto, jes.

Ah, ankaŭ mi ne kapablas skribi mallonge ;-)

Anonyme a dit...

Gratulon pro la nova fasado! Ja veras ke lastatempe tro multe (kaj malbele) ŝarĝiĝas. Nun mi vidas ĉion multe pli klare.

Rilate al demando "kial en esperanto sed ne pri esperanto", mi forte instigas vin daŭrigi ne multe parolante *pri* la lingvo. Alimaniere, ni sukcesos konvinki la skeptikulojn ke esperanto estas taŭga lingvo... por paroli pri esperanto. ;-)

Pri la ceteraj plendoj, mi ne havas plendojn. Mi ŝatus legi mallongajn tekstojn, sed mi mem eĉ ne kapablas skribi kurte, des malpli konvinke povas instigi al aliaj.