23 nov. 2006

Mi kaj komunismo

Iufoje mi timas ke ĉar mi iam (ĉu tro multe?) kritikas iujn politikojn de okcidentaj landoj aŭ iujn aspektojn de la vivo en la okcidento, legantoj de miaj skribaĵoj ricevas tiun impreson ke mi simpatias aŭ defendas maldekstrajn ideologiojn. Fakte tiu impreso ne estas ĝusta ĉar mi sendube preferas vivon en demokratia socio kiel Kanado aŭ Usono kompare al vivo en Ĉinio, Nord-Koreio aŭ Kubo. Por diri la veron, iam kiam mi estis pli juna (eble ĉirkaŭ la aĝo 20 jara) mi ankaŭ kiel multaj aliaj el miaj samaĝuloj allogiĝis al ideo de ekonomia justeco (aŭ ĉu egaleco?) tiel kiel prezentiĝis per partizanoj de la maldekstraj ideologioj. Tiutempe havi murafiŝon de Che Guevara en sia ĉambro, legi librojn de Marx kaj imiti komunistajn partizanojn estis laŭmoda (kaj ni sekvis la modon).

Bela KamaradinoHodiaŭ tamen mi pli kaj pli dubas pri kapablo de maldekstraj ideologioj por liveri feliĉon al la homaro. Mi ne intencas tute dementi servojn de socialismaj ideoj al la homaro. Sen ili kaj bataloj kiuj dank’ al ili (pere de laboristoj en industriaj landoj) okazis hodiaŭ senbrida kapitalismo superregis la mondon. Ĉiaj socialaj helpoj kiujn civitanoj de la modernaj socioj ricevas (helpoj kiel monhelpo al senlaboriĝantoj, malsanuloj, handikapuloj, viktimoj de naturaj katastrofoj k.t.p) ne ekzistus se oni lasus kapitalismon al si mem (tio estas leĝo de la libera merkato; por sia profito vi rajtas subpideigi ĉiun ajn). Malgraŭ tio ĉio, mi opinias ke komunistoj kaj socialistoj havas grandan problemon por pruvi ke ili kapablas respekti la homan dignon ĉar tra la historio eĉ ne unu ekzemplo de tia respekto estas jam prezentita. Oni povas argumenti ke ĝis hodiaŭ la ekzemploj de maldekstraj reĝimoj estis misinterpretitaj fuŝrealigaĵoj de iu originala ideo. Mi tamen kontraŭargumentos ke tia ideo kiu permesas tiom da misinterpretitaj fuŝrealigaĵoj ne povas esti vere originala! (la sama rezonado aplikeblas pri Islamo, religio kiu permesas tiom da misinterpretoj rezultantaj kruelecon kiun ni vidas havas ian problemon) Partizanoj de la maldekstraj ideologioj devas unue pruvi ke iliaj ideoj ne laŭnature rezultigas malrespekton rilate la homajn rajtojn, neliberecon de la esprimo kaj diktatorajn reĝimojn.

Masakro en Tien An MenMi havas seriozan problemon kun tiu konsidero de homoj kiel senformaj amasoj per la maldekstruloj, ilian ignoron rilate la homan individuecon kaj subpremon de ĉiu kapo kiu supervenigas sin super la dezirate obeema popolamaso. Mi nepre ne respektas karikatureskajn despotojn kiel Hu Ĵintao, Kim Jong-ilFidel Kastro. Iliaj reĝimoj eĉ ne meritas atenton aŭ kritikon. Mi sendube ne ŝatas tiujn reĝimojn en kiuj por vidi la plej malgrandan ŝanĝon oni devas atendi morton de iu t.n. supera estro.

Sed pli ol tio ĉio mi abomenas la esprimon “kultura revolucio”. Revolucio en kulturo nur povas okazi pere de kruela amasbuĉado kiun ni observis en Ĉinio dum la epoko de Mao. Se ne la vera evoluo de kulturo estas malrapida sed laŭgrada kaj kontinua procezo. Oni povas dum unu tago devigi ĉiujn civitanojn de iu lando al surmetado de uniformo, sed jaroj kaj eĉ jardekoj da edukado, informado kaj pacienca instruado necesas por fari nacion evoluita.

Ne! Mi estas kamarado de neniu kaj laŭdas tiun rajton ke en la okcidentaj demokratioj oni povas kritiki la politikajn instituciojn dum en neniu maldekstra ŝtato ĝis nun tio eblis.

11 commentaires:

Marcos a dit...

Ĉu ne en la Ĉilio de Allende ekzistis la ebleco kritiki la registaron? Kaj poste tiu socialisma registaro estis perforte forigita kaj anstataŭigita per armea puĉo, kiu instalis kapitalisman diktatoran reĝimon...

Mi tamen mem ne nomus min komunisto, kvankam mi certe nomus min "maldekstra". Laŭ mi, la nun fareblaj kaj farindaj ŝanĝoj al la sistemo estas plisocialigo de la kapitalismo, precipe je internacia nivelo (ĝis nun ĉiuj socialigoj de la kapitalismo estas nur je nacia nivelo, kio ne vere taŭgas kiam la kapitalo mem ignoras landlimojn).

Mi povas ankaŭ imagi ke en la tre fora estonteco, alia sistemo ol kapitalismo pli taŭgus al la homaro, ekzemple senmona anarkiisma ekonomio (sed malfacilas imagi kiel la homaro povus alveni al tia sistemo; pro tio certe ĝi tre foras en la estonteco, se entute ĝi eblas).

becxjo a dit...

Kara marcos, oni ne povas esti certa ke kiugrade regximo de Allende havis kapablon por akcepti kritikojn cxar gxi renversigxis tre frue. Via komento ankorau ne respondas al problemo de homaj rajtoj. Bedaurinde kontrau la ekzemplo de Cxilio en epoko de Allende la ekzemploj kiel Cxinio, Nord-Koreio kaj Kubo estas multaj!

montamaristo a dit...

( Malkiel komunismo kaj malkiel Islamo, ) kapitalismo ne celas plene regi la komunumon nek regi cxiujn homajn rilatojn. Prizorgi handikapulojn, malsanulojn, kaj senhelpitojn, oni tradicie trovu kroman inspiron (tipe religion).

Nek kapitalismo promesas felicxigi iun ajn (nek exc ricxigi iun se oni investadus malsagxe aux nesuficxe). Do socialigi kapitalismon tre strangas kiel "kristanigi kapitalismon" aux "zoroastrigi tiun". Tiel perdata estus kapablo (kaj devo) fari la bonon libere laux propra animo.

becxjo a dit...

montamaristo,
La kapitalismo ankau celas regi cxiujn homajn rilatojn sed tion gxi faras per aliaj mekanismoj preter religiaj inspiroj (ofte subtilaj mekanismoj kiel merkataj inspiroj kaj vareskigado de cxio ecx la homajn rilatojn). Kontraue al sugesto de kapitalistoj mem, plejofte sagxa investado au pena laborado havas nenian rilaton kun felicxigxo de persono en kapitalisma sistemo (rilato kun povo kaj uzi tiujn rilatojn pli efikas).

becxjo a dit...

Montamaristo mi forgesis diri ke hodiau multaj firmaoj trovas profitdona investi pri socialaj zorgoj cxar iliaj laboristoj pli bone laboros kaj iliaj profitoj pliigxos. Nepre universitato preferas ke mi estu tie anstatau esti malsana ankau patrinoj ne estu angoraj pri siaj infanoj. Tial ecx en kapitalismo firmao kaj sistemo sen religia inspiroj zorgas pri homoj (laborantoj kaj iliaj familioj).

fifio a dit...

becxjo kara:
dankon al vi pro informoj pri per-esperante-sf cxe yahoo grups. mi baldauxe vizitos gxin!!!
kaj mi devas diri ke ankaux la sesa dimensio estis nia retejo kiu post akademio de fantazio ne plu funkcias.
mi kaj miaj geamikoj estas pensantaj pri ekos esperant lingvan sekcion de akademio de fantazio baldauxe!!! do eble viaj tradukitaj rakontoj helpos nin!!!

montamaristo a dit...

Kara Becxjo.

Ne kapitalismo, sed la sxtata legxaro regas preskaux cxiujn homajn rilatojn en la demokratiaj landoj kiuj apartenas kapitalismon. Kaj tiun legxaron kreis balotitaj registoj ... tamen tiu temo disas for komunismo ...

Dum mia juneco, mi ne afisxis murbildojn de Cxe Guevara; mi legis liajn librojn. Ili konvinkigis min ke li frenezis.

becxjo a dit...

montamaristo
Legxaro de cxiu sxtato estas kreita pro influo de doktorino kiu regas socion, la vocxdonantojn kaj la registaro de tiu socio. En demokratiaj socioj diversgrade tiu doktorino cxefe estas la kapitalismo.

Mi gxojas ke vi ekde via tre juna agxo estis pli sagxa.

becxjo a dit...

Montamaristo,

Fakte ni devas finfine akcepti ke vi estas la plej sagxa homo sur la tero, vi neniam eraras kaj cxiam pravas. Tio estas tre bona. Restu tia!!

;-)

montamaristo a dit...

Espere tia sagxeco ankaux amuzigos la Diablon kiam mi eniras infero... :-)

Jose a dit...

Karaj: vi forgesis pri la komunista Nikaragvo. Post batali kontraux la malamikoj pagitaj de Usono, la sandinistoj venkis balotadon, redonis la povon en la fino de la demokratia perioro kaj denove reprenis gxin per balotado. Kaj ili vivas certe pli bone ol dum la diktatorado apogita de Usono. Temas pri tiu diktatoro kiu sxtelis la monon kiu oni donacis post tertremo, kaj felicxe oni mortigis lin en Paragvajo, la nura latinamerika diktatoro kiu ricevis mortpunon.