16 nov. 2006

Opinienketo

Kara leganto, Kiel vi vidas mi kolektas nenian informon pri vizitantoj de mia blogo. Mi ne intencas lerni tion kion vi eble volas konservi nekonata de mi. Malgraŭ tio, opinioj de ĉiuj legantoj de mia blogo por mi estas grava. Do jen opinisondado kiun mi petas respondu:
  • Ĉu vin interesas miaj skribaĵoj (eĉ se vi ne konsentas ĉiujn miajn opiniojn)?
  • Tiam kiam vi rigardas al mia blogo pri kiuj aferoj vi atendas legi?
  • Kiomgrade miaj skribaĵoj ĝis nun estas forigintaj tiun atendon?

Dankon pro via konsidero

10 commentaires:

Luís a dit...

Saluton,

Mi (la estro de E-planedo) ŝatas vian blogadon. Tamen, mi kredas ke ili estus ege pli facile legeblaj se vi uzus paragrafojn aldonante pli da vertikala spaco. Tio vere plifaciligus la legadon!

Bonan blogadon!

amelano a dit...

Saluton!

Mi igxas lastatempe koni vian blogon tra E-planedo.
Ankoraux mi ne legis vian blogon suficxe.
Sukcesan blogadon!

Amelano
http://amelano.net

Fajro a dit...

Estas bona blogo, sincera kaj bele skribita.

Estas interesa blogo.
Mi ne sxatas gxian aspekton (koloroj, ktp) kaj viajn "RSS boxes by p3k.org."

Mi sxatas ke vi ne cxiam skribas pri la samaj aferoj.

Hamzeh a dit...

Kara Becxjo;
Mi ankau regule vizitas vian blogon kaj trovas legindajhojn en ghi. Nur la fizika aspekto de via blogo estas iomete nealloga. Mi opinias ke vi iom plibonigu la aspekton kaj metu pli da spaco por la chefa teksto. Aldone, vi ofte skribas tro longajn tekstojn kiujn lacigas la leganton.Mi preferas legi pli mallongajn artikoletojn rilate al Esperanto.
Dankon pro via interesa blogo,
Hamzeh Shafiee, Tehrano

Anonyme a dit...

Mi ankaux ne sxatas tiun flavan koloron kiun via blogo uzas... Gxi ne estas alloga... Kelkfoje oni preferas legi stultajxojn en belaj koloroj kaj grandaj literoj ol legi intesajn aferojn en malbelaj koloroj kaj etaj literetoj...

Ankaux, la stilo de la cxefa teksto estas egala al la stilo de aliajxoj ("pri mi", "antauxaj skribajxoj", ktp).

becxjo a dit...

Cxu mi ne diris ke mi respektas opiniojn de legantoj?!

Riĉjo a dit...

Saluton, Beĉjo!

Viaj vidpunktoj interesas min, precipe kiam vi komparas la iranan kulturon kontraŭ la kanadan. Tamen, viaj religiaj tradukaĵoj ne interesas min.

Mi ŝatas ke mi neniam scias kion atendi de via blogo.

Anonyme a dit...

Malfrue, sed.

Mi sxatas legi viajn opiniojn pri politiko kaj scienco. Aspekto de via pagxo ne gravas al mi.

artime

cyberesperanto a dit...

Saluton, Becxjo!

Hazarde mi trovis vian blogon. Ekde tiam mi ofte gxin legas kaj taksas gxin utila cxar vi uzas Esperanton sed ne nur parolas pri gxi. Vi ankaux povus utiligi la komentojn por plobonigi tiun cxi blogon. Dauxrigu tiel. Vi estas aktiva blogisto kaj rimarkinda esperantisto.

Dankon!

Anonyme a dit...

Saluton!

Mi plezure legas vian blogon cxar gxi estas tre interesa. Mi povas praktiki mian propran lernadon pri Eo.

Dankon,

Sandor