15 nov. 2006

Pri brakumo

Savanta Brakumo
Mi ŝatas kortuŝajn rakontojn kaj ĝuas emociajn historiojn eĉ se fikciaj. Iufoje mi ŝatas silentigi mian analizantan cerbon, mian kritekeman racion kaj tiun suspekteman logikon de mi por aŭdi voĉon de mia koro. Por aŭdi voĉon de tiu parto de mi kiu fidas ĉian fean fabelon. Tiu infano en mi kiu ridegas pro ĉiu malgrava ĝojo kaj ploras pro ĉiu ignorenda malĝojo. Iam mi ŝatas lasi emociojn por ke ili portu min, por ke ili tiklu palpilojn de mia sento. En tiuj okazoj mi sentas min pli humana, pli viva, iel pli vigla. Jes mi kredas je natura boneco de la homoj, kaj ne ŝatas tiujn kiuj suspektas, mokas aŭ prenas malserioze belajn gestojn kaj bonajn farojn. En mia lando gepatroj instruas siajn infanojn ke knaboj devas ne plori (laŭ ili ploro estas konduto de knabinoj) sed mi neniam vere lernis tiun instruon. Mi ŝatas plori pro ĝojo kaj kaŭze de emocio. Jen veraj rakontoj belaj, emociaj kaj kortuŝaj:
Du etulinoj, du ĝemelaj fratinoj, Brielle kaj Kyrie frue naskiĝis. La pli granda fratino, Kyrie normale pasigis tempon kaj plipeziĝis. La alia fratino, Brielle, sed havis spirajn problemoj. Ŝia korobatado ne estis bona. Ŝi ne plipeziĝis kaj oni ne povis trankviligi ŝin. Bedaŭrinde oni ne povis esperi ŝian pluvivon. Tiutempe en Usono oni pro timo de infekto ne metis ĝemelajn bebojn en sama kovilo. Sed iunokte kiam Brielle estis en ege kriza stato flegistino defiis tiun regulon de la hospitalo. Ŝi metis mortontan etulinon en la kovilo de ŝia fratino. Tuj post situi apud sia fratino, Brielle, premis sin al ŝi kaj trankviliĝis. Post nur kelkaj minutoj kvanto de oksigeno en ŝia sango atingis la plej bonan nivelon post ŝia naskiĝo. Kaj dum ŝi somnolis Kyrie metis ŝian etan brakon ĉirkaŭ korpo de sia fratino. Post mallonga tempo du etulinoj iĝis sufiĉe fortaj por iri hejmen, kie ili ankoraŭ dormas kune kaj brakumas unu la alian. Tiu kortuŝa rakonto konatiĝis dank’ al foto kaptita de Christ Christo de la revuo Worcester Telegram & Gazette. Rakonto de tiu savanta brakumo aperis en artikoloj en la tre legataj revuoj Life kaj Reader’s Digest. Kaj sur la interreto miloj da homoj legis ĝin kaj emociiĝis.
Se vi ankoraŭ ne kredas efikojn de simpla brakumo, legu rakonton de Juan Mann kaj lia frezeza ideo. En 2004 li prenis afiŝon sur kiu estis skribita “senpaga brakumo” iris sur strato en Sidnio (en Aŭstralio) kaj proponis senpage brakumi nekonatajn pasantojn. Tion farante li nur intencis disdividi afablecon kun aliaj. Lia faro iĝis rava rakonto kiam lia amiko prenis filmon de tiu ago, aldonis muzikon ludita de sia bando, nome sick puppies, al ĝi kaj metis tiun filmon en la retejo YouTube. La rezulto estis pli ol ĉiu ajna atendo. Ĝis hodiaŭ pli ol 6 milionoj da fojoj ĝi estas klakita kaj plejeble spektita. Pli ol 13000 komentarioj kiuj plejofte estas pozitivaj reagoj estas skribitaj por ĝi. Ĝi estas montrita dum la tv-programoj Good Morning America kaj 60 Minutes en Usono kaj la aŭstralia novaĵprogramo Ten News. Kaj Mann estas intervjuita de Oprah Winfrey en ŝia tre spektita tv-programo. Nuntempe la kampanjo “senpaga brakumo” estas tutmonda fenomeno. En multaj landoj de la mondo kaj plej fame ol la aliaj en Koreio, Israelo kaj multaj urboj de Italio ĝi estas imitita (ne forgesu ke postulo de la kampanjo estas brakumo de fremdulo sen postuli nomon, adreson, telefononumeron, peti por posta renkonto aŭ iu alia cetera motivo krom sincera deziro por disdividi afablecon kun alia). Finfine mi ŝatas peti ke vi dediĉu iomete da via tempo kaj spektu tiun mallongan filmon sur YouTube. Mi garantias ke vi ne bedaŭros!
Iufoje brakumo estas ĉio kion ni bezonas...

2 commentaires:

Fátima a dit...

Ĉi tie ankaŭ oni diras ke “viroj ne ploras”, do mi opinias ke tiuj viroj kiuj ploras senhonte, estas kuraĝaj. Larmoj neniel povus hontigi iun, ĉar kial iu honti pro esti homa?

Dankon pro tiaj belegaj rakontoj. Mi vidis la filmeton kaj mi estas kortuŝita de ĝi :-)
Mi memoras okazaĵon antaŭ kelkajn monatojn, dum ludo mi devis peti du kisojn survange al nekonatulo kaj mi tion faris kun nekonata junulino. Ŝi tuj respondis ridete: “Kompreneble!”, brakumis kaj kisis min. Post tio, mi sentis tre bone :-)

Ĉu vi aŭdis pri Sri Mata Amritanandamayi Devi, aŭ simple Amma? Ŝi estas konata kiel “Sanktulino de la Brakumoj”, ĉar ŝi brakumas iun ajn, kiu proksimiĝu al ŝi. Mi iam vidis ŝin per televido kaj sincere emociiĝis, kiam mi vidis la ameman, kareseman manieron, kiel Amma brakumis ĉiujn. Ŝajne, ke ŝi havus tutan tempon en sia vivo por brakumi iun; ŝajne, ke ŝi amis ĉiun nekonatulon...
Certe mi multe ŝatus ricevi ŝian brakumon!

Brakume :-)

becxjo a dit...

Kara Fátima,
Dankon pro via komento. Pri via demando: Ne! Antau via mencio mi ne konis tiun sinjorinon sed post tio mi sercxis sxian nomon kaj legis pri sxi. Vi pravas sxi estas interesa persono.