12 nov. 2006

Utila amikeco

Kvankam por iuj la novaĵo pli grava ol la rezulto de periodmezaj balotoj en Usono estis divorcodecido de Britney Spears, tamen mian atenton kaptis alia novaĵo; post dek ses jaroj kaj rezulte de voĉdonado atente observita de internaciaj observantoj Daniel Ortega elektiĝis kiel nova prezidento de Nikaragvo. Oni povas longe argumenti ke tiu ĉi lasta voĉdonado ne estis vere demokratia, ke sandinistoj neniam vere cedis povon al siaj oponantoj kaj ke la elekto de nikaragvanoj ne estos bona elekto por ili (la usona ambasadoro multfoje avertis ke elekto de s-ro Ortega rezultigos internan militon, ekonomiajn premojn kaj malfeliĉon – alivorte li iel minacis la nikaragvanojn). Mi ne intencas ĉi tie refuti tiujn argumentojn (kaj eble ne povas fari tion ĉar iugrade ili estas veraj). Sed min interesis vidi por la nikaragvanoj kiel estis senutila amikeco kun Usono (aŭ almenaŭ bonaj rilatoj kun tiu lando). Dek ses jaroj (ekde 1990 ĝis 2006) ne estas mallonga tempo sed post tiom da tempo ankoraŭ nun Nikaragvo estas la dua plej malriĉa lando de la kontinento Ameriko (post Haitio). Usono kiu tiom arde subtenis kaj subvenciis la milicion Contras, post renversiĝo de la sandinista registaro ellasis tiun landon aŭ ial ne interesiĝis alporti (aŭ estigi) pli bonan (ekonomian) situacion tie. Mi serĉis vidi ĉu mi povas trovi landon kies amikeco kun Usono estas rezultinta prosperon aŭ pliboniĝon de ekonomio. Kvankam mi ne intencas redukti kompleksecon de aferoj kaj prezenti tro simplan skemon de ili, tamen al mi tiel ŝajnis ke la plej lasta loko en kiu amikeco kun Usono vere plibonigis la ekonomion estis en la okcidenta Eŭropo post la dua mondmilito. Tie danke al la plano Marŝal (tiel nomita post la usona ŝtat-sekretario George Marshall) eblis rekonstrui ekonomiojn de kelkaj el tiuj eŭropaj landoj kiuj estis detruitaj dum la milito. Depost tiu tempo oni rare vidas landon kies amikeco kun Usono estis vere ekonomie utila por ĝi. Ekzemple Ĉilio en kiu Usono renversis la registaron de Salvador Allende kaj subtenis reĝimon de Pinochet ne kapablis montri ekzemplon de ekonomia sukceso. Kompare al Pakistano, Barato ne konsideriĝas kiel tre proksima amiko de Usono (kaj Pakistano estas aliancano de Usono pri t.n. batalo kontraŭ terorismo) sed denove tio estas Barato kies ekonomio progresas kaj Pakistano ankoraŭ ne estas sukcesa en tiu ĉi tereno. Pri Egiptio ankaŭ oni povas diri la samon. Por doni ekzemplon de sukceso Eŭropa Unio estis multe pli bona. Hispanio kaj Irlando antaŭ aliĝo al EU estis tute ne prosperaj ekonomioj sed dank’ al siaj membriĝoj en tiu bloko ili konsiderinde progresis. Hodiaŭ Hungario, Pollando kaj la baltaj landoj (kaj Slovenio) ĝuas similan situacion. En la sudoriento de Azio, t.n. la Tigroj (unuaj kvar tigroj estis Hongkongo, Tajvano, Singapuro kaj Sud-Koreio la nunaj novaj tigroj estas Malajzio, Indonezio, Filipinoj kaj Tajlando) progresis ĉefe dank’ al kunlaborado kun Japanio, ĝia moderna teknologio kaj malavaraj investoj de tiu lando en iliaj ekonomioj (iugrade Filipinoj estas escepto kaj tie investoj de usonaj firmaoj ludas pli gravan rolon ol tiu de Japanio). Usono ne kapablas eĉ montri sukcesan ekzemplon de kunlaboro pri siaj najbaroj. Dek du jaroj post interkonsento NAFTA, nun Usono devas konstrui muron por malhelpi fluon de senleĝaj malriĉaj almigrantoj el Meksiko. Tiu ekonomia interkonsento estas inter nur tri landoj (Usono, Kanado kaj Meksiko – komparu kun EU) kaj eĉ Usono ne devis zorgi (aŭ helpi) Kanadon ĉar tiu lando jam ĝuas grandan prosperon ekonomian. Post 12 jaroj la plej prospera ekonomio de la plando, tiu de 300 miliona Usono ne sukcesis estigi prosperon eĉ en sia malriĉa suda najbaro (kiu cetere havas grandan kvanton da petrolo). Post tiu minaco ke Usono reirigos Pakistanon al la ŝtona epoko se ĝi ne tute kunlaboros kun tiu lando en sia batalo kontraŭ terorismo, mi nun komprenas ke nura utilo de amikeco kun Usono povas esti ke ĝi ne detruos vin (kiel ĝi faris pri Vjetnamio, Irako kaj Afganio), se ne ĝi ĉiuokaze ne helpos vin.

2 commentaires:

montamaristo a dit...

Cxiam mi miras kiel tiom homoj dauxre kredas mitojn pri la ekonomia valoro de Usona "amikeco" kaj investado kvazaux Usona amikeco kaj mono povas kauxzi dauxran prosperon. Unue, la Marsxala Plano _ne_ rekonstruis Euxropon; gxi estis tre provizora. Euxropo rekonstruis sin post/cxar foresto de naci-socialisma kulturacxo kiu akre regis la ekonomion kaj socion. Pri Ameriko, mi observis en la karibo ke Kubo estas granda insulo kies civitanoj malricxas kaj malvigle laboras, dum male la civitanoj de la najbara insuleto Portoriko prospere laboradas. Vere iu insulo multoble pli amikas kun Usono ol la alia, tamen la malsamaj kulturaj emoj multoble pli rimarkindas.

Sxajne mi sole opinias ke prospero dauxranta okazas kiam homoj respondas al devon helpi sin kaj siajn proksimulojn. Imponaj planoj kaj ideoj cxiaspecaj nur stultigas la menson kaj malfortigas homajn kapablojn.

becxjo a dit...

Mi akceptas vian argumenton ke nacioj devas helpi sin mem kaj ke amikeco kun Usono havas nenian valoron (mia blogero ekzakte celis montri tion). Tamen via ekzemplo sxajnas stranga cxar Portoriko ecx ne konsiderigxas sendependa lando (gxi konsiderigxas kiel parto de Usono) kaj gxi gxuas grandan kvanton da komerco kaj helpo de Usono dum Kubo estas sankciita per Usono kaj tiu lando cxiel provas malhelpi gxin.