15 déc. 2006

Esperanto kaj malpli grandaj lingvoj

Esperanto-tago

Ni decidis en la 15-an de decembro kiu ankaŭ estas Esperanto-Tago blogistoj skribu blogeron pri lingvaj temoj en du lingvoj; ilia nacia lingvo kaj en Esperanto. Ĉar en mallonga teksto ne eblas skribi pri ĉiuj aspektoj de lingvaj aferoj, mi decidis skribi nur pri unu el tiuj ĉi aspektoj.

Eble vi estas jam konstantintaj ke ĝenerale (sed ne ĉiam kaj ne senescepte) la bonaj tradukoj tiel kreiĝas ke la tradukisto tradukas tekston el lingvo kiun li/ŝi estas lerninta duagrade al sia denaska lingvo kiun tre bone superregas kaj lia/ŝia ĉiutaga interna dialogo okazadas en ĝi. Malofte eblas trovi ekzemplon kontraŭ tiu direkto.

Notinte tion, oni komprenas kiel estas malfacila por nacioj kies lingvoj estas malpli disvastigitaj kontribui elformadon de la tutmonda kulturo kaj prezenti siajn valorajn kulturaĵojn al la mondo. Ĝis kiam perslingvanoj devas atendi aperon de persono kiel Fitzgerald por ke li interesiĝu pri iu anguleto de la persa literaturo (pri Fitzgerald tiu anguleto estis Robaoj de Ĥajamo) tiam pere de konsiderinda traduko prezentu tiun anguleton al siaj samlingvanoj?

Por la unua fojo Esperanto ebligas ke oni traduku en direkto inversa de la supera normo. Oni povas kun sufiĉe malgranda peno kaj dum relative mallonga tempo tiel lerni Esperanto ke li/ŝi povas akcepteble traduki tekston de sia denaska lingvo al ĝi. Kun helpo de Esperanto parolantoj de malpli grandaj lingvoj povas prezenti siajn literaturan kaj kulturan trezorojn al parolantoj de aliaj lingvoj. Tiel ili povas efike kontribui en formado de pli bunta kaj pli justa tutmonda kulturo. Aliflanke en lernado kaj uzado de Esperanto ne ekzistas diferenco inter diversaj nacioj kaj tio mem garantias ke diversaj nacioj kontribuu komunan heredaĵon de la homara kulturo laŭ siaĵ meritoj kaj kapabloj kaj ne pro avantaĝoj kiujn ili havas pro superregado de sia denaska lingvo super la aliaj nacioj. Kompreneble scii Esperanton ne forigas neceson de talento kaj literatura scio, sed almenaŭ ĝi forigas la lingvan barilon. Vi povas trovi esperantlingven tradukitajn ekzemplojn de poemoj de perslingvaj poetoj ĉi tie, tie, tie kaj tie.
بنا بر این شد که در روز ١٥ دسامبر که روز اسپرانتو است هر وبلاگ نويسی مطلبی به دو زبان يکی زبان مادری اش و ديگری زبان بين المللی اسپرانتو در باره زبان ومسائل مربوط به آن بنويسد. از آنجايی که در نوشته ای کوتاه پرداختن به همه جنبه های زبان ممکن نيست من تصميم گرفتم در نوشته پايين فقط به يکی از جنبه های مربوط به زبان بپردازم.

همانگونه که شايد شما هم مشاهده کرده باشيد به طور عمومی (اما نه هميشه و بی استثنا) ترجمه های قابل اعتنا و ماندگار چنين پديد می آيند که مترجم متنی را از زبانی که به نحو دست دوم فرا گرفته به زبان مادری خود که به آن تسلط دارد و زبان گفتگو درونی روزمره اوست ترجمه می کند. به ندرت مي توان موردی در خلاف این جريان مشاهده کرد.

با توجه به این موضوع برای فرهنگ های متکی به زبان های کمتر گسترده بسيار دشوار است که در فرايند فرهنگ سازی جهانی مشارکت کرده و آثار با ارزش خود را به سخن گويان زبانهای ديگر معرفی کنند. تا چه هنگام فارسی زبانان بايد منتظر باشند تا کسی مانند فيتزجرالد پيدا شده به گوشه ای از ادبيات فارسی (در مورد فيتزجرالد رباعيات خيام) علاقه مند شده آن را از طريق ترجمه ای در خور اعتنا به هم زبانان خود معرفی کند؟

برای نخستين بار اسپرانتو این امکان را فراهم آورده تا مترجم در خلاف جهت مذکور حرکت کند. در اسپرانتو جريان ترجمه در هر دو جهت به سادگی امکان تحقق دارد. شخص مي تواند با صرف زمان و انرژی اندک به سطحی از تبحر و تسلط دست يابد که بتواند متنی را از زبان مادری خويش (که به آن مسلط است) به نحو قابل قبولی به اسپرانتو ترجمه کند. با کمک اسپرانتو سخن گويان زبان های کمتر گسترده می توانند گنجينه های فرهنگی و ادبی خود را به سخن گويان زبان های ديگر معرفی کرده در فرايند ساخت فرهنگ جهانی رنگارنگ تر و عادلانه تری مشارکت جويند. از سوی ديگر در به کار گيری زبان اسپرانتو هيچ ملتی را بر ملت ديگری ارجحيت نيست و همين تضمينی است که همه ملل بر پايه توانايی ها و شايستگی های واقعی خود در شکل گيری ميراث مشترک فرهنگ بشری شرکت کنند و نه به دليل مزيتهايی که استيلای زبان ملی شان به آنان ارزانی کرده. البته واضح است که دانستن اسپرانتو لزوم داشتن ذوق و سواد ادبی ترجمه را مرتفع نمی کند اما لااقل سد تسلط بر زبان را از ميان بر می دارد. شما می توانيد ترجمه هايی از اشعار شاعران پارسی زبان به اسپرانتو در اینجا٬ اینجا٬ اینجا٬ و اینجا بيابيد

3 commentaires:

Anonyme a dit...

Tiel ili povas efike kontribui en formado de pli bunta kaj pli justa tutmonda kulturo.
La mond-kulturo ja bezonas montri diversajn kolorojn, kaj fariĝi ĉiam pli 'bunta'.
Mi ankaŭ kredas ke Esperanto povas helpi buntigi nian mondon.
Mi salutas vin je ĉi tiu Esperanto-Tago.
Cindy Mckee

becxjo a dit...

Kara Cindy dankon pro viaj afablaj vortoj.

Henri Masson a dit...

Dankon Becxjo pro tiu interesa pagho, kaj ankau pro la ligilo al SAT-Amikaro ;-)

Mi ghojas konatighi kun plia irandevena esperantisto. Mi supozas ke vi sekvis kun intereso kaj espero la hierauan rezulton de la vochdonoj en via lando.

Mi ghojas ke iranaj esperantistoj, almenau tiuj kiuj vivas eksterlande, donas pri tiu lando kaj ties popolo pli homecan, simpatian kaj belan bildon. Mi imagas ke en Irano mem tio estas pli malfacila... Mi scias ke Iranaj esperantistoj faris eksterordinaran akcepton al miaj geamikoj Rachel Prual kaj David Cholet, kiam ili vojaghis petveturile chirkau la mondo en 2000-2002 dum 23 monatoj. Ili restis en Irano dum ch. unu monato.

Mi shatus ke tiaj intershanghoj rivelu la plej belajn kaj bonajn ecojn de chiuj popoloj tiel ke iom post iom malaperus chie en la mondo la kurado al armado. Tiel, la astronomiaj sumoj dedichitaj al fabrikado de armiloj, trejnado de homoj, povus esti utile uzataj por sociaj celoj : edukado, sano, lukto kontrau naturaj katastrofoj kontrau kiuj ni aspektas mizere malfortaj, ktp.

Mi dedichis artikolon al la 15a de decembro che : http://www.agoravox.fr/article.php3?id_article=16673

Por subteni ghin, eblas vochdoni per alklako sur la vorto "OUI", dekstre de la vortoj "Article intéressant ?" (chu interesa artikolo ?).

Agrablan jarfinon kaj sukcesplenan, felichan jaron 2007.

Henri Masson