31 déc. 2006

Fino de tirano

Sadamo kaj Rumsfeld
Jen fino de alia tirano. Oni ekzekutis Sadamon. Kaj mi kiel iranano ne povas esti malĝoja pro tio. Li nepre meritis treege severan punon. Oni diras elekti la ekzekutdaton ĉe la festo Gorbano (grava islama festo) estis saĝa elekto per la iraka registaro por malpliigi danĝeron de tumultoj. Oni diras, ke estas saĝe daŭrigi proceson dum longa tempo sed kiam oni kondamnis la tiranon al ekzekutiĝo la punon oni devis plej rapide realigi por malhelpi ĝiajn maldeziratajn konsekvencojn. Oni diras ke pluvivado de Sadamo estis minaco kontraŭ establiĝo de novnaskita demokratio en Irako. Malgraŭ tio ĉio, mi ankoraŭ ne komprenas kial tiom da hasto por ekzekuti lin. Ĉu tio iel ajn helpos establiĝon de sekureco en Irako? Ĉu Prezidento Bush ne faris tion por gajni batalon por la publika opinio en Usono? Eble nun ĉe la sojlo de nova jaro usonanoj pli ol ĉiuj aliaj nacioj konsoliĝos aŭdante la novaĵon pri ekzekutiĝo de Sadamo. Tamen krimoj de la tirano ĉefe ne okazis kontraŭ ili. Sadamo neniam planis ataki al ilia lando. Li neniam planis teroristan atakon kontraŭ usonanoj. Ni, irananoj kaj ankaŭ kuvajtanoj travivis liajn krimojn. Usonanoj neniam suferis venenajn armilojn de Sadamo (tiujn venenajn gasojn Usono mem donis al li por uzi kontraŭ la islama respubliko en Irano). Neniu usonano vundiĝis de irakaj mustarda gasoVX-gaso sed irakaj kurdoj kaj iranaj soldatoj jes (Mi estas certa pri tio ĉar mi servis kiel oficiro por defendo kontraŭ kemiaj, biologiaj kaj radioaktivaj armiloj en armeo kaj tie mi per mi mem vidis efikojn de tiaj armiloj sur ambaŭ kurdoj kaj irananoj kaj mi estas certa ke Sadamo havigis tiajn armilojn al si per helpo de Usono - 100% mi estas certa pri tio). Ja! Jen fino de alia tirano en la mondo kaj strange ankoraŭ doloro kaj sufero estas tie.

P.S: Hieraŭ kaj hodiaŭ la ĵurnalisto Robert Fisk en du tre bonaj artikoloj (ĉi tie kaj tie) en la ĵurnalo Independent rememorigas kiel Sadamo estis diktatoro kreita de Usono mem.

3 commentaires:

montamaristo a dit...

Kara Becxjo,

En alia televidkanalo mi vidis ekzekutiston arangxi la sxnuron cxirkaux la kolo de tiu cxi eksprezidento de Irako. Mi rimarkis ke la nodo por la buklo estas tia uzita en Usono kaj Britio dum jarcentoj pasinte pendi piratojn.

Eble Robert Fisk baldaux skribos longan eseon pri tiu sxnuro-skandalo kaj kiel li dum 1993 premis la manon de la homo (sendube Usonano) kiu vendis tiu sxnuro al Irako kaj kiel li dum 1996 intervuis la CIA-agento kiu unue instruis la Mukhabaratanon kiel fari tian "Pendigistan Nodon". Eble iu tro-edukita-nesuficxe-dungita Euxropano trovos ligon inter dekok jarcenta piratismo kaj Iraka libereco.

Mi longe lacis legadi de Robert Fisk. Li skribadas eseojn por naivaj okcidentanoj kiuj false (kaj torde sinflatante) imagas ke la problemoj de la mezoriento venas (kaj gxustigxus) de ili.

becxjo a dit...

montamaristo,
Nepre vi rajtas pensi ke neniu problemo en la mondo estas pro sintenoj kaj kondutoj de okcidentanoj. Vi rajtas esti malnaiva okcidentano. Vivu vi kaj Vivu ekzekutantoj de Sadamo!

montamaristo a dit...

Kara Becxjo

Verdire vi multoble pli proksimigxis al Irako. Ne povas kompari tian homon kiu persone vidis Irakajn amasdetruilojn al alia homo kiu havas nur unu Iranan bo-kuzon.

Mi ne lauxdas la ekzekutiston (tia nur estas senamuza metio). Nek mi kritikis vin cxi-teme nek la viktimojn de Sadamo. Tamen al tiu cxi ulo Robert Fisk kies stilon kaj eseojn mi ja mokis.