4 déc. 2006

Lasta tentiĝo de Besuo!!

Mi estas ĉiam nerezistopova alfronte al elektronikaj umiloj. Kiam mi eniras vendejon de elektronikaj aparatoj mi iĝas kiel 8-jara infano en vendejo de ludiloj (aŭ tiu de bombonoj). Mi plejofte elektas kaj aĉetas la plej bonajn aparatojn kiuj ekzistas en la merkato.

Kvankam mi nun havas ege malpezan tekkmputilon Dell Latitude D400 (nur inter 2 kaj 3 kilogramoj) sed lastatempe mi pli kaj pli tentiĝas aĉeti tiun tabuletan komputilon Stylistic ST5100 de Fujitsu. Ĝi estas garnita per la procezilo Duoblkora Intel je kadenco 1.2 GHz kaj pezas malpli ol 2 Kg. Nura problemo estas tio ke ĝi kostas ĉirkaŭ 3000 dolaroj kaj mi nuntempe ne povas elteni ĝian koston. Sed mia espero estas ŝpari monon kaj aĉeti ĝin. Kiam? Mi ne scias.

2 commentaires:

Razen Manandhar a dit...

Kara,
Unue gratulas vin pro via bele arangxita blogo.gratulon
Mi envias vin ke vi emas acxeti elektroniajxojn. Ankaux mi sed mankas mono. :(

Bonvolu viziti al mia blogejo iam kaj lasu vian komenton.
Amike salutas,
Razeno el Nepalo
(www.razeno.blog.com)

becxjo a dit...

Kara Razen,
Dankon pro via afabla konsidero.