7 déc. 2006

Lingvo de revemuloj

Hodiaŭ kaptis mian atenton tiu ĉi diskuto en la dissendolisto soc.culture.esperanto. Ĝi temas pri taksebla nombro de esperantistoj en diversaj landoj. Unue estas interesa la komento de Bertilo Wennergren pri fidindeco de enketoj en kiuj oni pritaksas sian propran lertecon rilate scipovon de iu lingvo (ekzemple la angla). Mi estas certa ke mia scipovo de la franca lingvo estas pli bona ol tiu de la angla. Sed ĉu mi bone scipovas la francan? Mi forte dubas tion.

Tie bedaŭrinda kaj stranga afero estis tiu atesto ke kelkloke oni malfavoras mencion de scipovo rilate Esperanton en vivresumoj kaj dum laborintervjuoj! Mi mem en mia vivresumo por serĉi postenon en Kanado menciis Esperanton inter la lingvoj kiujn mi scipovas (la persa, franca kaj angla). Reagoj al tio estis interesa kaj preskaŭ ĉiam kun spira sono Hmmmm. Sed pli interesa estis neinteresiĝo de multaj pri ĝi. Kontraŭe al tia sinteno ĉiufoje kiam oni legis ke mi estas pasinta tempon en Stokholmo li aŭ ŝi tuj demandis ĉu mi scipovas la svedan. Jes Esperanto ne estas tre utila por trovi laboron sed se ĝia scipovo ne interpretiĝus kiel revemo kaj idealismo kaj tial ne malhelpus trovi laboron praktikan estus pli bona!

P.S: Mi ĉiam miras pro la entuziasmo de esperantistoj por prilingvaj debatoj. En sama dissendolisto, debato pri surogataj skribsistemoj ĝis nun estas alloginta 31 reagojn. Tiu nombro por diverstemaj interŝanĝoj de tiu listo estas relative granda. Ĉu esperantistoj neniam laciĝas de tiom da debatoj, diskutoj kaj disputoj pri supersignoj kaj surogataj skribsistemoj? Kiam ili komencos uzi Esperanton por skribi pri aliaj aferoj krom Esperanto mem?

2 commentaires:

Anonyme a dit...

Pri memtaksado de lingva kompetenteco mi havas multajn anekdotojn. Mi iam laboris en uzino kaj tiutempe mi iom studadis la rusan. Mi hazarde menciis tion al mia ĉefo, kiu tuj diris, "Deklamu la rusan alfabeton." Mi hazarde ne lernintis la nomojn de la rusaj literoj kaj ne povis. "Sed vi diris," respondis la ĉefo, "ke vi studas la rusan!" Li tiam fiere recitis la rusan alfabeton -- sed ne povis diri ion alian en la rusa.

Ken

Luis Guillermo RESTREPO RIVAS a dit...

Kara Beĉjo, rilate al Esperanto kiel helpilo por trovi laboreblecon, ĵus mi trovis novan retejon tiucelan:
Eklaboru!

Lŭis