28 déc. 2006

Mi kaj fakstudo

Mia hororo de dissekcado
Pri mia profesia vivo, la destino ludis strangan ludon kun mi. Ekde junaĝo mi suferas je ia formo de hematofobio. Tio signifas ke vidi vundon, sangon aŭ misformitajn karnojn animalajn aŭ homajn povas konduki min ĝis sojlo de sveno. Ekzemple mi memoras kiam en la kinfilmo Terminator homaspekta roboto volis eligi sian difektitan okulon (tio ne spektiĝis en la filmo) kaj nur montriĝis ke unu gluto da (supozeble artefarita) sango falas en akvon de lavujo, spektinte tion mi perdis konscion. Pro tiu difekto mi ĉiam evitis studbranĉojn kiuj enhavis biologiajn kursojn aŭ iel traktis vivosciencojn. Eble ankaŭ pro tiu kialo mi neniam tentiĝis studi medicinon aŭ aliajn profesiojn rilatajn al la vivaĵoj (mi ankaŭ evitis la t.n. prihomajn sciencojn kiel ekonomio, literaturo kaj sociologio ĉar mi ne kapablas parkerigi citaĵojn, datojn, nomojn kaj eventojn).

Feliĉe mi rapide interesiĝis pri la fiziko (kaj kontentige komprenis ĝin kaj la matematikon). Unue mi ŝatis studi la nuklean fizikon. Min precipe interesis tiu branĉo de la fiziko kiu traktas fuzion kaj Tokamakojn (rusa vorto por unu tipo da aparatoj en kiuj fuzio povas okazi). Bedaŭrinde ĉe la fino de licenciaj studoj iuj absurdaj kialoj malhelpis min eniri tiun branĉon de la fiziko. Alternative mi elektis la aplikatan optikon kaj por magistriĝo studis ĝin. Mi estis ĝoja ke studonte tiun sciencan branĉon mi neniam plu devigiĝos vidi, studi kaj trakti karnon, histon kaj sangon!

Tiu supozo de mi ne estis ĝusta kaj la destino volis ion alian por mi. Enveninte Kanadon mi trovis postdoktoriĝan laboron en branĉo de la medicina fiziko. Feliĉe nun mia hematofobio estas multe malpli severa kaj eĉ antaŭnelonge ni iris al la medicinan fakultaton de la universitato de Toronto kaj tie vizitis dissekcitajn korpopartojn de homoj (ili estis en vitraj ujoj sed kelkajn jarojn antaŭ eĉ tion mi certe ne povis toleri). Pli feliĉe mia laboro ankoraŭ ĉefe temas pri la optiko kaj mi ankoraŭ laboras kun laseroj, lensoj, reflektiloj k.s. Eble pli poste sen uzi altnivelajn sciencajn lingvaĵojn mi pli priskribos kion diablan mi faras kaj pri kio mi esploras.

6 commentaires:

Luis Guillermo RESTREPO RIVAS a dit...

Interesa rakonto pri via persona travivaĵo. Mi ne sciis pri hematofobio nek ke tio povas esti tiel intensa.
Dankon, kaj ... jes, estus bone scii iom pri via esplorlaboro, en estonta blogero.

Anonyme a dit...

Mia sperto estis inversa je la via. Vidoj de sango ktp neniam ĝenis min, sekve en la armeo mi fariĝis kirurgia helpanto en la Medicina Korpuso. Sed post mia ekssoldatiĝo mi provis fari la saman laboron en ordinara hospitalo kaj strange mi ne kapablis toleri ĝin.

Feliĉan novjaron, Beĉjo; prosperu via blogo.

Ken

montamaristo a dit...

Mi konas cxarman medicinan studentinon kiu facile laboradas je homaj mortintoj kaj trancxitaj korperoj, sed timegas vidi ecx etan araneon.

Anonyme a dit...

Gratulon behrouz !
Mi tre sxatas vian pagxon !
Tre interesa, pli pro tio ke vi rakontas pri hematofobio.
Sxajnas ke vi bone progresas, cxu ne? do, signifas ke vi nun povas vidi korpajn partojn kun sango, ktp. Kiam vi ankoraux suferas pro tio vi devas scii ke ekzistas bonajn psikologiajn helpojn por kuraci tiun problemeton.
Inter miaj geamikoj, estas amikino kaj amiko kiu ambaux suferas kiel vi, sed tio estas tiel grava ke ili cxiam suferas kiam oni devas preni sangon de siaj vejnoj por analizoj, kaj ili cxiam telefonas min por akompani ilin dum tiu turmento.
Tamen, en via ekzemplo, oni devas gratuli la destinon.....cxar tiel vi preferis elekti studi fizikon...fizikistojn ne abundas, medicinistojn jes abundas.... kaj certe fizikistoj cxiam povos kunlabori por la medicina progreso, sed ne cxiam medicinistoj povos kunlabori por la fizika progreso.
Felicxan Novjaron ! Sandra

becxjo a dit...

Kara Sandra, dankon pro via afabla komento. Ja! mia hematofobio estas pli bona sed ne tute kuracita. Almenau cxi tie en Kanado ne estas tiom da medicinistoj kaj oni bezonas ilin pli ol fizikistojn!

Mari-elen a dit...

Kara Beĉjo,
neforgesebla memoraĵo kiam ni eniris en disekcian salonon, kaj dudeko da kadavroj kuŝis sur tabloj. Estis korpopartoj en diversaj ujoj, kaj tre difinebla sukera odoro ŝvebis en la ejo. Dum semajnoj mi devis rigardi sub la lito antaŭ ol ekkuŝi nokte por kontroli ĉu osta mano ne etendiĝas al mi, des pli ke mi loĝis sole tiutempe.
Sed la plej preciza sento estis kvazaŭ : "nu, ili estis homoj antaŭ kelkaj tagoj"

Oni ofte diras, ke oni kuracas fobiojn, nur koliziante kun ili. La sperto de Ken tute kontraŭstaras tion, jen nekutima kaj pripensinda afero ...