30 mars 2006

Pri Haftsin

En mia antaŭa blogaĵo mi skribis pri Novruzo kaj ĝia ceremonitablo Haftsin. Ĝi estas ceremonia tablo sur kiu oni metas sep el jenaj naŭ objektoj kies nomoj en la persa lingvo komenciĝas per la litero Sin. Ĉiu el tiuj objektoj estas simbolo de io :
1 – Ajlo (pr. Sir سیر) – reprezentanto de medicino.
2 – Vinagro (pr. Serkeh سرکه) – reprezentanto de aĝo kaj pacienco.
3 – Pomo (pr. Sib سیب) – reprezentanto de sano kaj beleco.
4 – Sumako (pr. Somag سماق) – estas de sama koloro kiel sunleviĝo – kun leviĝo de suno Dio venkas Diablon.
5 – Samanuo (pr. Samanu سمنو – manĝaĵo el suko de tritiko-ĝermo kaj faruno) reprezentanto de riĉeco.
6 – Alizo (pr. Senĝed سنجد) – reprezentas amon.
7 – Legomoj (pr. Sabzi سبزی) – reprezentanto de renaskiĝo.
8 – Hiacinto (pr. Sonbol سنبل) – reprezentas alvenon de printempo.
9 – Moneroj (pr. Sekkeh سکه) – reprezentas riĉecon kaj prosperon.
En multaj anglalingvaj retpaĝoj kiujn mi rigardis oni tiel priklarigas historiajn originojn de la ceremonitablo Haftsin, ke en Irano antaŭ islamo oni sur la novjara ceremonitablo metis sep objektojn kies nomoj en la persa lingvo komenciĝis kun la litero Ŝin (la 16a litero de la persa alfabeto kiu prononciĝas kiel Ŝ). En tiuj fontoj oni ofte mencias tri el tiuj sep objektoj ; lakto (pr. Ŝirشیر), mielo (pr. Ŝahd شهد) kaj vino (pr. Ŝarab شراب), tiam argumentas ke post islamo ĉar piaj islamanoj ne povis meti vinon sur la novjara ceremonitablo (en islamo ĉiu alkoholaĵo estas netuŝebla kaj evitenda) do ili ŝanĝis la objektojn sur la tablo por anstataŭigi vinagron anstataŭ vino kaj tiel la ceremonitablo Haftŝin iĝis Haftsin. Tiu priklarigo ne estas ĝusta ĉar la vorto Ŝarab estas arab-devena vorto (Maŝrub – Ŝorb – Aŝrabeh ĉiuj estas arabaj vortoj) kaj antaŭ islamo en Irano oni ne nomis vinon Ŝarab. Do se irananoj metis ĝin sur la novjara ceremonitablo (fakte zoroastranoj ankoraŭ metas glason da vino sur siaj novjaraj ceremonitabloj), ĝi ne plu povis nomiĝi Haftŝin. Mi konas du pli kredeblajn priklarigojn por origino de Haftsin kiel nomo de la novjara ceremonitablo. En praaj tempoj ĉe Novruzo oni metis sep pletojn da manĝaĵoj aŭ agrikulturaj produktaĵoj sur la novjara ceremonitablo por danki prosperon de la pasinta jaro (kiel ia Thanksgiving) kaj deziri saman prosperon en la venonta jaro. En la persa lingvo traduko de la vorto pleto estas Sini, do la ceremonitablo povis iel nomiĝi HaftSini kaj tiu nomo pli poste estas transformita al Haftsin. Ankaŭ eblas ke pro tiuj agrikulturaj produktaĵoj sur la novjara ceremonitablo oni nomis ĝin Haftĉin (en la persa lingvo ĈIN estas traduko por falĉitaĵo kaj ĉidan signifas falĉi) kaj tiu nomo povas esti transformita al Haftsin. Pri Haft oni devas noti ke en antikva Irano kiel multaj aliaj antikvaj civilizacioj en la mondo, la nombro sep (pr. haft) konsideriĝis iel speciala kaj multaj aferoj asociiĝis al ĝi.

17 mars 2006

Feliĉan novan jaron

Novruz
Mi ne scias ĉu pro genio aŭ nur kaŭze de pura hazardo niaj prauloj elektis sunan kalendaron kaj komencis jaron en la printempa ekvinokso. Sed tion farante, ili donis al ni la plej belan feston de novjaro. Novruzo ne estas nur dato interkonsentita inter homoj sed inter homoj kaj la naturo mem. Ĝi estas la plej signifa tempo por komenci jaron; kiam plantoj reviviĝas kaj naturo post sia dormo dum malvarma vintro revekiĝas. Ja! Mohammad pravas kiam li diras ke nia novjarofesto ne estas religia. Ĝi estas festo tiel natura kaj senduba ke ĉiu konkeranto kiu venis al Iranon adaptis ĝin, aldonis al ĝi novajn ceremoniojn kaj faris ĝin festo de si mem. Sur ceremenia tablo de Novruzo zoroastrano metas Aveston kaj islamano Koranon. Tiel dum miloj da jaroj Novruzo ŝanĝiĝis sed ne formortis. Kaj ĝi neniam formortos. Eĉ se iam homoj decidos ke oni plu ne festu Novruzon, tiam la naturo, la tero kaj la universo mokos ilin kaj diros: Ho ! Kia vana decido!
Ĉi-jare mi trapasos Novruzon (kompreneble ne ĝian precizan momenton sed vesperon de ĝia tago) kun miaj samreligianoj en Montrealo. Kelkaj el ili estas irandevenaj zoroastranoj kaj la aliaj parsioj. Mirige parsioj ne konas Novruzon kaj ne festas ĝin. Kvazaŭ nur inter landlimoj de Irano eblas aprezi ĉefverkon de la naturo kaj fari Novruzon sia festo. Ĉiuokaze parsioj bone scias valoron de Novruzo kaj ĉar ŝategas ĉion kio rilatas al Irano do estas demandintaj por ke ni, irandevenaj zoroastranoj, ĉi-jare organizu tiun feston. Ni planis laŭtlegadon de preĝoj el Avesto, alparoladojn pri historio kaj signifo de Novruzo, senteman babiladon, kune vespermanĝadon, muzikaĵojn kaj dancon. Ĉi-jare mi trapasos Novruzon rememorante pri ceremonioj de tiu festo en Irano. En Montrealo ni plejeble havos la ceremonitablon HaftSin (la tablo sur kiu oni metas sep specifitajn objektojn kies nomoj en la persa lingvo komenciĝas kun la litero Sin – 15a litero en la persa alfabeto kiu prononciĝas kiel S) kaj ni donos al pli junaj Ejdiojn (novjarajn donacojn). Sed mi rememoros pri tiam kiam mi estis infano; ĉiujare ni ĝoje kaj senpacience atendis Novruzon por povi surmeti niajn novajn vestaĵojn. Kaj ni, infanoj, ĝoje iris viziti familianojn ĉar ni sciis ke tie estas bongustaĵoj kaj ĉe la fino ni ricevos Ejdiojn. Ho! Kiel vivo estis simpla kaj dolĉa por ni tiamaj infanoj! Mi memoras ke ni trovis niajn Ejdiojn kiuj preskaŭ ĉiam konsistis el novaj monbiletoj inter folioj de la libroj Avesto aŭ Korano (Ja! kelkaj el niaj familianoj kaj ankaŭ multaj el niaj amikoj kaj najbaroj estis islamanoj kaj ni ankaŭ vizitis ilin, Novruzo ne estas religia festo). Novruzo estis (kaj ankoraŭ estas) tempo por reamikiĝoj. Inter tiuj kiuj pro antaŭaj kvereloj aŭ malkonsentoj dum jaro (kaj iam dum jaroj) rezignis renkonti unu la aliajn. Kaj post la vizitoj (aŭ kelkfoje antaŭ ili) ni iris al vojaĝoj. Iam al Ŝomal (bordo de la maro Kaspio en la nordo de Irano), iam al Kermano kaj Jazdo kie kelkaj el niaj familianoj loĝis kaj eĉ iam al tute ne konataj (de ni) anguloj de Irano; Hamedan, Esfahan, Maŝhad. Por ni vojaĝoceloj ne estis gravaj sed vojaĝoj mem. Kaj ĉiu jaro komenciĝis kun bondeziroj, brakumadoj kaj kisoj de gepatroj kaj familianoj. Ĉi tie mankas al mi varmaj brakoj kaj dorlotantaj kisoj sed nur restas bonaj deziroj; Mi deziras pacon, ĝojon kaj sukceson por ĉiuj en la nova irana jaro :

Bonan Novruzon!
نوروزتان خجسته باد
هرروزتان نوروزباد نوروزتان پیروزباد

5 mars 2006

Ni rajtas revi

Denove la sobre kritikanta redakcio de Libera Folio trovis alian viktimon por sia sorĉistoĉasado. La nova atakocelo de Libera Folio estas la usona esperantistino, Martha Cardenas, kiu lanĉis (aŭ relanĉis) subskribopeton favore al Esperanto sur la interreto. Ŝi estas akuzata pri mensogo kaj naiveco. Kaj mi denove ĝojas ke aferoj de UEA estas inter manoj de persono kiel Renato Corsetti kaj ne redaktoro de Libera Folio. Li saĝe diras : "Se la bildo de esperantistoj ĉe UN estas ne tre brila, tio okazas pro tio, kion ni ne faras, ne pro tio, kion iuj faras". Se iuj esperantistoj opinias ke tiu sinjorino estas dirinta mensogojn pri Esperanto (notu ke oni en Libera Folio uzis la vorton mensogo kaj ne misaĵo), ili devas demandi sin ke tiu novlernanto de la lingvo el kie estas aŭdinta tiujn ĉi mensogojn. Ĉu ne el broŝuroj kiuj pretendas ke ĉirkaŭ la mondo pli ol milionoj da homoj parolas Esperanton ? Ĉu ne el tiuj informiloj kiuj diras ke centoj da revuoj kaj kelkdekoj da radio-stacioj ekzistas en Esperanto ? Ĉu ne el niaj asertoj ke Esperanto helpas internacian interkompreniĝon kaj do tutmondan pacon ? Kiom da broŝuroj enhavantaj tiajn mensogojn kaj publikigitaj de diversaj lokaj asocioj kaj kluboj esperantistaj vi volas ke mi montru ilin al vi ? Kaj kial nun oni devas denunci tiajn mensogojn kiel kulpo de novlernanta esperantisto ? Jes, mi akceptas ke sinjorino Cardenas estis naiva tiam kiam ŝi kredis tiajn mensogojn sed naiveco ne estas krimo (almenaŭ el mia vidpunkto) precipe tiam kiam tiu naiveco estas miksita kun sincereco kaj entuziasmo. Estimata S-ino Cardenas ! Vi estas tre kara por mi ĉar vi estas sincera kaj vi provis fari ion. Ja ! Esperanto naskiĝis surbaze de revoj kaj disvastiĝis dank’ al laboro de idealistoj. Kaj mi gratulas vin ĉar vi ankoraŭ kapablas revi. S-ino Cardenas vi ne bezonas absolviĝon per esperantistaj gravuloj. Ne gravas ke Zamenhof ne estis pola lingvisto sed rusa farmisto aŭ io ajn alia. Estas grava ke li kreis tiun ĉi lingvon. Kaj tiu argumento ke mi ne legas vian subskribpeton ĉar ĝi estas en la angla lingvo sed mi estas svedlingva plie ŝajnas kiel infanaj pretekstoj por ĉikani. Ĉu oni kredu ke ili legas neniun anglalingvan tekston kaj respondas neniun anglalingvan demandon ? Kaj ili tiel prijuĝas vian subskribpeton kiel senutila malseriozaĵo kvazaŭ ĉiu momento, ĉiu sekundo de vivo de tiuj gravaj esperantistoj pasas por solvi la plej urĝajn problemojn de la homaro. Ne ! Kara Sinjorino ! Vi ne bezonas ilian aprobon. Neniu rajtas dikti nin ne revi kaj ne okupi nin je niaj idealoj. Vi vidis kaj ili vidis ke miloj da homoj subtenas vian idealon. Via subskribpeto ne dividis esperantistojn sed ŝajnigis plurajn dividojn kiuj jam ekzistis inter ili. En mia vivo tio estis la unua fojo ke mi vidis la titolon "Kataluna Esperanto-Junularo". Kaj ĝi por malaprobi laboron de alia esperantisto, por malaprobi laboron de tiu kiu estas farinta ion pro sia idealista entuziasmo. Tiujn geniulojn en Kataluna Esperanto-Junularo oni devas demandi pri tio, kion ili estas farintaj por plenumi sian cel-trafan strategion. Kiom da libroj, artikoloj, muzikaĵoj ili estas produktintaj ? Tiam kiam mi legas komentojn en kiuj oni parolas pri probablaj misuzadoj de la subskribpeto mi rememoras la libron « la danĝera lingvo » kaj pensas, ke iam scipovi Esperanton estis danĝera sed kion diras ĉi tiuj bonfartaj homoj kiuj timas misuzadon de ilia subskribo sur la interreto (dum neniu estas jam demandita monon aŭ numeron de ilia kreditkarto). Ĝis kie ili pretas akompani Esperanton ? En sobre kritikanta Libera Folio oni komentis ke via subskribpeto furaĝas (tiu verbo estas netransitiva do eble furaĝigas) fuŝulojn kiuj bedaŭrinde jam svarmas en Esperantio (kaj nur en ĝi, kompreneble). Lasu min esti tiu fuŝulo. Mi furaĝiĝos je via revo (kaj ĉiuj aliaj sinceraj revoj pri Esperanto). Bedaŭrinde Libera Folio elektis vin kiel sia viktimo dum ĝi aliloke gloris kaj energie defendis honoron de memaplaŭdanto (Christopher Culver) kiu pro abomeno okaze de malplenumiĝo de siaj misdeziroj inter esperantistoj estis denuncinta Esperanton kiel minaco kontraŭ aliaj lingvoj kaj estis demandinta ke oni ŝtopu socialajn kaj ŝtatajn subvenciojn al agadoj de esperantistaj organizoj en diversaj lokoj. Jes kara Sinjorino ! Iu sobre kritikanta nur aprobas aliajn sobre kritikantajn ! Sed vi ne bezonas ilin. Vi ankoraŭ kapablas revi…