25 avr. 2006

Kulturaĵoj en Montrealo

Folklora DancoPor mi la plej ĝojiga ŝatokupo estas ĉeesti kulturajn programojn. Feliĉe en Kebekio, kiel en Francio, oni ĉefe ne konsideras kulturaĵojn kiel iuj komercaj varoj kaj ŝtato subvencias kulturan produkton. Tiel eĉ malpli riĉaj homoj kiel mi povas ĝui relative altkvalitajn kulturaĵojn. Mi sciis tion eĉ antaŭ mia alveno al Kanadon. Pro tio kelkaj semajnoj post alveno al Montrealon mi jam havis programon de kulturaj eventoj kiuj okazis en mia loĝkvartalo. Malgraŭ tio ĉio mi longtempe ne ĉeestis tiajn programojn ĝis esperantistaj amikoj inicis min pri ili. Unuafoje tio estis sinjoro Normand Fleury kaj lia estimata edzino Zdravka Metz kiuj afable invitis min por ke ni kune vespermanĝu en ilia hejmo kaj post tio iru al danc-spektaklon ; En granda salono de mezgrada lernejo oni invitis nin enŝipiĝi en imagitan ŝipeton kies nomo estis sortilège [sorĉo]. Kaj ni kune vojaĝis tra oceanoj kaj maroj por malkovri dancojn de diversaj nacioj. La programo estis planita por pli junaj spektantoj kaj enhavis multajn instruajn priklarigojn. Tio multe plaĉis al mi kaj mi lernis multon vidante dancojn el Turkio, Kroatio, Italio, Hispanio kaj Skotlando. Ili estis akompanataj de ŝercaj kaj instruaj priklarigoj.
Post tiu unua kultura programo mi ĉeestis la teatraĵojn ‘Face au mur et Tout va mieux – antaŭ la muro kaj Ĉio iras pli glate’ kiu sursceniĝis en kulturdomo de mia loĝkvartalo. Ili estis du mallongaj teatraĵoj de la angla verkisto Martin Cramp (naskita en 1956 en Dartfordo – Kento). La du teatraĵoj estis pri amaraj malfeliĉaĵoj kaj pli seriozaj temoj. Ili ne estis por distri sed por pensigi. Kaj mi ege aprezis ilin ambaŭ.
La tria kultura evento kiun mi ĉeestis estis parolrakontado de fabeloj. La titolo de la programo estis ‘Silence elles content! – Silentu, tiuj virinoj rakontas!’. Kaj ĝi ankaŭ prezentiĝis en la kulturdomo de mia loĝkvartalo. En la angla lingvo oni povas meti la vorton ‘Tale’ anstataŭ la franca vorto ‘Conte’ sed ĉi tie per la vorto ‘conte’ oni plie volas diri ‘Story Telling - parole rakonti fabelojn’. En la franclingva kulturo ‘conter les contes’ estas longdaŭra tradicio kaj fabeloj de Perrault estas monde famaj. Pro tio ne estas stranga ke en Kebekio oni organizas festivalon por parolrakontado de fabeloj (Festival de conte – de bouche à oreille). Tiu festivalo okazis ekde la 4-a ĝis la 9-a de aprilo kaj mi ĉeestis en nur unu el ĝiaj eroj. Dum tiu programo kvin sinjorinoj parole rakontis fabelojn. Unu el tiuj rakontoj estis tre simila al tiu fabelo kiun ni legis en niaj literaturaj kursolibroj en lernejo en Irano. Ĝi temis pri birdo enkaĝigita de reĝo (en niaj kursolibroj komercisto). La birdo ege sopiras liberecon sed la reĝo ne povas forlasi ĝin. Kiam la reĝo volas vojaĝi al naskiĝloko de la birdo demandas ke kion li povas alporti por la birdo el la vojaĝo. La birdo petas ke la reĝo rakontu ĝian situacion al ĝiaj samspecianoj tie. Kiam la reĝo tion faras la liberaj birdoj falas kvazaŭ mortaj. Li revenas el la vojaĝo kaj rakontas la okazaĵon al la birdo. Tion aŭdante la mallibera animalo ankaŭ falas. Kvazaŭ ĝi ankaŭ mortas. La reĝo elkaĝigas la birdon sed tion farante ĝi flugas kaj eskapas. Sur arbo for de la reĝo la birdo diras ke ĝiaj samspecianoj per sia faro estas instruintaj ĝin ke kiel ĝi povas liberiĝi libere de kaĝo.
Vi havos bizaran sentimenton kiam vi aŭdas rakonton kiun vi tre bone konas kiel fabelo de vialingva literaturo sed en alia lingvo (la franca) kaj el buŝo de alinacia (kebekia) homo. Aliaj fabeloj de tiu programo estis tute nekonataj de mi. Kaj fine mi ege ĝuis ĉiujn el ilin.Nun mi ege deziras ĉeesti aliajn kulturajn programojn en Montrealo.
درمونترال برنامه های فرهنگی متنوعی برگزار می شوند. من در چند تا از این برنامه ها شرکت کرده ام.این برنامه ها اغلب رایگان هستند. اولین آنها برنامه ای بود در باره رقص ملل مختلف. درطی آن رقصهایی از ترکیه، کرواسی، ایتالیا، اسپانیا و اسکاتلند عرضه شد. برنامه بعدی دو نمایش کوتاه بود از نویسنده انگلیسی مارتین کرمپ. برنامه دیگری که در آن شرکت کردم حکایت شفاهی داستان بود. در مونترال هرساله فستیوال داستانگویی و نقالی برگزار می شود. در برنامه ای که من در آن شرکت کردم پنج خانم به نقل حکایت پرداختند. یکی از این حکایتها شباهت عجیبی داشت به داستان بازرگان و طوطی که ما در مدرسه و در کلاس ادبیات می خواندیم. عجیب است وقتی آدم حکایتی چنین آشنا را در زبانی دیگر می شنود. در کل من از تمام این برنامه ها لذت بردم.

P.S: La supera bildo montras folkloran dancon en iu lando de Balkano.

20 avr. 2006

Kulpo de gepatroj kaj puni infanojn!

Alessandra Mussolini
Hieraŭ en la montreala senpaga ĵurnalo Métro mi legis ke sinjorino Alessandra Mussolini volas kandidatiĝi por posteno de urbestro de Romo. La nepino de la fifama faŝista diktatoro Benito Mussolini estas jam deputito en la itala parlamento. Miaopinie tio estas bonega sinteno de la italoj, ĉar laŭ la plej fundamenta principo de la justeco oni ne punu infanojn pro kulpoj de iliaj gepatroj. Mi ankoraŭ memoras, ke post la islama revolucio en Irano en 1979 kiel multaj homoj puniĝis pro supozitaj kulpoj de iliaj gepatroj kaj ege suferis maljustecon. Se sinjorino Mussolini estas bona poltikistino kaj bone plenumas siajn taskojn (kvankam tiel ŝajnas ke tio ne veras) kial ne elekti ŝin? Mi ŝatas scii, ke ĉu hodiaŭ en Germanio aŭ en Aŭstrio ankoraŭ vivas homoj kies familia nomo estas Hitler? Se jes, kian sintenon havas homoj alfrontante ilian nomon kaj ilin mem? Ĉu pro fifaroj de Adolf hodiaŭ ankoraŭ tuto de la familio Hitler estas malbenata?

13 avr. 2006

Pri la kreismo en Kanado

En sia plej lasta blogaĵo, Kolonjano skribis pri neceso de sendoktorina edukado. Li skribis tiun blogaĵon antaŭmetante debatojn kiuj ekzistas ĉirkaŭ la teorio de evoluo kaj tiu de planita kreado. Estas interesa ke tiaj debatoj ankoraŭ sekviĝas. Dum la pasintaj semajnoj mi havis ŝancon ĉeesti konferencojn pri ĝi. Unue aprila numero de la scienca revuo Québec Science estas dediĉita al la temo kaj vaste traktas ĝin. Due en la 29-an de marto estis konferenco en la universitato Migilo [McGill]. En tiu konferenco paroladis profesoro Brian Alters. Li estas la nura kanada sciencisto kiu aldone al kelkaj usonaj sciencistoj estas atestinta antaŭ la usona federa kurto en Dovero favore al instruo de la teorio de evoluo (kaj kontraŭ instruo de la planita kreado en lernejoj kiel scienca lernindaĵo). Finfine la tria konferenco okazis en Kebekia universitato en Montrealo (Université de Québec à Montréal - UQAM) en la 6-an de aprilo. En ĝi paroladis profesoro Pierre-Henri Gouyon kiu estas profesoro en la muzeo de la natura historio en Parizo. Kompreneble ĉiuj el tiuj okazaĵoj antaŭmetis argumentojn kontraŭ la planita kreado. Sed ne pensu, ke la kontraŭ-kreisma fluo ĝuas la absolutan superregadon super sia rivalo en Kanado. Ĉiuokaze Usono estas tre alproksima al tiu lando kaj tieaj senraciaĵoj facile trovas siajn vojojn por enveni en Kanadon. Ekzemple Scienca Konsilio de Kanado [kiu ne konsistas el sciencistoj sed el politiksitoj kaj decidas pri esploro-projektoj] estas rifuzinta buĝeton por eslporo pri misefikoj de kreismo en Kanado. En Brita Kolombio branĉo de la usona grupo Focus on the Family ĉiujare elspezas 11 milionojn da dolaro por propagandi la kreismon, la seksabstinadon … kaj la rajton por puni infanojn per pugbatado! En la jaro 2000 la nuna ministro pri la publika sekureco, Stockwell Day, estas asertinta ke favore al la kreismo ekzistas sciencaj pruvoj tute same de tiuj pruvoj kiuj ekzistas por la teorio de evoluo. Kaj inter subskribintoj de petskribo lanĉita de la seatla instituo Discovery kontraŭ la teorio de evoluo ekzistas nomoj de almenaŭ kvar kanadanoj i.a. Marvin Fitzler, profesoro de la biokemio kaj la molekula biologio en universitato de Kalgario. En Kebekio ekzistas asocio pri la kreisma scienco (l’association de science créationniste du Québec – ASCQ) kiu havas 200 membrojn kaj estas la plej aktiva asocio inter la franclingvaj asocioj de tiu tipo. Ĝi organizas konferencojn, vendas DVD-ojn kaj havas interretajn retpaĝojn. Ankaŭ ĝiaj anoj predikas siajn kredojn antaŭ pordoj de mezgradaj lernejoj [en Kanado oni nomas tiajn lernejojn College sed kiel NPIV sugestas mi evitos uzi la vorton Kolegio por nomi tiajn lernejojn].

4 avr. 2006

Alia E-klubo en Kebekio

Eble vi estas jam vidintaj retpaĝon de la Montreala Esperanto Movado (MEMO) en la dekstra flanko de mia blogo. Jen retpaĝo de alia Esperantlingva grupo en Kebekio. La Rano estas retpaĝo de Esperantlingva klubo en Ŝikutimio (Saganeo-Lago-Sankta-Johano). Bedaurinde tiu retpaĝo ne estas ankoraŭ tute farata sed tie estas forumo kiu aktivas.