29 juin 2006

Pri amo

Sankta Tereza
Kvankam eblas dubi pri sankteco de multaj el sanktuloj deklaritaj de eklezio, tamen mi havas nenian ajnan dubon pri tio ke Patrino Tereza estas prave deklarita sankta. Tion mi opinias eble ne ekzakte pensante pri sankteco en ĝia pure religia senco, sed pri iu sankteco pli socia, pli humana, multe pli tuŝebla kaj ankoraŭ grandioza. Eble mi ĉi tie pensas pri grandeco de animo. Ŝi diras :

Ne gravas tio kion ni faras, sed kun kiom da amo ni ĝin faras.
It is not how much we do, but how much love we put in the doing.
Ce qui compte ce n'est pas ce que l'on fait, mais l'amour avec lequel on fait.

Ne gravas tio kion ni donacas, sed kun kiom da amo ni ĝin donacas.
It is not how much we give, but how much love we put in the giving.
Ce qui compte ce n'est pas ce que l'on donne, mais l'amour avec lequel on donne.

Se vi komencas juĝi la aliajn, vi plu ne havos tempon por ami ilin.
If you judge people, you have no time to love them.
Si tu juges les gens tu n'as pas le temps de les aimer.

26 juin 2006

Learn Esperanto at Toronto

Do you live in Toronto? Do you like to learn Esperanto? Here is a proposition for an Esperanto class.

Est-ce que vous vivez à Toronto? Aimez-vous apprendre l'espéranto? Voici la proposition d'un cours d'espéranto.

Interetnaj konfliktoj

Antaŭnelonge en Irano okazis tumultoj pri kiuj Mohammad estas jam skribinta. Ilia kialo estis apero de artikolo kaj karikaturo kiuj konsideriĝis ofendaj rilate la iranajn turkojn. Post la tumultoj oni diris ke ili estas reago al longdaŭra opresado de turkoj farita de persoj. Kiam en iu lando ĉiuj homoj el ĉiuj etnoj suferas, spaco por pliakriĝo de tiaj interetnaj konfliktoj pretiĝas. Ĉe manko de justeco, libereco kaj prospero pli eblas ke iuj etnoj diru kial ni devas suferi kune? Lasu nin por ke ni okupu nin je niaj propraj aferoj. En la mez-oriento multaj el interetnaj konfliktoj ankoraŭ estas restantaj kaj ĉar pro manko de demokratio tie oni ne estas jam lerninta kiel pace solvi problemojn do ofte ili solviĝas pere de forto (tumultoj, intervenoj de armeo, policaj leĝoj aŭ revolucioj). Ja en Irano vivas granda nombro da turkoj. Kio faras ilin apartaj de aliaj irananoj? Ĉu io en sango? Eĉ mi kiel zoroastrano ne estas certa pri tio kio fluas en miaj vejnoj. Tion mi diras ĉar tra la historio se en la ĉeno de sinsekvaj prauloj de mi nur unu el ili estus konvertita al islamo aŭ edzita/edzinita al islamanino/islamano mi nepre plu ne estus zoroastrano (en islamo reveno de konvertita egalas morton). Sed kiu scias? Eblas ke unu el miaj praulinoj estas perfortita de araba soldato kaj ellasita por naski sian bebon en zoroastra familio. Eblas ke unu el ili estas doninta vivon al bebo de mongola invadinto aŭ tiu de turka konkerinto. En tiu parto de la mondo paroli pri sango kaj tio kio povas esti en ĝi estas la plej stulta stultaĵo. Ĉu la turka kulturo estas ege aparta de la irana kulturo? Ho mi kvankam ne komprenas tion kio diras Aŝig en sia kanto (Aŝig estas turka kantisto, laŭ mi kanto de Aŝig estas unu el la plej belaj kaj afliktaj kantoj de la mondo) tamen mi tute kaj perfekte perceptas senton, aflikton kaj enhavon de lia kanto. Ĉu Nezami Ganĝavi ne estas naskita en Ganĝeh (urbo en hodiaŭa Azerbajĝano)? Do kial li skribas sian elstaregan poemaron en la persa? Ĉu Molana ne estas el Gunio (urbo en hodiaŭa Turkio)? Estas stranga ke lia ĉefverko la granda poemaro estas unu el fieroj de la persa lingvo. Ŝahrjar estas alia poeto turka. Ĉu vi volas ke mi skribu poemon el li? Ĝin mi scias parkere (kaj ĝi ankaŭ kiel multaj aliaj poemoj de Ŝahrjar estas en la persa) :


Ŝahrjar
مادری بود ودختری و پسری، پسرک ازمی محبت مست
دخترازغصه پدر مسلول، پدرش تازه رفته بود از دست
یک شب آهسته باکنایه طبیب گفت با مادر: این نخواهد رست
ماه دیگر که از سموم خزان برگها را بود به خاک نشست
صبری ای باغبان که برگ امید خواهد از شاخه حیات گسست
پسراین حال رامگر دریافت، بنگر در این چه مایه رقت هست
صبح فردا دودست کوچک طفل برگها را به شاخه ها می بست

Tiu poemo estas ege bela kaj iu pli kompetenta ol mi devas traduki ĝin. Koncize la poeto rakontas pri familio konsistanta el patrino, filino kaj filo. La filo vivas en ĝoja kaj senangora mondo de infanaĝo. La filino pro malĝojo de lastatempa morto de sia patro estas malsana je tuberkulozo. Iun nokton medicinisto alegorie diras al la patrino ke venontmonate kiam folioj de arboj pro aŭtunaj venenoj falos el arboj sur la grundo, tiam vi bezonos al multe da pacienco kara ĝardenisto ĉar folio de via espero (kiu estas via malsana filino) ankaŭ falos el branĉo de vivo. La filo aŭdas tion kaj rigardu kiel kortuŝa estas la rakonto : venontmatene la infano per siaj etaj manoj ligis foliojn al branĉoj. Tio ĉio estas kontribuoj de turkaj irananoj en komuna kulturo kiu interkompreniĝis per la persa lingvo.
Kiam bravaj viroj, Bagerĥan kaj Satarĥan, niaj naciaj herooj de la konstitucia revolucio (en 1906) batalis por atingi liberecon kaj demokration, naciaj herooj Bagerĥan kaj Satarĥanili ne iris demandi ilin de otomana imperiestro en Istanbulo (loĝantoj de Otomano kaj hodiaŭa Turkio estas turkoj) sed ili el Tabrizo iris al Tehrano kaj tie batalis por atingi siajn noblajn celojn por feliĉo de ĉiuj irananoj. Ja tio ĉio estas fiero de irananoj (ĉu turka ĉu neturka). Ĉu necesas paroli pri tiraneco? Ĉu Timuro ne estis turko? Li detruis multajn urbojn kaj mortigis iliajn loĝantojn? Depost la 6a jarcento (islama kaj ne kristana) nombraj regantaj dinastioj en Irano estis turkaj (Selĝukido, Mongolo kaj Timurido). Kaj ĉu la dinastio Kaĝaro ne estis turka? Ĉu unu el ili Akamohamadĥan ne ordonis ke soldatoj eltiru 20000 parojn da okuloj de loĝantoj de Kermano ĉar ili estis donintaj azilon al Lotfaliĥan? Ĉu alia reĝo el ili, Naseridinĥan ne estis sangosuĉanta despoto? (fakte ĉiuj el ili estis tiaj). Persoj ankaŭ estas farintaj krualajn agojn (nepre ne malpli ol turkoj se ne pli ol ili). La historio estas plena je tiaj fiaj faroj de ĉiuj etnoj (nur judoj estas ĉiam viktimoj kaj havas neniun makulon en sia historio).
Nepre mi ne povas esti senpartia en tiaj aferoj (ĉar mi estas perso) sed mi provas esti laŭeble justa. Kiel iranano mi bedaŭras ke turkaj irananoj sentas sin opresataj. Mi opinias ke ili devas havi rajton por studi kaj lerni en sia propra lingvo. Eĉ pli ol tio, mi opinias ke ili devas havi rajton por lerni legadon kaj skribadon de sia lingvo per tiu alfabeto kiun oni hodiaŭ uzas en Turkio kaj plejparto de literaturo kaj kulturaĵoj de la turka lingvo produktiĝas per ĝi (tiu alfabeto estas malsame de tiu alfabeto kiun turkaj irananoj hodiaŭ uzas por skribi sian lingvon).
Dum miaj vojaĝoj mi lernis ke tiuj senfinaj sendependiĝoj de etnoj ne estigas feliĉon kaj prosperon por ili. Ekzemple rigardu al Katalunio. Ĉi tie oni lastatempe voĉdonis por plia aŭtonomio (de Hispanio). Samtempe en intervjuo mi aŭdis ke unu el iliaj respondeculoj asertis ke la fina celo por ili estas tio ke Katalunio konsideriĝu kiel eŭroregiono (regiono en eŭropa unio – EU - tio signifos ke ĝi fordonos multajn el siaj rajtoj al EU). Mi demandas min kial atingi aŭtonomion por fordoni ĝin al iu alia? En Kanado ekzistas similaj diskutoj rilate Kebekion. En Kebekio iuj strebas gajni aŭtonomion for de Kanado. Sed tion oni volas por fari kion? Kebekio eĉ ne povas demandi membriĝon en EU. La ekonomia strukturo de Kebekio estas ege ligita al tiu de Kanado. Ili ambaŭ bezonas unu la alian. Ĉu oni pensas ke tiuj etaj respublikoj disigitaj de Jugoslavio en estonta tempo spertos grandan prosperon sen finfina kuniĝo unu apud la aliaj en EU? Ĉu vere sendependa vivo estas tiom dezirinda? Hodiaŭ ŝtatoj pli kaj pli formas ekonomiajn aŭ politikajn grupojn por kune zorgi pri siaj koncernoj.
Unu el la gravaj aferoj pri la turkaj irananoj estas ilia lingvo (aldone al literaturo kaj kulturo kiuj formas ilian identecon). Ili ŝatas konservi sian lingvon kaj tio nepre estas ilia rajto. Mi diras ke ne estus granda atingo se turkaj infanoj studus en lernejoj en la turka lingvo. Estus pli granda atingo se mi kiel perso interesiĝus kaj instigiĝus lerni ĝin. Bedaŭrinde nuntempe en alia direkto estas forto de ŝtato sed tie ankaŭ devus esti libera volo por lernado de la persa lingvo per la turkaj irananoj. Ĉi tie en Toronto mi renkontis belgon. Li rakontis ke antaŭ nelonge en Belgio flandraj ministroj lernis la francan sed la francaj ministroj malofte interesiĝis lerni la flandran lingvon. Li observis ke feliĉe nuntempe pli granda nombro da belgaj francparolantoj interesiĝas lerni la flandran lingvon kaj la du partoj de la nacio pli respektas unu la alian. En Svisio ankaŭ atingo de la sistemo ne estas tio ke germanparolanta sviso povas studi en la germana lingvo. Sed ĝia atingo estas tio ke junaj svisoj dum enlandaj vojaĝoj kaj kursoj lernas aliajn lingvojn de sia lando. En Kanado ankaŭ anglaparolantoj interesiĝas lerni la francan lingvon. Malgraŭ streĉiteco kiu ekzistas ĉi tie homoj ĝenerale respektas la aliajn kaj oni provas solvi problemojn pace.

P.S : kompreneble mi ne volas diri ke tiuj tumultoj estis kulpo de turkoj. Mi scias ke turkaj irananoj kiel aliaj irananoj ne povas atingi siajn sopirojn pace. Ĉiuokaze mi nur deziris skribi miajn opiniojn pri la afero.

22 juin 2006

Ebrieco

Ebrieco
Ĉu tie iu ne demandis min kial la franca vino iĝas tiom bongusta?

رشته تسبیح اگربگسست معذورم بدار
دستم اندر دامن ساقی سیمین ساق بود

21 juin 2006

La islama respubliko mokas la mondon

Dum usona milita maŝino estas kaptita en Irako, ja islama respubliko en Irano mokas la mondon. Sinjorino Albright pravas kiam diras ke atako al Irako metis Usonon en tia situacio ke pro tio Irano kaj NordKoreo decidis plifortigi siajn militajn paŝojn. Kaj jen la plej granda malamiko de libereco estas en UN-a komisiono pri la homaj rajtoj kaj neniu povas protesti tion. Saiid Mortazavi irana juĝisto kiu ordonis malfermiĝon de multnombraj revuoj kaj estas akuzita pri la murdo de Zahra Kazemi (kanada-irana raportistino) nun parolas en la komsiono pri la homaj rajtoj. Ha ke Usono nun kiom estas kompatinda. Ĝi eĉ proponas doni nuklean teknologion al la islama respubliko ĉar Bush ne povas elteni alian militan agon. Kaj la okcidento nun estas malplej forta kontraŭ la islama respubliko kaj Nordkoreo.
P.S: Honto por tiuj okcidentanoj kies landoj pro ekonomiaj profitoj komercas kun murdistoj kaj malrespektantoj de la homaj rajtoj. Vi almenaŭ ne plu parolu pri la homaj rajtoj.
This is a shame for the free world. This is an outrage towards the very concept of human rights.

19 juin 2006

El historio de la scienco (1)

Mi opinias ke studo de historio kaj sociologio de la scienco estas bezono por tiuj kiuj laboras en sciencaj fakoj. Sen studo de tiuj temoj ne eblas havi korektan ideon pri evoluo de la scienco. Jen mia unua provo por skribi pri tiaj aferoj en Esperanto. Mi antaŭe petas vian pardono pro ĝia longeco.

  • Unue scienca hipotezo

Eble unu el la plej interesaj ideoj tra historio de la scienco estas teorio de kava tero (ang. hollow earth, fr. terre creuse). Ĝi ne estas interesa pro sia strangeco inter aliaj similaj teorioj, sed ĉar ĝia historio montras kiel nesciencaj voloj efikas sciencajn debatojn. Unuafoje en la 17-a jarcento la eminenta angla astronomo Edmund Halley (fama pro kometo) proponis ke la planedo tero estas konsistanta el ekstera ŝelo je dikeco 800 km, du samcentraj internaj ŝeloj je grandecoj de la planedoj marso kaj venuso, kaj finfine unu solidan sferan kernon je grandeco de la planedo merkuro. Pli konsterna ol tio ĉio li opiniis ke ĉiu el tiuj sferoj kapablas enteni vivon sur si kaj ke lumo tie povas esti provizita per interna lumoradianta atmosfero. Eĉ kiam boreala krepusko aperis en 1716, Halley sugestis ke ĝi estas pro eskapo de tiaj lumoradiantaj gasoj.

  • Ideo enfakte pli antikva

La ideo de kava tero ne komenciĝas per Halley. Oni povas trovi ĝiajn radikojn ĉe praaj mitoj de preskaŭ ĉiuj nacioj. Alivorte la subtera mondo ne estas fremda je homaro. Hadeso de helenaj mitoj, Svartalfheim de skandinavaj mitoj, Ŝeolo en judismo kaj infero de kristanismo ĉiuj situis sub la grundo. Kiam oni lernis ke la tero estas sfera, iuj komencis demandi sin ke ĉu interne de tiu sfero eblas vivi? Al tiu demando en la 16-a jarcento Martin Luther jam respondis proklamante ke neniu vivo povas esti sub surfaco de la tero. Tamen lia argumento estis tio ke Dio ne povas fari loĝantojn de la subsurfaca mondo malbenitaj senigante ilin je vidado de descendo de Kristo el la Ĉielo!
Kava TeroPost Halley la ideo de kava tero ĉefe restis preter sciencaj debatoj. Iuj pretendas ke Leonhard Euler ankaŭ estas proponinta ideon de ia kava tero forlasante la ideon de pluraj ŝeloj ene de ĝi kaj proponante centran sunon kiu provizis lumon al iu ege evoluita civilizacio tie. Tiu malĝusta sugesto povas esti okazinta pro misinterpreto de skribaĵo en kiu Euler simple antaŭmetas imagitan eksperimenton. Kvankam post tiu epoko sciencistoj malpli interesiĝis pri la ideo de kava tero tamen aventursitoj kaj romanverkistoj trovis ĝin alloga. Inter la verkistoj, la plej bone konata el tiuj kiuj skribis ĉi-rilate eble estas la franca Jules Verne kiu en sia verko “vojaĝo al centro de la tero” skribis pri subteraj kavernoj kiuj iras ale al la centro de la tero (kvankam li eksplicite ne menciis kavan teron). Verne ne estas la nura verkisto kiu imagis mondon sub la grundo. Edgar Allan Poe uzis la ideon en “la rakonto de Arthur Gordon Pym el Nantucket” ankaŭ en “MS. trovita en botelo” kaj “Hans Pfaal”. Aliaj verkistoj kiel Edgar Rice Burroughs, Willis Emerson kaj Edward Bulwer-Lytton ankaŭ skribis pri kava tero kaj subteraj mondoj. Eĉ la rusa geologo Vladimir Obruchev en sia fama sciencpopulariga verko plutonia uzis koncepton de kava tero por konigi diversajn geologiajn epokojn al la leganto.

  • Motivo por aventuristoj

Pripensado pri mondo kiu povas ekzisti sub niaj piedoj ne finiĝis je skribado de imagitaj rakontoj. En 1818 la usona kapitano de mararmeo John Cleves Symmes sugestis ke la tero estas konsistanta el kava ŝelo je dikeco 1300 km kaj ke truoj je diametroj ĉirkaŭ 2300 km en la ambaŭ polusoj gvidas al ĝia interno. Li kredis ke en tiu kava sfero ekzistas kvar aliaj ŝeloj kiuj mem ankaŭ havas truojn en siaj polusaj regionoj. Symmes iĝis la plej fama partizano de la ideo pri kava tero. Li eĉ preparis ekspedion al la norda poluso sed tiama nove elektita prezidento de Usono Andrew Jackson ŝtopis lian planon. Post Symmes en 1906 William Reed publikigis libron kies titolo estis “la fantomo de polusoj”. En ĝi li porponis kavan teron sen pliaj internaj ŝeloj nek interna suno. Li skribis :

“…the earth is not only hollow, but suitable in its interior to sustain human life with as little discomfort as on its exterior, and can be made accessible to mankind with one-fourth the outlay of money, time and life that it costs to build the subway in New York City. The number of people who can settle in this new world (if not already occupied) will be billions.”
“… la tero estas ne nur kava, sed ankaŭ taŭga por enteni vivon en si kun sama eta malkomforteco kiu ekzistas sur ĝia ekstera surfaco, kaj povas iĝi atingebla por la homaro per kvarono de elspezitaj mono, tempo kaj vivo kiu estas la kosto por konstrui subteran fervojon en Novjorko. La nombro de tiuj kiuj povas loĝi tie (se jam ne loĝata) estos miliardoj.”

Opinioj de Reed ne multe kaptis atenton de la publiko. Sed post li Marshall Gardner okupiĝis pri la ideo. En 1920 li ellaboris siajn ideojn pri kava tero kaj eĉ registris patenton pri ĝi. Li kiel aliaj sugestis kavan teron, truojn en polusoj kaj internan sunon en ĝia centro. Bedaŭrinde por Gardner en 1926 Admiralo Richard E. Byrd flugis super la norda poluso kaj en 1929 li ripetis similan bravan agon super la suda poluso. Tiel kiel la historio rakontas Admiralo Byrd trovis neniun truon dum tiuj flugoj kaj ĉar estis supozita ke tiuj truoj devas havi diametrojn pli ol mil kilometroj preterpasi ilin ŝajnis malfacile pripensebla. Resto de la historio pri la teorio de kava tero ĉefe temas pri kredo al ia mondvasta komploto por kaŝi la veron kaj ŝtata sekretogardado tiel kiel ankaŭ estas kazo de NIFOj kaj eksterteraj vizitantoj. Iuj eĉ malakceptas fotojn de la tero kaptitaj de satelitoj argumentante ke la ŝtatestroj ne volas informiĝon de la popolo pri la vero.

  • Strangega teorio

Pri la teorio de kava tero ekzistas alia interesa aspekto. Plejparto de teorioj pri kava tero supozis ke ni vivas sur ekstera surfaco de iu kava sfero. Sed la plej konsterna ideo ĉi-rilate estis teorio kiun antaŭmetis Cyrus Reed Teed, herboterapisto kaj alkemiisto en Usono. Li proponis ke ni vivas sur interna surfaco de kava globo. Li publikigis siajn ideojn en la libro, "ĉela kosmogonio" en 1870. Laŭ liaj sugestoj nenio ekzistas ekster la kava globo kiu entenas ĉion kion ni vidas. En centro de tiu globo ekzistas nevidebla suno kies duono estas luma kaj ĝia alia duono malluma. Luno kaj aliaj astroj ne estas el materio sed reflektoj de la inetrna surfaco. Interesa aspekto de tiu freneza teorio estas tio ke per iomete da matematika retuŝado eblas transformi ĝin al virtuale nerefutebla priskribo. La artifiko ĉi tie estas inversigo; pure geometria metodo per kiu matematikistoj povas turni formojn el ekster al inetrn. Unu el sciencistoj kiuj niatempe studas postulojn de tia mondo, estas egipta matematikisto Mostafa Abdelgader. Li montras ke modifiante leĝojn de la fiziko eblas imagi konkavan kavan mondon kiu matematike estas tute kredebla. Tamen sciencistoj ne uzas tiajn priskribojn por la vera mondo simple ĉar ĉi-rilate ekzistas ege malpli komplikaj priklarigoj. Komprneble Teed ne trovis siajn ideojn per matematiko sed plie pere de mistika inspiro. Li fondis la sekton “Koreshan Unity” kaj kreis utopian komunumon en Florido. Liaj disĉiploj en 1897 eĉ faris mezurojn sur marbordo de Florido proksimume de la urbo Naples por montri sian pravecon. Origino de probablaj eraroj en tiu eksperimento eĉ hodiaŭ ne estas priklarigita.

  • Nazioj aĉetis la ideon

Tio kio estas pli interesa pri la ideoj de Teed estas influo kiun ili havis sur germanaj verkistoj de la 20-a jarcento. Multaj germanaj verkistoj kiel Peter Bender, Johannes Lang, Karl Neupert kaj Fritz Braun verkis laborojn por subteni la teorion de la konkava kava tero (gr. Hohlweltlehre). Kial nazioj interesiĝis pri tiu teorio? Mi ne kapablas kompreni la kialon. Legendoj de Kava TeroLaŭ onidiro Adolf Hitler ordonis ekspedion al la insulo Rügen en la balta maro kun komisio por spioni britan aerfloton el tiu loko. Tiu ekspedio gvidata de Dr-o Heinz Fischer devis turni siajn fotografilojn direkte al la ĉielo kaj kapti fotojn de la brita aerfloto rigardante tra centro de la kava tero ! En alia versio de tiu onidiro oni rakontas ke la ekspedio estis al la insulo Man kaj ĝia celo estis spionado de usona aerfloto per sama metodo. Malgraŭ kontraŭdiroj en tiaj historioj neniu dubo ekzistas pri kredo de nazioj al la teorio de kava tero. Finfine kun fino de la dua mondmilito germanaj fakuloj de la misila teknologio irigiĝis al Usonon kaj Sovetunion. Tie ili antaŭenigis programojn por spac-eploro kaj ebligis alvenon de nova epoko. Epoko dum kiu sciencaj eltrovaĵoj por ĉiam alpuŝis la teoriojn de kava tero ekster tereno de la scienco kaj apartenigis ilin al kampo de pseŭdoscienco.

16 juin 2006

Esperata E-programo

Ĝis hodiaŭ mi ne estas jam ĉeestinta esperantajn kongresojn aŭ grandajn programojn. Al mi aŭ mankis mono aŭ tempo. Kiam mi estis en Francio mi perdis okazon por ĉeesti universalajn kongresojn kiuj okazis en Eŭropo, kvankam kun mia ŝengena vizo mi povis facile iri al multaj el eŭropaj landoj, sed mi ne havis monon nek tempon por fari tiajn vojaĝojn. Ameriko (nekonata kontinento)Ankaŭ tiam kiam mi estis en Svedio, UK-o okazis en Litovio kaj mi ankaŭ maltrafis ĝin. Mi estas jam skribinta kial. Ĉi-jare la 4-a MezKanada Renkontiĝo de Esperanto (MEKARO) kiu okazis en Otavo estis bona okazo por ĉeesti Esperantan programon sed bedaŭrinde ĵus ĉe ĝia okazo mi devis translokiĝi al Toronto. Bedaŭrinde mi ne plu havas ŝengenan vizon kaj per mia irana pasporto estos malfacila ricevi ĝin. Cetere Eŭropo nun ŝajnas tiom malproksima ke mi timas ne povi elteni elspezojn de vojaĝo al tiu kontinento. Pro tio mi ne esperas ĉeesti UK-on en Italio. Nun mia espero estas pretigi vojaĝon al la 7-an Tut-Amerikan Kongreson de Esperanto (TAKE-7). Ĝi okazos venontjare en Kalgario. Jam kanadaj esperantistoj arde pretigas sin por ricevi gastojn el diversaj amerikaj landoj. La Esperanto-centro de Kalgario estas pretiginta tre belan retpaĝaron. La kongreso mem havas apartan retejon. Temo de la kongreso estas “Tutamerika Kunlaboro - Edukado por Daŭrigebla Evoluo”. Mi ege esperas tie renkonti multajn aliajn esperatistojn kaj interesajn personojn.

14 juin 2006

Alia kantistino el Irano

Sima Bina
Antaŭ alveno al Toronto, en Montrealo mi havis fortunon ĉeesti koncerton de fama folklora kantistino irana, sinjorino Sima Bina. La irana muziko plejofte akompaniĝas per kanto (pr. taraneh) kaj bonaj kantistoj kaj kantistinoj ludas gravan rolon en ĝia konservado. Sima Bina estas unu el la plej bonaj kantistinoj de la irana folklora muziko. Ŝi estas naskita en Ĥorasano (provinco en nordorienta parto de Irano). Tiu sinjorino estas prezentita siajn unuajn programojn en la radio kiam ŝi estis naŭjaraĝa. Ŝia unua majstro estis ŝia patro Ahmad Bina kiu estas skribinta multajn poemojn kaj komponinta diversajn muzikojn por Sima dum unuaj jaroj de ŝia kariero. Pliposte Sima Bina studis la repertuaron de la lernitaj muzikaĵoj (pr. Radif) kaj la kantoteknikon ĉe grandaj majstroj kiel Marufi kaj Zarinpanĝe. Ŝi estas diplomita pri la belarto de la universitato de Tehrano en 1969.
La klasika irana muziko (tiu parto de irana muziko kiu ne estas influita de la okcidenta muziko) dividiĝas en du partoj ; la tradicia muziko kiu ĉefe estas surbaze de repertuaro de la lernitaj muzikaĵoj (radif) kaj oni kapablas esprimi ĝin per la okcidenta notosistemo. La alia parto estas folklora muziko de diversaj regionoj de Irano. Ĝi ĉefe estas surbaze de improvizado farata laŭ certaj reguloj (en la persa lingvo al tiuj reguloj oni diras magam kaj tia muziko nomiĝas magami). Ĝin oni ne kapablas esprimi per la okcidenta notosistemo kaj sinjorino Bina estas kantistino de tiu parto de la irana muziko. Depost 1979 aldone al instruado de la irana klasika muziko kaj kantotekniko al malgranda nombro da tre zorgeme elektitaj studentoj, sinjorino Bina estas koncentrinta sian klopodon por kolekti, registri kaj reinterpreti la malplej konatajn folklorajn muzikojn de la regiono Ĥorasano. Ŝi estas sukcesinta kolekti kaj konatigi aron da preskaŭ forgesitaj kantoj kaj melodioj de tiu regiono. Tio metas ŝin en unika pozicio en historio de la irana muziko.
En sia koncerto en Montrealo, sinjorino Bina prezentis kantojn el Mazanderano (alia provinco en nordo de Irano), Sudo de Ĥorasano kaj Nordo de Ĥorasano. Kelkaj el tiuj regionaj kantoj eĉ por mi kiel iama tehranano estis bone konataj kaj mi ege ĝuis la koncerton.
Mia alia blogaĵo pri Gamar-ol-moluk Vaziri irana kantistino.
Pri Sima Bina rigardu al:

13 juin 2006

Granda Sorĉisto

Ĉu mi antaŭe ne skribis ke libera folio havas kampanjon por sorĉistoĉasado? Jen finfine la redaktoro de tiu reta bulteno trovis la plej grandan sorĉiston. Tiu persono kompreneble estas neniu alia krom prezidento de UEA. Nun ni lernas ke li estas amiko de teroristoj. Ne gravas ke tiu aserto estas el buŝo de iu(j) alia(j), la rezulto tute kongruas kun tiuj rezultoj kiujn oni ofte atendas el sugestantaj demandoj. Nepre s-ro Corsetti kiu mem estas psikologo bone konas tiujn demandojn kiujn oni en la angla lingvo nomas Suggestive Questions. Amikeco kun teroristoj estas akuzo kiun oni hodiaŭ facile uzas en ĝusta loko aŭ en malĝusta loko por senigi aliajn je kredebleco. Tute same kiel akuzoj pri pederastio kiujn hodiaŭ ĉe divorco iuj edzinoj uzas por senigi siajn edzojn je la rajto pri gardado de infanoj (kaj bedaŭrinde plejofte gajnas). Tiuj akuzoj estas tiom hororaj kaj tiel neelteneblaj ke pere de ili oni tre facile povas detrui tuton de iu vivo. Kaj libera folio malkaŝe uzas tiajn taktikojn por gajni sian kampanjon por disigado de abomeno kaj malamikeco.

7 juin 2006

Bela poemo el bona E-blogo

En la blogo de ajvol Mi trovis tre belan poemon el la rusa poeto Osip Mandelŝtam (1891 - 1938). Dankon kaj milojn da dankoj al Esperanto kaj al ajvol. Sen ili mi eble neniam konus tiun poeton kaj lian belan poemon.

...Belo estas ne kaprico de duondio, sed kaptema okulmezuro de ordinara lignaĵisto.

La anglan tradukon mi trovis ĉi tie:

Its lesson is that beauty is no demigod's caprice:
It is the simple carpenter's ferocious rule-of-eye.

5 juin 2006

Parko de tamtamoj

TamTam-MontrealoSe dum somero vi iros al Montrealon aŭ se vi estos tie, mi konsilas ke en iu sunplena dimanĉo vi vizitu la parkon kiu estas sur la Reĝa Monto [fr. Mont-Royal - ang. Mount Royal]. Ĝin unuafoje prezentis amiko al mi kiel parko de dimanĉoj. Tiam ankoraŭ estis vintro kaj mi ne povis kompreni kial la parko tiel nomiĝas. Sed kiam kun alveno de printempo vetero pli varmiĝis iudimanĉe mi malkovris la kialon. Tiudimanĉe mi tie malkovris la parkon de tamtamoj, la montrealan parkon de dimanĉoj.
TamTam-Urbo La monto Mont-Royal estas en la urbo Montrealo kaj ne apud ĝi. Parko kiu estas sur tiu monto estas ege bela. Dum la tuta jaro ĉiutage kaj precipe dum la semajnfinoj multaj venas tien por kuri, bicikli aŭ nur simple promeni. Ili venas por ĝui sanan aeron kaj belan pejzaĝon. Sur pinto de la monto oni havas bonegan vidangulon por vidi la urbon. Tie estas konstruaĵo en kiu estas belaj kaj ŝajne historiaj pentraĵoj. Bedaŭrinde mi ne sukcesis lerni ĝian historion.
Konstruajxo sur la pintoLa parko de Mont-Royal en si mem estas ege alloga loko. Sed en somero, dum senpluvaj dimanĉoj alia evento faras ĝin multege pli alloga. Tiutempe sur eosta deklivo de la monto okazas unika spektaklo; Multaj drumistoj, profesiuloj aŭ amatoroj, kunvenas tie apud la monumento de Sir George-Étienne Cartier kaj ludas sian ritman muzikon. Tiu muziko kiel sorĉo fluas tra la aero kaj korobatadoj akordiĝas kun ĝi. Tiam multaj el la spektantoj lasas sin al la ritmo kaj portiĝas je danco. Kredu min tie etoso estas magia.
Tamtamantoj
DancoNeniu scias originon de tiuj kunvenoj en dimanĉoj sur la monto Mont-Royal. La evento ne estas organizata de urbodomo nek iu alia organizaĵo ŝtata aŭ neŝtata. Ĝi estas festo tute spontanea kaj interkonsentita de la partoprenantoj. En la parko por kuntamtami kun la aliaj oni ne bezonas demandi permeson, montri art-diplomon aŭ aparteni al mondfama bando. Tie ĉiu ordinara spektanto povas esti kaj nepre estas artisto. Tiu persono povas tamtami, danci aŭ nur sperti vivĝojon kaj tio ĉio konsideriĝos kiel lia aŭ ŝia arto. Ĉi tie arto ne estas elstareco sed volo de partopreno. Akordigi sin kun la aliaj kaj akordigi aliajn kun si.
Mi estas aŭdinta ke la urba aŭtoritato estas jam provinta haltigi tiajn dimanĉajn kunvenojn sed ĝi ne estas sukcesinta. Tion mi komprenas ĉar mi vidis ke tie iuj malkaŝe uzis haŝiŝon. Ankaŭ kelkfoje etoso tie similas al etoso kiu ekzistis dum kunvenoj de hipioj en la 60-aj jaroj de la antaŭa jarcento. Sed krom en kazo de tiuj malmultaj okazaĵoj la festo ĝenerale ne estas noca.
En la parko de dimanĉoj dum drumistoj tamtamas kaj aliaj dancas, iuj ĵonglas, kelkaj ludas kun flugdiskoj, malmultaj legas librojn kaj iuj nur profitas sunradion.
Artisto
ArtistoSamtempe de tio ĉio en alia parto de la deklivo ne tre malproksime de la tamtamantoj, kelkaj ludas batal-imitantan ludon (ang. Boffing). Ili uzas vatitajn batalilojn (ang. Boffer) kiel glavoj kaj lancoj por ludi. La ludo estas ia skermado. Mi ne komprenis korekte ĝiajn regulojn. Al mi tiel ŝajnis ke frapitaj personoj plu ne movu kaj ne partoprenu en la luda batalo. Ĉu tie estis arbitracianto? Mi ne trovis tion. En la ludo mi vidis kelkajn knabinojn kiuj kiel la knaboj ne ludis la batalon sed havis blankajn rubandojn ĉirkaŭ siaj brakoj kaj tuŝante la preterigitajn personojn povis enigi ilin denove al la ludon (iel resanigi ilin).En la fino tutaj eventoj de la parko de tamtamoj en Montrealo plaĉis al mi kaj mi pasigis kelkajn bonajn dimanĉojn tie.
Ludo
Ludo

وقتی درمونترال بودم فرصتی کردم تا پارک یکشنبه ها را که در کوه مونت رویال قرار دارد ببینم. یکشنبه ها در این پارک مردم جمع می شوند و گروهی به سبک آفریقایی طبل می زنند (به آن تم تم می گویند). بعضی با آهنگ می رقصند. در کنار این گروه عده ای دیگر شمشیربازی می کنند. محیط با نشاط و سرزنده ای است.

2 juin 2006

Kie mi estas?

Nu, mi estas en la provinco Ontario en Kanado. Ĝi havas la plej grandan nombron da loĝantoj inter kanadaj provincoj kaj estas la due plej vasta provinco de tiu lando.
Blazono de la Provinco OntarioĈi tie vi vidas blazonon de la provinco.
Ĉefurbo de Kanado, la urbo Otavo situas en tiu ĉi provinco sed propra ĉefurbo de la provinco estas la urbo Toronto. Toronto havas la plej grandan nombron da loĝantoj inter kanadaj urboj. Plejeble oni bone konas la kanadan nacian turon (CN Tower) kiu estas unu el la simboloj de tiu ĉi lando kaj situas en Toronto. Estas interese scii ke ĉirkau 5 elcentoj da loĝantoj de Ontario estas franclingvaj. Ankaŭ la plej granda komunumo de judoj en Kanado loĝas ĉi tie (kaj post Toronto en Montrealo). Toronto (kaj Ontario mi pensas) estas treege anglosaksa(j).

Flago de la urbo Toronto
Ĉi tie vi vidas flagon de la urbo Toronto.

La universitato Rejerson [ang. Ryerson] unue kreiĝis (en 1948) por edukado de instruistoj. Ĝi unue (kaj ĝis kelkaj jaroj antaŭ) ne estis universitato sed nur altlernejo.
Universitato Rejerson
Ĉi tie vi vidas blazonon de la universitato.
Ĝia nomo devenas de nomo de s-ro Egerton Ryerson kiu konsideriĝas kiel ĉefa fondinto de la publika edukada sistemo en Ontario. Inter esperantistoj de Toronto kiuj havas interretajn agadoj mi povas nomi s-rojn Ken PRICE, Scott Robert DAWSON kaj s-inon Sonja Elen KISA.