31 août 2006

Defio por mi mem

Unu el la plej malfacilaj defioj de mia vivo dum la kelkaj venontaj monatoj estos kompreno de tio kion volas diri Willard V. Quine en sia filozofia rigardo al la matematika logiko. Tion mi volas studi nur por plaĉo de mi mem (en mia libera tempo apud Esperanto kaj sciencfikciaĵoj). Ne nur la filozofia aspekto de la afero ŝajnas ege komplika sed ankaŭ mi devas peni komprenon de ĝia ege komplika angla lingvo kiu en tiu ĉi okazo tute ne faciligas mian taskon.

Esperoplena blogo de Liabon

Tiu ĉi blogo de Ŝirin de Libano estas tre bela. Mi nur volis prezenti ĝin ĉi tie.

Pri kareso

Kareso - Luis Royo
Nur unu kareso kreas tiun ĉi profundan kaj nematerian impreson pri du estuloj kiuj kunfandiĝas, tio estas la kiso. Tuto de la sovaĝa deliro de la kompleta posedado ne egalas tiun ĉi tremetantan alproksimiĝon de la buŝoj, tiun ĉi unuan humidan kaj freŝan kontakton, kaj ankaŭ tiun ĉi senmovan, pasian kaj lante longan interligon de unu kun la alia.

Une seule caresse donne cette sensation profonde, immatérielle des deux êtres ne faisant plus qu’un, c’est le baiser. Tout le délire violent de la complète possession ne vaut cette frémissante approche des bouches, ce premier contact humide et frais, puis cette attache immobile, éperdue et longue, si longue! De l’une à l’autre.

El “le baiser – la kiso” de Guy de Maupassant (1850 - 1893).
Pentraĵo kareso © Luis Royo

29 août 2006

Pri historio de Esperanto en Kanado

En lernejo unu el la plej enuigaj kursoj por mi estis kurso de historio. Tra niaj kursoj de historio oni instruis aron da seninteresaj raportoj pri seninteresaj eventoj kaj personoj. Ekzemple A post murdi sian patron la reĝo B reĝiĝis en la jaro C. Dum sia regno li militis kontraŭ la lando D kaj konkeris ĝin. Li aldonis la partojn E kaj F al nia kara lando (aŭ male malvenkinte fordonis ilin al la lando D). En la jaro G lia filo Ĝ ribelis kontraŭ sia patro kaj post murdi lin reĝiĝis. En niaj kursoj de historio io mankis, io forestis. Tio estis vivoj de ordinaraj homoj. Oni ne pristudis ilin en niaj kursoj de historio. En tiuj kursoj oni nur parolis pri reĝoj, iliaj militoj, iliaj ĉefministroj, kelkaj tre gravaj militestroj kaj reĝoj de aliaj landoj (post establiĝo de la islama respubliko imamoj, kalifoj kaj islamaj klerikoj anstataŭiĝis anstataŭ la reĝoj). Cetere tiuj neanalizitaj raportoj neniam estis senpartiaj. Mi sufiĉe frue lernis konsideri ilin kiel mensogoj diritaj de la registaroj (unue tiu de Ŝaho kaj post tio la registaro de la islama respubliko). Mi komprenis ke tiuj ŝtatoj neniam ŝatas instrui al ni la verajn kialojn de eventoj aŭ ebligi nin je propra juĝado pri (kaj eble analizo de) ili. Min pli interesis arkeologio ĉar neniun agrilaĵon estis farinta reĝo aŭ imamo. Tiujn artaĵojn estis farinta ordinaraj homoj kaj la arkeologio provis malkovri kondiĉojn de vivo de tiaj homoj.
Enfakte pliposte historio iĝis interesa por mi nur dank’ al prihistoriaj romanoj kiel Désirée de Annemarie Selinko (ĝi estas romano - duone fikcia duone vera - pri iama amatino de Napoleono kiu iĝis reĝino de Svedio kaj malhelpis verŝiĝon de sango en Parizo konvinkinte Napoleonon por ke li kapitulacu kontraŭ la aremoj de Rusio, Aŭstrio kaj Anglujo kiuj estis ĉe la sojlo de Parizo). Post legado de tiu romano mi lernis rigardi ĉiujn librojn jam legitajn el alia vidpunkto. Ekzemple mi komprenis kiel majstre la libro Mizeruloj de Viktoro Hugo pentras spiriton de Francio ĉe la granda revolucio.
La Lumo - 1902
Pri la esperanto-movado tian kapablon de kompreno provis doni al ni nia kara instruisto Profesoro Saheb Zamani. Li tre inteligente estis planinta nian kurson de Esperanto. Ni ne lernis Esperanton kiel nuntempaj junuloj legante librojn pri gejunuloj kiuj vojaĝas en diversaj landoj ĉirkaŭ la mondo kaj ĉie renkontas multajn gajajn samideanojn. Ni lernis ĝin komencante per la libro “kurso de Esperanto” verkita de Ferenc Szilágyi. Post ĝi nia alia kursolibro estis Ellernu de sama verkisto. En meznivela kurso de Esperanto ni tralegis la libron Aventuroj de pioniro de Edmonde Privat. Kaj en pli alta nivelo ni trastudis ĉapitro post ĉapitro historion de Esperanto kiu estis alia verko de Privat. Tiel precipe per tiuj du lastaj libroj mi lernis pri malfacilaĵoj de Esperanto. Ekzemple mi lernis kiel malhelpis Esperanton la franca delegito en la Ligo de Nacioj. Mi lernis pri la historio de Ido. Pri rezistoj kontraŭ la projekto de Esperanto en diversaj lokoj de la mondo. Tiuj kursoj donis al mi ĝeneralan konon pri historio de esperanto-movado. Lastatempe Tonyo en sia blogo skribis pri libro kiu temas historion de Esperanto en Katalunio. Ankaŭ iom pli antaŭe mi trovis tiun informon pri historio de Esperanto en Irlando. Mi opinias ke tiaj studoj pri historio de Esperanto en diversaj landoj necesas. Tiaj studoj helpas nin por pli detale koni agojn de tiuj kiuj helpis disvastiĝon de Esperanto en diversaj landoj, scii pri kondiĉoj de iliaj vivoj kaj iliaj agadoj.
Pri Kanado post mia alveno al tiu lando mi ĉiam ŝatis pli scii pri historio de Esperanto-movado en ĝi. Sed longtempe mi ne trovis indicojn tiurilatajn. Eble la plej unuan indicon pri la historio de Esperanto-movado en Kanado mi trovis alveninte al mia nova apartamento en Toronto. En tiu tago S-ro Price afable donis al mi ekzempleron de la libro “Esperanto en la moderna mondo” verkita de Rüdiger kaj Vilma Sindona Eichholz kaj eldonita de “esperanto press” en Ontario. En tiu libro oni povis trovi svagajn aludojn pri E-movado en Kanado sed ĝi ja ne estis pri historio. Denove tio estis S-ro Price kiu antaŭ sia vojaĝo al UK-o en Florenco en unu el ĉiusemajnaj kunvenoj de nia E-klubo en Toronto montris ekzempleron de la revuo La Lumo eldonita en 1902 (La Lumo estas revuo de Kanada Esperanto-Asocio - KEA). Tiam mi pensis kiom estus bona se ekzistus historio de Esperanto en Kanado. Historio pri vivo de tiuj kiuj laboris kaj agis por Esperanto en tiu lando. Ĉu tia libro jam ekzistas? Mi forte dubas. Ja mi serĉante sur la interreto lernis ke la unua esperantisto en Kanado plejeble estis katolika pastro kies nomo estis François Xavier Isaie Solis (1832-1903). Ankaŭ mi lernis pri socialista esperantisto en Kebekio kies nomo estis Albert Saint-Martin (1865-1947). Mi eĉ lernis ke tiu knabino kiu portas lampon sur la kovrilo de la revuo Lumo en 1902 estas lia filino Berthe (1891-1980). Aliflanke mi lernis ke iuj el kanadaj esperantistoj kiel A.-P. Beauchemin ludis konsiderindan rolon dum eventoj rilataj al la apero de la lingvo Ido. Ĉu tiuj informoj pri historio de Esperanto en Kanado sufiĉas? Mi mem ŝatas scii pli kaj lerni pli pri historio de Esperanto en Kanado. Ĉu iu(j) skribos pli kompletan libron pri ĝi? Ĉu eblas intervjui gefilojn de forpasintoj? Trovi iliajn interesajn leterojn kaj iliajn notojn pri eventoj kiuj estas okazintaj en pasintaj tempoj? Ĉu eblas ie retrovi perditajn numerojn de revuoj? Des pli tempo pasas ju pli oni perdas alireblecon al fontoj kiuj estas necesaj por tiurilata studo. Ĉu iuj en KEA interesiĝas lanĉi projekton en tiu ĉi direkto? Plejeble rezulto de tia projekto ne pretiĝos por la kongreso TAKE-7 en Kalgario. Sed kiu scias? Povas esti ke ĝi prezentiĝu en Universala Kongreso kiu okazos en unu el la venontaj jaroj en Kanado!

28 août 2006

Esperanto ĉemizoj

Mi ŝatas tiun ideon de Esperanto-ĉemizoj. Mi mem longtempe serĉis ĉemizon sur kiu estu skribita io pri Esperanto. Kial ne? Tio estas bona elspezo!

El Avesto (4)

Jen traduko de la dua kanto de la unua parto (Ahnavajiti) de Gathao :

Ĝia transskribo per la esperanta alfabeto:
Je vo mazda ahura pairji jasai vohu manangha maibiju davoi ahvo astvatasĉa hjatĉa mananghu ajapta aŝat haĉa jaiŝ rapanto daidit ĥvacra.

Ĝia traduko:
Ho Mastro de la saĝeco, povas esti ke pere de la Bona Penso mi venu al vi. Donacu al mi en ambaŭ aspektoj de la vivo, la materia kaj la mensa, tiun rekompencon kiu estas nur atingebla per la virto kaj feliĉigas la kredantaron.

ZoroastroEble vi estas jam aŭdintaj pri la tri principoj de la religio mazdaismo (mazdaismo estas alia nomo de zoroastrismo). Ili estas la Bona Penso, Bona Diro kaj Bona Faro (avestalingve Humat, Huĥt kaj Havareŝt). En tiu verso menciiĝas la unua de tiuj tri principoj. Ĝi estas la plej grava inter ili kaj estas la Bona Penso (ĉi tie pro lingvo de Gathao kiu estas pli malnova ol la aliaj partoj de Avesto ĝi estas en formo vohu manangha). La Bona Penso ne signifas celotrafan penson, racion aŭ logikan rezonadon. Ĝi signifas penso pri la Bono. Kaj la Bono en mazdaismo ne estas pridubebla aŭ relativa. En zoroastrismo paco estas bona kaj milito malbona (oni ne parolas pri neceso), amo estas bona kaj abomeno malbona, afableco estas bona kaj kolero malbona, ĝojo estas bona kaj lamento malbona, materia komforto estas bona kaj povreco malbona k.t.p. Oni ĉiam devas pensi kiel li aŭ ŝi povas pleje havigi tiujn bonaĵojn por aliaj kaj si mem. En la supera verso oni diras ke la vojo por atingi Ahura-Mazdaon estas la Bona Penso.
En la tradukita verso ankaŭ oni parolas pri la du aspektoj de la vivo; materia kaj nemateria. Mi hezitis traduki nematerian aspekton de la vivo al spirita ĉar en Gathao oni ne trovas aludojn al fantomoj, anĝeloj aŭ aliaj estuloj de nemateria ekzisto (en pli novaj partoj de Avesto pri ili ja abunde paroliĝas). Mi preferis traduki ĝin al mensa aspekto de la vivo (en unu el miaj anglalingvaj tradukoj de Gathao la tradukinto ankaŭ estas elektinta la esprimon “of both existences, the material and the mental”). Sed ankoraŭ oni povas meti spiritan aspekton de la vivo tie. Por mi mensa aspekto de la vivo signifas psikajn staton de persono sed ankaŭ povas esti ke Zoroastro intencis paroli pri tiu aspekto de la vivo kiu estas preter niaj materiaj travivaĵoj, t.e. spirita.

El Avesto (3), (2), (1).

25 août 2006

Por serioza scienco

Kial ni sur la blogservilo Blogger ne povas tiel bele afiŝi matematikajn formulojn? Tio ne estas justa! Mi iom pli serĉos metodon por fari tion. Sed se mi ne trovos tiun metodon mi kreos blogon sur WordPress.

Sur WordPress programo transformas matematikajn formulojn skribitajn per la kodo de LaTeX al tiuj videblaj formuloj. Iu simila programo ne ekzistas en Blogger.

Kondolenco

S-ro Wouter Pilger
Mi konis lin nur tra lia blogo kaj neniam interŝanĝis kun li retajn mesaĝojn aŭ korespondojn. Li havis bonajn skribaĵojn kaj ofte trafajn komentojn aldone al bonstilan Esperanton. Ĉiuokaze eblas ne tute konsenti ĉiujn opiniojn de iu persono sed respekti lin/ŝin. Laŭ la informo de Libera folio, s-ro Wouter Pilger la skribinto de Grizula Blogo forpasis. Mi prezentas miajn kondolencojn pro tiu forpaso al liaj familio kaj amikoj.

23 août 2006

Mortiga rigardo

Sekreto - Luis Royo
Rigardo de tiuj okuloj mortigas, do glavo ne necesas. La manoj unktitaj je sango karesas metalon kvazaŭ volas kvietigi ĝin. Ĉu la mortigito estas iu besto aŭ ia monstro? Ve! Mi suspektas ke ĝi estu anestezita enamiĝinto.

Bonvenon al la mondo de fantasto. Tiu pentraĵo estas unu el laboroj de Luis Royo, la hispana majstro de la fantasta pentrarto.

Nun mi komprenas kial en multaj kulturoj oni atribuas karakterizaĵojn de felisedoj al virinoj. Tie oni ne parolas pri katoj sed gepardoj aŭ tigroj.

21 août 2006

Vizaĝo de profeto

Unu el avantaĝoj de vivo kiam vi estas ano de malgrandega religio estas tio ke preskaŭ neniu interesiĝas fari karikaturon de via profeto. Sed tio ankaŭ signifas ke talentaj artistoj ne pentros profeton de via religio en siaj majstraĵoj. Ĉiuokaze tio ne ĉagrenas min. Mi pli ŝatas scii de kie venas la unuaj portretoj de profetoj. Tiu demando precipe estas antaŭmetinda rilate la abrahamajn religiojn ĉar ili estas trapasintaj periodojn de malpermeso rilate portretadon de la profeto ĉe siaj unuaj tagoj (islamo ankoraŭ trapasigas tian periodon kvankam tra la historio oni trovas kelkajn pentraĵojn de vizaĝo de ĝia profeto por ilustri iujn librojn). Post malapero de tiaj malpermesoj (en judismo kaj kristanismo) kiu(j) persono(j) unuafoje imagis vizaĝon de Kristo aŭ tiun de Moseo kaj kial oni imagis ilin tiaj? Tiu demando pri Budho aŭ profetoj de aliaj neabrahamaj religioj (kiom da ili havas konatajn profetojn?) ne estas antaŭmetinda ĉar ili (laŭ mia scio) ne havis tiajn malpermesojn.
MoseoJesuo

Kial la abrahamaj religioj malpermesis portretadon de siaj profetoj? La oficiale esprimita kialo por tiu malpermeso estas la ikonorompismo. Timo pri tio ke bildoj de la profeto uziĝos por idolkultado. Pro tio en tiuj religioj aldone al Dio (kies formo iĝis neimagebla) la profeto ankaŭ iĝis neportretebla (pri judismo kaj krsitanismo almenaŭ ĉe iliaj unuaj tagoj). Ĉu oni povas pli malfaldi tiun ĉi kialon? Tion mi demandas ĉar en iuj interpretoj de islamo (vahabit–talibana interpreto estas inter ili) la malpermeso ne nur temas pri la profeto sed ĉiu vivaĵo kaj precipe la homa vizaĝo. Ĉu ĝi ne povas iel temi pri ia postrestaĵo de pli antikva animismo? Laŭ tiu doktrino la vivo estas tiom mistera kaj neĉirkaŭtraktebla ke ĝi iĝas sankta (kaj homa vivo estas eĉ en la tigaj ĉeloj – ang. stem cells – tial la usona prezidento devas respektigi ilian sanktecon, ĉu ne?). Do imitado aŭ reduktado de ĝi en formo de pentraĵo, bildo aŭ statuo iĝas sakrilegio. Ankaŭ por priskribi kialon de tiu malpermeso eblas konsideri iajn potencojn kiujn oni atribuas al iuj objektoj. Ekzemple en nigra magio oni supozas ke eblas turmenti personon pikante pupeton. Kaj kio okazus se bildoj povus kapti animojn? Se ili povus forpreni parton de tiu dia eco kiu estas ĉe ĉiu viva estulo? Tiam la bildoj, pentraĵoj kaj statuoj iĝis timigaj. Ne mokridu al mi! Eĉ moderna homo ankoraŭ kunportas tiajn ideojn en sia nekonscio. En la literaturo oni povas trovi spurojn de tiaj ideoj en verkoj kiel la portreto de Dorian Gray (Oscar Wilde – 1891). Kompreneble hodiaŭ oni plu ne kredas tiajn ideojn kaj nur uzas ilin kiel alegorioj por esprimi aliajn ideojn sed mi facile povas imagi tempon kiam homoj forte kredis ilin.Nu, en zoroastrismo ankaŭ ni ne havas portreton de la profeto restinta de unuaj tagoj de la religio. Ĉu en nia religio ankaŭ portretado de la profeto estis malpermesata? En Avesto mi ne trovis ion ajn aludantan al tia malpermeso sed mi ne estas leginta tuton de ĝi (kaj cetere mi ne estas fakulo pri ĝia interpreto). Mi nur scias ke en Persepolo kaj multaj aliaj lokoj en Irano ekzistas abundo da homaj figuroj gravuritaj sur rokoj. Povas esti ke iu(j) el ili estas figuro(j) de Zoroastro. Bedaŭrinde ni ne scias (kaj eble neniam malkovros) tion ĉar la figuroj ne estas ĉiam akompanataj de tekstoj. Tio tamen ne kaŭzas ke iuj ne imagi figuron por Zoroastro. Plejofte artistojn ne interesas nepre kongrui kredojn de nuntempaj zoroastranoj aŭ ekzakte reprodukti la historiajn faktojn pri Zoroastro. Tial ekzemple Niĉeo en sia verko “Tiele Parolis Zaratuŝtro” nur uzas personaĵon de la profeto por esprimi siajn filozofiajn ideojn. Lia Zoroastro neniel rilatas al tiu historia homo kies nomo estis Zoroastro. Mi memoras pri Aŭstralia artisto kiu konstruis statuon kaj nomis ĝin Zoroastro. Multaj parsioj (kaj eble aliaj tre tradiciaj zoroastranoj) protestis tiun kompatindan artiston ĉar statuo estis nuda kaj lia/ĝia subzona organo estis videbla. La povra sinjoro devigiĝis ŝanĝi nomon de sia laboro kaj mi pensas ke li neniam plu kreos ion ajn pri Zoroastro. Kontraŭe al la protestantoj lia laboro neniel ĉagrenis min. ZoroastroTio estas ĉar laŭ la historiaj rakontoj nia profeto havis 6 infanojn kaj por fari ilin li nepre bezonis al tia organo. Cetere la artisto ne estis montrinta la profeton tia por malhonori lin sed li estis nur sekvinta la okcidentan artan tradicion. Min eĉ ne ĉagrenos se iu riproĉas Zoroastron ĉar li ankaŭ estis homo. Por kompreni lin oni devas kompreni lian tempon. Tamen li ankaŭ kiel ĉiu alia homo estis riproĉebla. Pri portreto de Zoroastro ni zoroastranoj havas imagitan (kaj kompreneble fikcian) portreton kiun ni atribuas al la profeto. Ĝi aperis unuafoje ĉirkaŭ mezo de la 18-a jarcento. Ĝia origino devas esti laboro de parsio (zoroastranoj kiuj almigris al Barato kaj vivis tie). Mi trovis kelkajn pentraĵojn de tiu portreto (ili havas malsamajn formojn). Mi grade metos ilin en blogaĵoj en kiuj mi skribos pri zoroastrismo aŭ tradukos versojn de Gathao. Ne forgesu ke ili estas imagitaj (kaj fikciaj) portretoj de reala persono. Zoroastranoj ofte ne kredas ian specialan econ por sia profeto. Li ankaŭ estis homo kiel ni sed pere de sia saĝeco grave influis vivojn de homoj ĉirkaŭ si.

17 août 2006

Bona retpaĝo

Mi ne scias kiom tiu enciklopedio de la historio de ideoj estas fidinda kaj objektiva, sed miaopinie ĝi meritas rigardon. Ĝi estas unue publikigita en 1973-74 sur papero sed nun estas enkomputiligita. Mi rigardis kelkajn el ĝiaj artikoloj kaj trovis ilin interesaj (kvankam mi ne estas fakulo pri tiu ĉi temo, do nepre eblas ke mia prijuĝo ne estu trafa).

16 août 2006

Dankon S-ro Olmert

Dankon S-ro Olmert
Pacifistoj kulpas. Ili krias kaj protestas militon tiam kiam ie estas milito aŭ kiam ie milito iras komenciĝi. Ofte tiutempaj agoj estas tro malfruaj. Dum la milito, ĝia oponanto konsideriĝas perfidulo, spiono kaj amiko de la malamiko. Dum la tempo de paco tamen pacifistoj faras nenion. En tiaj tempoj en multaj landoj ĉirkaŭ la mondo oni regule ekzercas militon, armeoj manovras, oni disvolvas armilojn (aŭ aĉetas ilin) kaj eĉ civiluloj organizas sin por milita situacio. Ĉirkaŭ la mondo centoj da universitatoj ĉiutage instruas kursojn pri militaj strategioj kaj armeaj sciencoj. Por granda nombro da homoj la paco estas natura stato de aferoj. Por ili milito estas eksterordinara situacio kaj oni devas peni venki ĝin. Sed nur malmultaj konscias ke en tempo de paco ankaŭ oni devas peni por konservi ĝin. Alia kulpo de pacifistoj estas tio ke ili ĉiam protestas militon sed malofte laŭdas agojn de tiuj gvidantoj kiuj decidas haltigi batalojn. Tial oni hodiaŭ ne aplaŭdas eksterordinaran kuraĝon de S-ro Ehud Olemrt kiam li decidis ĉesigi batalon en Libano. Oni pensas ke Israelo ne povis daŭrigi la militon ĉar tie ne estis venko ebla. Sed kiam mi en retpaĝoj de la revuo Jerusalem Post legis skribaĵojn de tiuj legantoj kiuj skribis kaj petis ke oni tapiŝe bombardadu la sudon de Libano mi tremis pro la hororo kaj konsciis ke la israela armeo facile povas fari tion. Israelo povis fari tion kion faras Usono en Irako. Nur stultaj homoj povas ŝati Nasrelahon kaj lian bandon da kanajloj. Pro tio mi timis ke la okcidenta publika opinio dolore sed ĉiuokaze akceptos mortojn de civiluloj kiel kosto por forigi tiun grupon da krimuloj for de Libano. Feliĉe S-ro Olmert montris grandegan kuraĝon kiam li ĉesigis armeajn agadojn. Li riskis (kaj ankoraŭ riskas) sian postenon por ne plu permesi verŝiĝon de sangoj de senkulpantoj. Mi omaĝas lin. Nun estas tempo por strebo de pacifistoj por ke militema Nasrelaho ne misuzu la situacion. Li devas ne povi interpreti decidon de Israelo kiel sia venko. Tiu ĉi batalhato devas iĝi venko de Libananoj kaj Israelanoj. Ĝi devas iĝi venko de la paco. Mi preĝas tion, kaj dankas vin S-ro Olmert.

Libanaj blogistoj kontraŭ Hezbolaho (en la angla).

P.S: Oni ofte pensas ke militi bezonas kuraĝon, sed iam rezigni militon bezonas pli da kuraĝo.
Milito ĉiam estas malbona sed iam neevitebla, iam oni devas defendi sin kaj nature Israelo ĉiam havos tiun rajton.

14 août 2006

Ĉu pizza aŭ io alia?

Koncize respondante al la ĉefa demando de Tonyo rilate dekreton de la irana prezidento kiu malpermesas uzadon de kelkaj fremdaj vortoj (kiel pizza, chat kaj cabin) en la persa lingvo, mi devas diri ke la informo estas ĝusta. Sed mi devas ankaŭ aldoni ke ĉirkaŭstudinte la aferon mi opinias ke ĝia nuntempa publikiĝo tiom vaste en la okcidentaj medioj ne vere temas pri simpla informado sed plano pli politika. Ĉu vi memoras kiel en holivudaj kinfilmoj oni enkorpigas la monstrojn? En ili dum la plejparto de la filmo, malbonuloj faras tiom da fiaj faroj ke kiam ĉe la fino bonulo tre dolorige mortigas (punas) ilin, ni konsoliĝas kaj ĝojas (ni eĉ ŝatas ke ilia morto – puno - estu pli dolora). Nun estas vico de Ahmadineĵad kaj la okcidentaj medioj havas komision por montri lin (kaj lian registaron) tiom monstra ke kiam bona Bush komencos detrui lin (kaj lian landon) oni en la okcidento (legu la okcidenta publika opinio) konsoliĝu (ekzakte tiel kiel okazis pri Sadam). Ne miskomprenu min! Mi ne diras ke Ahmadineĵad estas bona. Nur maniero laŭ kiu kaj preteksto helpe de kiu la okcidentaj medioj volas pruvi lian monstrecon almenaŭ en tiu okazo ne havas gradan valoron. Dum ĉiuj okcidentaj medioj kaj retpaĝoj skribis sarkasmajn tekstojn pri la afero, neniu perslingva retpaĝo aŭ blogo (eĉ tiuj de la plej ardaj oponantoj de la islama respubliko) iel ajn atentis ĝin. Tio veras ke la irana prezidento estas dekretinta malpermesiĝon de uzado de iuj vortoj kaj la afero estas senprecedenca en Irano, tamen tio ne montras lian monstrecon sed nur nesaĝecon! Fakte li neniel bezonis dekreti pri tio. Evoluon de la persa lingvo prizorgas la akademio de la persa lingvo (Farhangestan e zaban e parsi - فرهنگستان زبان پارسی). Tio ne estas ekskluziva de la persa lingvo. Ekzemlpe evoluon de la franca lingvo prizorgas académie française, tiun de la itala prizorgas accademia della crusca kaj pri la hispana lingvo respondecas asociación de academias de la lengua española kaj real academia española. Inter la grandaj lingvoj nur la du lingvoj germana kaj angla ne estas prizorgataj de certaj institucioj (listo de tiaj organizaĵoj estas trovebla ĉi tie en - laŭ Ken Miner diabla - vikipedio). Ĉu prizorgadi evoluon de iu lingvo estas ebla, necesa, bona aŭ utila? Tion mi ne scias kaj nur lingvistoj (kiel Ken) povas respondi ĝin. Malgraŭ ĉiu respondo al la antaŭa demando ni trovas ke hodiaŭ ĉiuokaze iuj organizaĵoj prizorgas pri evoluo de iuj lingvoj (i.a. la persa). La sola diferenco inter la akademio de la persa lingvo kaj la plejparto de ĝiaj similaĵoj en aliaj landoj estas tio ke multaj el tiuj organizaĵoj en aliaj landoj estas neŝtataj kaj nur faras rekomendojn (kiuj plejofte respektiĝas per medioj, edukadaj organizaĵoj kaj eldonejoj kiuj mem estas neŝtataj), dum la akademio de la persa lingvo estas ŝtata kaj ĝiaj decidoj konsideriĝas kiel ŝtataj decidoj. Do vi vidas kial Ahmadineĵad ne bezonis dekreti pri decido de la akademio. Tio ne estas io nova en Irano kaj en epoko de Ŝaho kiu estis irana reĝo fervore subtenita de Usono (kaj la okcidento) ankaŭ la afero estis tute sama. Ŝaho neniam dekretis decidojn de la akademio ĉar kiel nun ili estis ŝtataj decidoj kaj aŭtomate observiĝis per aliaj partoj de la ŝtato.
Pri la persa lingvo decidoj de la akademio estas ege sub influo de politikaj voloj de la registaro kaj planoj kiujn ĝi havas rilate la kulturon (kiu en aŭtokratio kiel Irano bedaŭrinde estas sub regado de la ŝtato). En epoko de Ŝaho la akademio ne estis ege malfavora al okcidentaj vortoj sed pli ŝatis forigi arabdevenajn vortojn for de la persa lingvo. En la islama respubliko male okcidentaj vortoj ne estas favorataj sed arabdevenaj vortoj revenas en la lingvo (per la ŝtataj organizaĵoj). Tio ne signifas ke ni nuntempe pli bone komprenas la araban lingvon aŭ pli facile povas lerni ĝin. Tion mi komprenis kiam mi vojaĝis al Maroko ĉar tie mi ne kapablis distingi eĉ unu vorton en parolataj frazoj. Ni en Irano lernas la araban lingvon (dum multaj jaroj en lernejoj) ĉefe por legi (ne pridiskuti) kaj probable kompreni Koranon, sed iu arabo povas diri vin kiel malsamas la moderna hodiaŭa araba lingvo kompare al la lingvo de Korano. Simile uzado de okcidentaj vortoj en la persa ne signifos ke ni pli facile lernos aŭ pli bone komprenos tiujn lingvojn. Kvankam junaj irananoj hodiaŭ abunde uzas la anglajn vortojn kiel chat (reta babilado) en la persa kaj eĉ faras pli ofte retajn babiladojn en la angla, tamen oni povas konstati ke nur pro tio ili ne nepre iĝas pli bonaj lernantoj de la angla lingvo. Se por anglalingvanoj sufiĉas iam aŭdi “Hey guy! this is cool” en iu strato de Tehrano el buŝo de irana junulo kaj tio por ili signifas ke la angla lingvo estas internacia, do lasu ilin kredi internaciecon de la glora angla lingvo. Sed mi certigas vin, ke tie ili malfacilege povas daŭrigi konversacion pli ol tio kaj kompreniĝi.
Malgraŭ rilato de la akademio kun la registaro, ĝiaj membroj ne estas stultaj (eĉ ili ofte estas kompetentaj lingvistoj kaj literaturistoj) kaj ne ĉiuj decidoj de ĝi estas malbona. Ekzemple en epoko de Ŝaho la akademio anstataŭigis la vorton mihan (pure persa) anstataŭ vatan (arabdevena vorto kiu signifas patrujon). Unue en la socio estis fortaj rezistoj kontraŭ tiu propono (legu decido) sed hodiaŭ ni uzas la vorton mihan tre nature. Ĝis mia 20 jaraĝo en Irano ni aŭdis, diris, legis kaj skribis helicopter (helikoptero) sed pliposte la akademio proponis la vorton balgard (aviadilo kies planeo rotacias) kaj mi trovas tiun ĉi proponon genia. Cetere la akademio ne ŝanĝas ĉiujn vortojn devenitajn de la fremdaj lingvoj. Ekzemple ni ankoraŭ uzas la vortojn kiel television (laŭ la franca prononcmaniero; televizion), radio kaj telephone. La akademio eĉ iam adaptas iujn okcidentajn vortojn por uzi ilin laŭ la strukturo de la persa lingvo. Ekzemple ĝi prenis la radikon “quant” kaj aldonis al ĝi la persajn sufiksojn “idan” aŭ “eŝ” (quant+idan=quantidan aŭ quant+eŝ=quanteŝ) por meti ilin anstataŭ la vorto “quantization” (ankaŭ anstataŭ “to quantize” ekzemple en “to quantize an electromagnetic field” kiu tradukiĝas kiel “quantidan e jek mejdan e elektromegnatis” کوانتیدن یک میدان الکترومغناطیس kaj vi vidas ke ĉi tie oni ankoraŭ devas uzi la okcidentan vorton electromagnetic). Aliflanke ĉiuj decidoj de la akademio ne akceptiĝas per la komunumo de la perslingvanoj. Tiel iam estiĝas du versioj de la parolata lingvo; ŝtata kaj surstrata. Pri la tri antaŭe menciitaj vortoj chat, cabin kaj pizza, mi trovas ke proponoj de la akademio pri la du unuaj estas bonaj proponoj sed pri la vorto pizza (en la persa lingvo ni prononcas ĝin kiel Pitza) estas nenecesa, misgusta kaj kaprica. Ĉiuokaze mi, kiel perslingvano, malgraŭ la dekreto de Ahmadineĵad daŭre uzos la vorton pitza (kiu en la persa lingvo signifas picon) kaj ĝuos manĝi ĝin.

P.S:
1- Dum en miaj anglalingvaj korespondoj mi uzas la vorton “e-mail” sed en la francaj mesaĝoj mi uzas la vorton “courriel“ kiu estas propono de kebekiaj francparolantoj kaj akceptita de la akademio de la franca lingvo (kelkaj francparolantoj preferas ne uzi ĝin sed uzi “e-mail” aŭ “currier électronique”).
2- Pri rezisto kontraŭ reformo de ortografio en la germana lingvo rigardu ĉi tien.

9 août 2006

Ne nun!

Mortoj en LibanoPost demando de Tonyo mi volis skribi ion pri la lastatempa decido de la irana registaro pri uzado de la vorto pizza. Sed tion mi ne kapablas. Ne nun!
Nun mi estas ege malĝoja kaj furioza. Mi ankoraŭ ne estas alkutimita al mortoj de la lasta konflikto en Mezoriento.
Mi estas malĝoja kaj kiam mi estas malĝoja mi ne povas filozofii pri amo, skribi pri volupto aŭ pensi pri scienco. Kiam mi estas malĝoja mi povas blasfemi, diri maldecajn vortojn, krii kaj plori (kaj mi nun iam ploras). Ja eble por vi lastatempaj mortoj estas Collateral Damage dum konflikto inter bonuloj kaj malbonuloj. Eble ili estas nur homaj ŝirmiloj kiujn oni devas trapasi por atingi fifarantojn sed por mi ili ankoraŭ estas homoj. Mi ne povas skribi ĉar se mi skribus miaj skribaĵoj plej verŝajne ofendus iujn el vi. Kaj mi ne povas ree pardonpeti. Pro tio mi preferas nun silenti. Eble post kelke da tempo tiuj mortoj ankaŭ por mi iĝas kutimaj tiel kiel ĉiutagaj mortoj en Afganio aŭ en Irako nun estas. Tiam mi ankaŭ eble revenos al mia kutima skribado, sed ne nun!

foto Copyright © Reuters