Lastatempe unu dilemo de mia vivo estas tio, ke ĉu mi rajtas aprezi librorecenzon sen esti leginta la recenzitan libron mem? Ĉu mi rajtas pretendi, ke mi estas lerninta ion pri temo de iu libro se mi estas nur leginta (supozeble) bonan recenzon pri ĝi? Tio ne estas demando estigita pro pigreco aŭ kaŭze de sibaritismo. Mi neniam rezignas legadon de dikaj libroj aŭ longaj tekstoj. Tamen iam bona recenzo estas ĉio kion mi povas havigi al mi. Iam bedaŭrinde ne eblas aĉeti libron aŭ prunteprenis ĝin. Tiam ĉu mi rajtas konsideri recenzon kiel instrua legindaĵo sendepende de la libro mem?
Antaŭnelonge mi legis bonan recenzon verkitan de
Anthony Pagden pri la libro “
Imperioj de la Atlantika Mondo: Britio kaj Hispanio en Ameriko 1492-1830” (ang.
Empires of the Atlantic World: Britain and Spain in America 1492-1830 –
Yale University Press –
ISBN 0300114311). La libro mem estas verko de
Sir John Huxtable Elliot, unu el la plej elstaraj historiistoj en nia tempo kaj profesoro de historio en la universitato Oksfordo (ang. Oxford). Dirinte tion ĉio, mi bone konscias, ke mi ne estas leginta la 546 paĝan libron mem sed nur iun tri paĝan recenzon pri ĝi. Do bonvole ne konsideru tiun ĉi skribaĵon kiel librorecenzo sed nur kiel raporteto por prezenti ĝin kaj ĝian tre interesan temon.

Kio estas tiom ekscitanta pri la libro kaj ĝia recenzo? Ili temas pri kompara studo de la historio de du regnoj establitaj per Britio kaj Hispanio en Ameriko. Kaj tio estas interesa (almenaŭ por mi) ĉar probable povas priklarigi diferencojn kiujn hodiaŭ oni observas inter la norda kaj suda partoj de la kontinento. Oni lernas ke la diferencoj ne ekzistis nur kaŭze de politika sinteno sed ili ankaŭ devas serĉiĝi tra la ekonomio, arto, jursistemo, religio, scienco kaj literaturo de la tiamaj du eŭropaj koloniantaj potencoj. Ĉe la sojlo de la moderna epoko Hispanio (pli ĝuste imperio komuna al Hispanio kaj Portugalio. Historiistoj nomas ĝin la Iberia Regno sed ankaŭ oni konas ĝin kiel Katolika Monarkio) estis vasta lando kun multetna, ĉefe agrikultura kaj katolika socio dum Britio estis ne tiom vasta (inter limoj de insuloj) kun kreskanta proto-industria sektoro kaj ĉefe protestanta. Krom tiuj diferencoj ekde la origina lando, la du rivalaj potencoj renkontis malsamajn kondiĉojn en la Nova Mondo. En la sudo, hispanaj alvenintoj alfrontiĝis al prosperaj, potencaj kaj organizitaj komunumoj kiuj vivis en grandaj urbaj strukturoj. Kvankam tiuj imperioj kiujn hispanoj nomis
Azteko kaj
Inkao ne estis vere tiaj barbaraj civilizacioj kiujn Cortés kaj Pizarro ĉiam volis ŝajnigi ege fortaj kaj fanfaroni pri ilia konkero, tamen ili neniel similis al malfortegaj neorganizitaj grupoj da indiĝenoj al kiuj alfrontiĝis la britoj en la nordo. Hispanoj en la sudo trovis tion por kiu ili estis irinta tien; valoraj metaloj. Kontraste al tio, britoj (kaj francoj) el la nordo revenis kun relative malplenaj manoj (en tiu parto de la kontinento estis riĉeco sed ne oro kaj arĝento).
Almenaŭ pri Ameriko, dum Hispanio klopodis preventi eniron de judoj kaj maŭroj en novajn landojn, Britio neeltenanta diversecon sur sia origina lando tamen kuraĝigis partoprenon de tie persekutitaj malplejmultoj en la aventuroj de la Nova Mondo. Aliflanke tiu mem novaj loĝantoj en la nordo enkondukis hierarĥion en kiu angladevena koloniisto situis en la pinto. Ili adaptis sklavismon, difinis liniojn inter blanka kaj nigra kaj sukcese preventis miksiĝon kun la indiĝena populacio. En la sudo, hispanoj grandskale geezdigis indiĝenojn kaj tio kreis la grandan populacion de mestizoj, mulatoj kaj “zambos”. Tiel dum en la sudo, multetnaj socioj rapide formiĝis la nordo malgraŭ ĉiaj ondoj da almigrado eĉ ankoraŭ estas pli proksima al politika kulturo de sia blankhaŭta, puritana kaj ĉefe angla origino.
Por mi estis interesa lerni kiel en la nordo britaj envenantoj agis plie kiel setlantoj dum en la sudo hispanoj agis kiel konkerantoj. La dek tri kolonioj en la nordo konsideris sin kiel persekutitaj en la origina lando do la nova situacio por ili estis progreso. En la sudo, hispanoj rigardis la novan landon kiel premio por iberoj. Latina Ameriko restis ege lojala al la origina lando (la unuaj ribeloj por sendependiĝo okazis kiam Hispanio estis grandparte sub regado de Napoleono kaj ĝia nura laŭleĝa suvereno vivis en ekzilo) dum Nord-Ameriko estis preta por komenci sian propran vojon (kaj en 1776 deklaris militon kontraŭ Georgo la Tria). Sendependiĝo de Usono estis reago de socio konsistanta el komercantoj liberpensantaj. Dum en la sudo ligoj kun la origina lando estis multe pli kompleksaj kaj firmaj.
La plej interesa parto de mia legado estis alfrontiĝo al tiu demando ke kio okazus se Henrio la Sepa akceptus financi ekspedicion de Kolumbo? Kio okazus se oro kaj arĝento trovita en la Nova Mondo anstataŭ flui al Hispanio fluus al Britio? Kiel estus nia mondo hodiaŭ se tio okazus? Tiuj demandoj por mi estas interesaj kaj pensigaj.