27 déc. 2007

Helpo

Estas ĝojinda, ke grupo de iranaj judoj sukcesis elmigri el tiu lando al Israelo. Kompreneble tiuj judoj kiuj ankoraŭ loĝas en Irano, devas pretendi, ke tie ĉio estas bona kaj ili havas nenian problemon. Mi ankaŭ se estus en Irano, publike pretendus, ke ĉio iras glate!

Iranaj judoj, kristanoj kaj bahaanoj helpiĝas per la okcidentaj ŝtatoj por eskapi la landon kaj almigri al aliaj liberaj landoj. Tie, nur nin, zoroastranojn, neniu ŝtato en la mondo helpas. Tiel ŝajnas, ke kredantoj de ĉiuj abrahamaj religioj atendas nian kompletan pereon! Dankon!

26 déc. 2007

Esperantlingva Linukso

Kiel mi skribis pli antaŭe, mi provas grade komenci reuzadon de Linukso anstataŭ Vindozo (precipe ĉe mia nova komputilo). Bedaŭrinde ĉar mi ne havis multe da libera tempo por solvi problemojn, do mi devis provi diversajn distribuojn de Linukso por funkciigi laŭeble plej multon de partoj sur mia komputilo dekomence. Ĝis nun, la plej kontentigan rezulton mi estas atinginta per Fedora 8 (per ubuntu 7.04 - Feisty Fawn - kaj 7.10 - Gutsy Gibbon - mi ne sukcesis funkciigi multajn partojn de mia komputilo). Eĉ kun Fedora 8, mi devis ankoraŭ malŝalti plibonigitajn sekurecajn eblecojn (ang. Security Enhanced Linux - SELinux) por funkciigi tuŝosentivan ekranon de mia komputilo. Nun mi devas pasigi iomete da tempo kaj lerni SELinux por modifi ĝin taŭge kaj reŝalti ĝiajn eblecojn.

Dum miaj provoj kun diversaj disribuoj de Linukso mi lernis, ke ili disponigas interesajn eblecojn. Tie ekzistas diversaj distribuoj por diversaj celoj. Ekzemple por zorgi pri aro da interkonektitaj komputiloj (ang. Local Network - LAN), ekzistas iuj distribuoj pli taŭgaj ol aliaj. Ankaŭ ekzistas Scienca Linukso (ang. Scientific Linux - SL), kiu ne estas aparte pli bona ol la aliaj distribuoj por sciencaj celoj sed estas provo por kongruigi mastruman sistemon sur ĉiuj komputiloj en eŭropa laboratiaro pri la nuklea fiziko (CERN) kaj FermiLab. Fakte por distribuo kun aro da utilaj sciencaj kaj matematikaj programoj oni devas elekti Quantian [pr. Kvantijan].

Tie ekzistas distribuoj kiuj celas uzantojn de specifaj lingvoj aŭ havas trajtojn de iu nacio. Ekzemple Satux por brazilaj uzantoj, Baltix por uzantoj kiuj parolas la litovan aŭ la latvan lingvojn kaj Sharif Linux [pr. Ŝarif linuks] kiu estas por perslingvanoj. Iam distribuo kreita de parolantoj de iu lingvo uziĝas per parolantoj de aliaj lingvoj kaj tiam lingvaj spuroj de la originaj kreintoj bone sentiĝas. Ekzemple mi provis la distribuon Sabayon [pr. Sabajon] kiu estas kreita per italoj. Tiu distribuo estas aparte bona por tiuj kiuj laboras per kaj sur sono kaj video (plurmediaj dosieroj). Sed kiam vi komencas uzi ĝin, vi ĉie sentas ĝian italan originon (eĉ kvankam neniam vi bezonas scipovi la italan lingvon).

Inter esperantistoj ekzistas multaj komputilistoj kaj programistoj. Eĉ aliaj esperantistoj ofte libertempe okupiĝas pri komputilaj aferoj. Jam ekzistas bona sukceso pri traduko de kelkaj liberaj programaroj (ekzemple OpenOffice.org). Aŭ oni uzas Esperanton kiel uzebla lingvo en Joomla 1.5. Hodiaŭ estas pli facila krei tute novan distribuon de Linukso (ekzemple sekvante instrukciojn de linukso ekde nenio, ang. Linux From Scratch - LFS). Eble iam esperantistoj kreos sian propran distribuon de linukso. Ĝi devas esti io simila al la itala distribuo Sabayon kaj allogi ankaŭ neesperantistajn uzantojn. Tiam kvankam iuj uzantoj uzos la anglan aŭ aliajn lingvojn por uzi tiun distribuon sed ili ĉiam sentos spurojn de Esperanto en tiu mastruma sistemo. Mi opinias, ke tiu tago venos.

21 déc. 2007

Donaco por kristnasko



Ja mi ne konas la okcidentan muzikon. Mi ne konas teknikajn detalojn kiujn vi intelektuloj serĉas en klasika aŭ neklasika muzikaĵoj. Ja! Tio veras! Kiel aŭdanto mi ŝatas spektaklajn muzikprezentadojn. Vi konantoj de la teknikaj detaloj rajtas riproĉi min, sed kiel simpla analfabeta aŭdanto, mi ege ĝuis aŭdi (kaj spekti) tiun prezentadon de Pavarotti kaj James Brown [pr. Ĝejmz Braŭn]. Mi deziras donaci ĝin okaze de kristnasko al legantoj de mia blogo. Ĝuu ĝin!

20 déc. 2007

Pri pretorismo

La usona teoriisto de la politika scienco, Samuel P. Huntington [pr. Hantington] estas pli konata pro sia teorio pri konflikto inter civilizacioj [ang. Clash of Civilizations]. Tio tamen ne estas la nura (nek la unua) rezulto de liaj elpensadoj kaj studoj. Antaŭ la menciita teorio, s-ro Huntington estas prilaborinta aliajn ideojn i.a. en sia libro Politika Ordo en Ŝanĝataj Socioj [ang. Political Order in Changing Societies - 1968]. Kvankam tiu libro estas verkita dum la malvarma milito kaj pli koncentriĝas ĉirkaŭ observoj kaj elpensoj pri latinameriko [en tiu tempo Usono ankoraŭ subtenis diktaturajn reĝimojn en tiu parto de la mondo kaj eĉ kontraŭis maldekstrajn movadojn per subteno de puĉoj kaj armeaj intervenoj], tamen kelkaj konceptoj proponitaj en ĝi ankoraŭ ŝajnas interesaj kaj pripensindaj. Unu el tiuj konceptoj estas ideo de pretoraj socioj [ang. praetorian society - fr. société prétorienne].

En la antikva Romio, la pretora gvardio estis armea taĉmento kiu servis kiel korpogardisto por unue altrangaj oficiroj kaj pliposte eĉ imperiestroj mem. Tiu grupo grade trovis pli gravan rolon en politika vivo de la imperio kaj kelkfoje eĉ intervenis por renversi aŭ surtronigi imperiestrojn laŭ sia plaĉo. En la angla lingvo ekzistas simpla difino por la vorto pretorismo [ang. praetorianism]; regado super la socio uzante forton kaj/aŭ fraŭdon precipe kiam tiaj rimedoj uziĝas per oficialaj instancoj aŭ malgranda grupo da potenculoj (kiel ekzemple armeaj estroj). Tamen la vortoj pretorismo kaj pretora socio en lingvaĵo de Huntington havas signifojn iomete malsamaj de tio. Laŭ li, pretora socio estas socio en kiu diversaj grupoj de la socio senpere kaj sen ĉeesto de institucioj akceptitaj (per la socio) kiel mediaciantoj kaj ankaŭ sen ekzisto de interkonsentitaj reguloj por solvi konfliktojn alfrontiĝas unu al la aliaj. En lingvaĵo de Huntington la pretorismo ne tute egalas aŭtokratismon. En aŭtokrata reĝimo, la socio dividiĝas en du partoj; malgranda grupo da regantoj kaj senforma amaso da regatoj. Tie ŝanĝoj, ofte kiam okazas, ke la neorganizita amaso faras revolucion. Kontraste al tio, en pretora socio, ekzistas ia grado da socia komplekseco. Tie diversaj sociaj grupoj ekzistas kaj ĉiu el ili serĉas sian propran intereson. Malgraŭ tio, kontraŭe al moderna socio, tie ankoraŭ ne ekzistas politikaj institucioj (kiel ekzemple efika sistemo de politikaj partioj) kiuj reguligu interagojn de diversaj grupoj de la socio inter si. Ĉe manko de tiaj institucioj kaj ankaŭ malekzisto de interkonsentitaj reguloj por politika interago, diversaj grupoj de la socio, senpere kaj nude alfrontiĝas unu al la aliaj. Ili por atingi siajn celojn devas uzi forton aŭ ruzojn. Rezulto ĉiuokaze estas konflikto kaj malpaco.

Huntington vidas grandan rolon por armeo en pretoraj socioj. Laŭ li, en tiaj socioj, armeo povas ludi rolon kiel politika arbitracianto kaj provizante tempon ebligi, ke politikaj institucioj grade kreiĝu kaj establiĝu [eble pro liaj ideoj kiel konsilanto de la registaro, iam Usono en latinameriko tiom subtenis armeajn diktaturojn]. Kvankam mi ne konsentas lian finan konkludon, tamen mi trovas, ke priskribo de s-ro Huntington pri pretora socio, sufiĉe bone kongruas kun la nuna socio en Irano.

19 déc. 2007

Personoj de la jaro

La revuo Time [pr. Tajm] elektis S-ron Putin kiel persono de la jaro 2007 (ang. Person of The Year). Tio kio frapis mian atenton estis granda nombro de personoj kiuj tre kolere estis reagintaj kontraŭ la novaĵo. Fakte multaj el tiuj homoj estis supozintaj, ke la titolo estas por laŭdi la elektitan personon. Tio ne veras. La elekto ne temas pri laŭdo de boneco sed agnoski influon (bonan aŭ malbonan) kiun iu havis sur okazaĵoj de la mondo dum la jaro. Certe la plej grandan influon sur okazaĵoj de la mondo havas la usona prezidento (ambaŭ s-roj Clinton kaj Bush estas jam elektitaj kiel personoj de la jaro per Time), sed ĉar ne eblas ĉiujare doni tiun titolon al iu sama persono, do la revuo ankaŭ elektas aliajn personojn. Mi opinias, ke malgraŭ niaj sentimentoj rilate s-ron Putin, lia elektiĝo ĉi-jare estas trafa.

Aliloke la revuo la Ondo de Esperanto elektis Peter Zilvar kiel esperantisto de la jaro 2007. Malsimile de la elekto per la revuo Time, tiu ĉi elekto tamen temas pri laŭdo de bonfarado kaj bonaj atingoj de iu esperantisto. Mi gratulas s-ron Zilvar kaj esperas sanon kaj sukceson por li kaj ĉiuj bonaj esperantistoj.

P.S: En 1979 pro sia influo sur okzaĵoj Ajatolaho Ĥomejnio elektiĝis kiel persono de tiu jaro. Ambaŭ Hitler kaj Stalin ankaŭ estas ricevintaj tiun titolon.

18 déc. 2007

Miniaturo kreita helpe de komputilo

Blua Revo Ali Ĝalali
Mi antaŭe skribis pri la arto de miniaturpentrado, kaj prezentis kelkajn ekzemplojn de irana miniaturo en tiu ĉi blogo (tie, tie, tie, tie kaj ĉi tie). La minaturo estas plejofte mane pentrita sur konvenciaj materioj de la pentrarto. Hodiaŭ tamen mi deziras prezenti miniaturon kreita kiel komputila grafikaĵo (ang. Computer Graphics - CG). Ĝin estas kreinta Ali Ĝalali kaj ĝia titolo estas Blua Revo (ang. Blue Dream). Aliajn laborojn de s-ro Ĝalali oni povas trovi ĉi tie.

15 déc. 2007

Esperanto-Tago 2007

Esperanto-tago

امسال برای روز اسپرانتو من نتوانستم چيز زيادی تهيه کنم. امّا به هر حال این روز را به همه تبريک می گويم.

Ĉi jare mi ne sukcesis okaze de Esperanto-Tago pretigi ion konsiderindan. Mi nur gratulas ĝin.

14 déc. 2007

Ora kompaso

Ora Kompaso - filmoĈi semajne, kiel planite, mi iris kaj spektis la kinfilmon, la Ora Kompaso. Mia unua konstato estis tio, ke kontraŭe al sugestoj kaj anoncoj, tiu filmo havis neniun malkaŝan kaj ege evidentan mesaĝon kontraŭ religio aŭ kristanismo. Sed ve! Mi trovis, ke fakte laŭ ĝiaj oponantoj, la filmo kiu estas kreita surbaze de la unua libro el la trilogio "liaj mallumaj materioj" (ang. His Dark Materials), estas nur kaptilo kaj enkonduko por allogi senkulpajn infanojn. Laŭ pretendoj la plej malicaj ideoj esprimiĝas en la du aliaj partoj de la trilogio. Samtempe iuj kristanoj eĉ estas trovintaj, ke rakonto de la filmo bone kongruas kun instruoj de kristanismo (ĉi tie oni elnombras dek similecojn inter temoj de la filmo kaj instruoj de kristanismo)!

Oni diras, ke kiam en 1948 George Orwell [pr. ĝorĝ orŭel] skribis la romanon mil naŭ cent okdek kvar (1984), li ĉefe celis averti pri misfaroj kaj mispaŝoj de la komunista sistemo. Eble li neniam pensis, ke dum la 80aj jaroj homo kiel mi legos lian verkon kaj trovos grandegan similecon inter liaj antaŭviditaĵoj kaj trajtoj de teokratia reĝimo kiu post revolucio estis nove establita (mi parolas pri la islama respubliko en Irano - ja ĝi ege similas al regadsistemo kiun Orwell priskribis en sia verko). Nun se iuj kristanoj trovas similecojn inter siaj kredoj kaj totalismaj ideoj kontraŭ kiuj protagonistoj de la rakonto devas batali, tio ne estas problemo de la rakonto! Se ili trovas similecojn inter Vatikano kaj la tirana registaro kiu estas priskribita en la filmo, tio ankaŭ ne estas problemo de la filmo!

Teknike la filmo estas tre bone prezentita. Ĝiaj grafikaĵoj kreitaj per komputiloj okulfrapegas. La rolludpejzaĵoj estas grandiozaj. Sed la filmo montras rakontojn bagatelaj (mi ne povas kompari la filmon kun la libro sed ofte filmoj malpli impresas ol siaj skribitaj originoj ĉar ili ne povas kiel skriobaĵo prezenti internajn emociojn kaj pensojn de protagonistoj). Ankaŭ rolludadoj ne estas impresaj. Ĉi rilate eĉ ĉeesto de granda aktorino kiel Nicole Kidman [pr. Nikol Kidman] ne povas savi la filmon.

En filmo (kaj mi pensas ankaŭ en la libroj) oni aludas al sciencaĵoj kiel neobservebla materio (ang. Dark Matter), paralelaj universoj, kvantuma pariĝo [ang. quantum entanglement] kaj la nordlumoj. Oni povas pensi pri tiuj sciencaĵoj kaj tie eĉ ekzistas libro pridiskutanta la sciencajn aferojn kiuj estas prezentitaj aŭ aluditaj en la trilogio. Malgraŭ tio, mi mem emas ne konsideri ĝin sciencfikcia sed fantasta.

12 déc. 2007

Spamaĵoj kiujn mi ricevas

Pri Spamaĵoj

Ĉiutage mi ankaŭ kiel multaj aliaj ricevas kelkdekojn da spamaj mesaĝoj per mia retpoŝto. Feliĉe mia retpoŝta servilo kapablas filtri ilin, kaj mi ofte nur tre rapide kontrolas ilin por disigi nespamajn mesaĝojn kiujn iufoje la servilo erare konsideras kiel spamaĵoj. Hodiaŭ tamen mi decidis demandi vian opinion pri spamaĵoj kiujn mi ofte ricevas:

* ADD 4 INCHES IN LENGHT (aldonu 4 colojn al longeco - supozeble al longeco de virorgano - ĉar mi kutimas internaciajn mezurunuojn do mi devas transformi tion. 10.16 cm?! Ĉu tio eblas?!)
* No Pumps! No surgery! No Exercises! (Ne pompado! ne kirurgio! ne ekzercado! - denove por plilongigi tiun parton de via korpo - la maniero ŝajnas senpena)
* KathieMonumentalCock (mi ne komprenis ĉu Kati faras vian organon monumenta aŭ ŝi mem havas monumentan organon?)
* Develop a larger P3n1s (tio temas pri dikeco anstataŭ longeco)
* Viagra for $1.4 (tio estas ege malalta prezo por la mondfama afrodizio)
* She told me you want a Rolex? (Ho! Finfine io kiu ne temas pri longeco aŭ/kaj dikeco)

Ĉu vere spamistoj opinias, ke ekzistas neniu alia grava afero en la mondo? Aŭ ĉu tiajn stultajn spamaĵojn ricevadas nur mi? Ĉu aliaj retpoŝtuzantoj ricevas alitipajn spamaĵojn? Ĉu la sendintoj vere atendas, ke oni zorgu pri tiaj aferoj kaj legu iliajn spamaĵojn?

11 déc. 2007

La Ondo de Esperanto

Revuo La Ondo de Esperanto
Finfine venis tempo kiam mi ne plu povis pagi abonkotizojn por pli ol unu esperantlingva revuo (sur papero). Tiam mi decidis elekti nur unu revuon kaj iĝi ĝia abonanto. Mia elekto ne estis la revuo de UEA, Esperanto, ĉar laŭ mia opinio ĝi estas tro primovada. Ankaŭ mi ne elektis la revuon Monato ĉar malgraŭ ĝia alta kvalito, tamen ĝi estas tro neprimovada! La revuo Kontakto ŝajnis tute bona elekto, sed ĝi publikiĝas nur ses foje en ĉiu jaro kaj tiel ĝi ne kapablas teni min sufiĉe okupata. Finfine mi elektis La Ondon de Esperanto, ne nur pro tio kio ĝi nun estas, sed ankaŭ pro tio kio ĝi estonte povas iĝi. Bedaŭrinde tiel ŝajnas, ke en Kanado nur tri abonantoj de tiu revuo ekzistas. Mi subtenas la revuon La Ondo de Esperanto ĉar ĝin publikigas sufiĉe profesia teamo. Ĝi enhavas novaĵojn pri E-movado, debatojn, diskutojn, literaturaĵojn kaj recenzojn. Kompreneble ĝi ne estas perfekta sed kun pliiĝo de nombro de abonantoj kaj kontribuantoj ĝi povas iĝi eĉ pli interesa. Unu problemo pri lOdE estas ĝia iomete tro rusa enhavo (precipe pri la literaturo kaj neprimovadaj kontribuoj). Mi espras, ke allogante alinaciajn kontribuantojn pri la menciitaj temoj la revuo trovu eĉ pli internacian koloron.

Matematikistoj kaj franclingvanoj!

Matematikistoj estas kiel franclingvanoj; ĉion kion vi diras al ili, ili tradukas al sia propra lingvo kaj tuj ĝi estas io tute alia.

Johann Wolfgang von Goethe (1749 - 1832)

La germanlingva origino: Die Mathematiker sind eine Art Franzosen; redet man mit ihnen, so übersetzen sie es in ihre Sprache, und dann ist es alsobald ganz etwas anderes.

10 déc. 2007

[Mal]kulturaĵoj okaze de kristnasko!

Konantoj de la socio en Irano, scias, ke en ŝijaismo laŭ ĝia irana formo, lamentaj ritoj estas pli preferataj ol festoj. Pruvo estas tio, ke por morto de la profeta nepo, Imamo Hosejn, kiu okazis pli ol 1000 jaroj antaŭ oni lamentas dum unu monato (fakte 40 tagoj), sed festo por naskiĝotago de la profeto mem estas nur unu tago. Kelkaj opinias, ke tio estis maniero de Irananoj por lukti kontraŭ arabaj invandintoj; Kiam araboj, kiuj plejmulte estas sunaistoj, konkeris Iranon kaj trudis islamon, irananoj elektis ŝijaismon kaj enkondukis lamentajn ritojn por vivteni abomenon kontraŭ la arabaj invadintoj.

Anthony Quinn en kinfilmo la mesaĝoMi skribis tion por diri ke dum kelkaj jaroj post la revolucio, kiam la islama reĝimo ankoraŭ ne povis produkti interesajn filmojn laŭ sia propra ideologio, ĉiujare ĉe tri okazaĵoj rilate al profeto (lia naskiĝo, lia profetiĝo kaj lia forpaso) la televido spektigis la kinfilmon La Mesaĝo (the message). Ĝi estis laboro de egipta reĝisoro, Mustafa Akkad, kaj temis pri la apero de islamo. En ĝi Anthony Quinn [pr. Antoni Kuin] ludis rolon de la profeta onklo. La leganto povas imagi, ke kiel iĝis teda kaj enuiga, jam lamenta okazaĵo kun tiu troripetata filmo!

Stewie Griffin - la plej ridindaĈi-jare mi konstatis, ke kvankam en la Okcidento la kinfilmoj okaze de kristnasko estas amuzaj kaj ofte komediaj tamen ili ankaŭ tro ripetiĝas (eble dum tri aŭ kvar jaroj). Problemo estas tio, ke ĉi tie ekzistas multaj tv-kanaloj. Tiel kinfilmo kiun ĉi-jare vi spektis en iu tv-kanalo, alia tv-kanalo venontjare spektigos. Ĉi-jare la problemo eĉ pli akriĝis okaze de striko de scenar-verkistoj en Holivudo. Eble tiuj legantoj kiuj loĝas en Eŭropo ne perceptas ĝin, sed en Kanado ni ege dependas de Holivudaj tv-serioj. Nun, multaj tv-serioj ripetiĝas kaj oni taksas, ke baldaŭ eĉ ne eblas plu spektigi pasintajn partojn de tiuj tv-serioj.

Preter negativaj aspektoj, la striko en Holivudo havis iun bonan aspekton; pro tiu striko la kanada filmindustrio trovis fortunon por iomete apogi sur siaj propraj potencoj kaj iomete sendepende de nia grandega suda najbaro elpensi pri kreado de tv-serioj kaj kinfilmoj en Kanado kaj pere de kanadaj laborfortoj.

Dirinte tion ĉion, mi ankoraŭ admiras, tiun penson kaj kreoforton kiu estas elpensinta kaj kreinta karakteron kiel Stewie Griffin [pr. Stuji Grifin]. Li estas unu el protagonistoj en la animacia kaj humura tv-serio Family Guy [pr. Famili Gaj - mi ne scias ĉu traduki ĝin al familia ulo aŭ stajo de familio]. La animacio estas por plenkreskuloj kaj plene de ŝercoj kaj humuraĵoj. Mi iufoje pro agoj kaj faroj de Stewie ploras okaze de ridegado.

6 déc. 2007

Mistikaĵoj en Esperantujo

Ĉu esperantistoj eksternorme inklinas sin turni al mistikaĵoj, aŭ ĉu tiuj kiuj inklinas sin turni al mistikaĵoj pli allogiĝas al Esperanto? Tion mi demandas ĉar dum la du ĉefaj prisciencaj organizaĵoj esperantlingvaj, ISAE kaj AIS, apenaŭ montras vivosignon de si mem, tre diversaj religiaj kaj kvazaŭreligiaj organizaĵoj kaj agadgrupoj prosperas en Esperantujo. Ne! Ne miskomprenu min. Mi ne estas kontraŭ la metafiziko (mi antaŭe skribis pri mia duboplena kredo al ia formo de transcendaĵo). Mi eĉ ne kontraŭas okultaĵojn ĝis oni per ili ne nocas vivon kaj sanon de aliaj. Fakte mia problemo tute ne koncernas aferojn kies ĝustecojn oni ne kapablas science pruvi. Pri mi mem, kiam kelkaj semajnoj antaŭ medicinisto anoncis ke miaj okuloj suferas pro ia formo de katarakto kaj ĝia sola kuraco estas post iom da tempo (eble kelkaj jaroj eble malpli longe) anstataŭi iliajn lensojn per artefaritaj, mi venis hejmen kaj antaŭ ĉio sur la interreto serĉis por alternativaj kuracometodoj (tiujn metodojn la scienco ne aprobas)! Eĉ iam kiam la sveda registaro ne akceptis azilpeton de mia patrino kaj volis forpeli ŝin, mi faris religian oferon (en Zoroastrismo oni ne faras sangan oferon, ne murdoferas animalojn, en tiu religio oferoj ofte estas manĝaĵoj por pilgrimantoj aŭ oleo por lumfajroj en temploj)! Por ĉiu homo povas okazi, ke iam ial li aŭ ŝi iom sin turnu al nekompreneblaĵoj (por mi ili portas ian psikan komforton ĉe la malfacilaĵoj, kvankam laŭ mia racio ili apenaŭ havas ian ajnan alian efikon). Mia problemo estas tio, ke iu persono (ĉi tie esperantisto) kiom profunde kredas je tiaj aferoj, ankaŭ kiom ofte kaj kiel sin turnas al ili.

MistikoLastatempe plurfaoje kaj diversloke aperis artikolo pri la astrologia mapo de Zamnhof (surrete kaj en la revuo la Ondo de Esperanto). Fakte konsiderante ĝin kiel distraĵo mi eĉ ĝuis legi ĝin. Sed mi opinias, ke skribaĵoj de tia speco aperas ĉefe ĉar ankoraŭ ekzistas kulto rilate Zamenhof inter esperantistoj. Tio ne estas bona. Zamenhof ne estis Dio nek sanktulo. Cetere mi ĉiam pensis, ke astrologio devas montri sian realan potencon kiam oni uzas ĝin por informi pri nekonataj (por la astrologo) okazintaĵoj aŭ antaŭvidi okazontaĵojn! La vivo de Zamenhof estas bone konata. Ĉu ekzistas utilo por rilati poziciojn de steloj al eventoj de lia vivo aŭ al lia karaktero? Ĉu tio rivelas novan kaj nekonatan informon pri li kaj lia kreaĵo, Esperanto?

Mi ne estas aparte kontraŭ mistikaj kredoj aŭ misteraj skoloj. Min precipe ĉagrenas la situacio, kiam iu misuzas nomon de la scienco por propagandi ilin. Estas klara distingo inter la metafiziko kaj la fiziko. Iam scienco montras efikecon de iuj praktikoj kies originoj troviĝas en metafizikaj instruoj. Ekzemple sciencaj esploroj estas jam elmontrintaj, ke budhaj monaĥoj vere kapablas per mensaj praktikoj (iugrade) regi super siaj korpoj. Ankaŭ la moderna medicino ĝis iu grado akceptas utilojn de korpaj ekzercoj en Jogo. De tie ĝis nomi Kabalon scienco estas longa vojo (Kabalo estas mistika skolo originita de la instruoj de Torao).

Ĉiuokaze mi opinias, ke religiaj kaj kvazaŭreligiaj grupoj pli ol sciencaj tendencoj prosperas en Esperantujo. Krom Budhismo, Kristanismo kaj Kabalo, tie troviĝas Spiritismo, kosmologio de Martinus kaj nur mankas esperantista grupo kredante al la NIFO-religio Raelismo!

5 déc. 2007

Pri efikeco

Fidi je scienco aŭ religio (Ken Miner, 5a Decembro, 2007)? La demando ne temas pri ĉeesti iun eventon por priklarigi ĝin. Tio temas pri efikeco de du manieroj por priklarigi aferojn. Oni povas atendi miraklojn aŭ uzi preĝojn por eventuala resaniĝo. Sed mi pensas, ke niatempe eĉ pastroj iros al kuracisto por peti helpon! Ne gravas kiom vi kredas al ĝusteco de la kvantuma fiziko. Kiam vi ŝaltas vian KD-ludilon, ja la kvantuma fiziko fukcias. Malgrandega lasero kiu ebligas funkcion de la aparato ne estas hazarda fenomeno kiun la kvantuma fiziko pene kaj ŝancelante provas priklarigi. Ĝi estas rekta rezulto de efikeco de tiu branĉo de la scienco por produkti novajn aparatojn. Kiam vi lernas religian priklarigon de iu fenomeno, tio ne ebligas vin al konstruo de iu nova aparato (helpe de tiaj kredoj vi maksimume povas priklarigi similajn fenomenojn kiuj okazis aŭ okazos) sed kiam vi malkovras sciencan priklarigon (teorian) vi povas ja provi ĝin uzante ĝin por regi super fenomenoj.

Mi donas konkretan ekzemplon. Kiam vi vidas, ke helpe de la kvantuma fiziko oni kapablas priklarigi kaj eĉ antaŭvidi kemiajn reagojn nun eblas elpensi novajn kemiajn reagojn kaj fari novajn produktojn. Nun supozu, ke mia onklino estas ege malsana. La tuta familio preĝas kaj ŝi resaniĝas. Se post tio mia onklo malsaniĝos ni nur povas esperi, ke preĝado same helpos lin. Statistike per religia ritaro ne eblas regi super fenomenoj.

Do kiam mi vidas, ke sciencistoj uzas samajn teoriojn kiuj ebligas ilin por antaŭvidi rezultojn de fenomenoj kaj regi super ili por priklarigi originon de la universo, tiam mi pli facile fidos iliajn priklarigojn pri "la unuaj kelkaj nanosekundoj de la universo" ol pretendoj de pastro kies preĝoj eĉ ne efikas pri li mem.

4 déc. 2007

Rilatoj

Rilatoj inter la islama respubliko en Irano kaj Kanado pli malboniĝis ...

La islama reĝimo en Irano forpelis la kanadan ambasadoron for de la lando. Tio okazis post kiam la kanada registaro kelkfoje malakceptis personojn proponitajn de Irano kiel ambasadoro de tiu ŝtato en Otavo. Tio ĉio estas preteksto sed la vera kialo estas tio, ke la kanada registaro estas ĝis nun proponinta kaj subteninta du UN-ajn rezoluciojn kontraŭ Irano pro malrespekto de homaj rajtoj en tiu lando.

30 nov. 2007

Pri politiko en Kanado

Politiko malofte temas pri honesta faro. Eĉ malpli ofte kiam ĝi miksiĝas kun komerco. Sed nun situacio de la ordinare malhonesta politiko en Kanado iĝas eĉ ridiga. La germana komercisto, Karlheinz Schreiber [pr. Karlhejnz Ŝrajber] estas paginta kaŝmonon al iu el kanadaj eksĉefministroj, s-ro Brian Mulroney [pr. Brajan Mulroni]. Oni ne vere scias, kial tiu mono estas pagita.

Aliflanke s-ro Schreiber estas akuzita pri misfaroj kaj deliktoj en Germanio [pri kontraŭleĝa komerco de armiloj]. Oni postulas, ke li devas alfrontiĝi al la germana jursistemo por respondi al la akuzoj. Antaŭ nelonge la kanada jursistemo juĝis, ke Kanado devas sendi lin al Germanio. Sed nun s-ro Schreiber deklaras, ke li estas preta por paroli pri la pagita kaŝmono. Li volas, ke Kanado ne sendu lin al Germanio [eble ĉar li estas certa, ke tie li kondamniĝos]. Schreiber estas unu flanko de iu delikto kaj nun postulas sekurecon por denunci la alian flankon. La okazaĵo por politikaj partioj kiuj konkuras la partion de la registaro (nun konservativuloj) estas reva. Ili volas, profiti la situacion kaj damaĝi la enpotencan partion konservativa. Tiel ŝajnas, ke ili tute ne zorgas, ke por la kanadanoj kiom estos kosta enketo de s-ro Schreiber rilate al la pagita kaŝmono [li estas paginta 300000 kanadajn dolarojn sed parlamentaj sesioj por enketi lin kostos milionojn da dolaroj - mi supozas, ke tie nepre ekzistas aliaj malpli kostaj rimdeoj por klarigi la aferon kaj laŭnecese puni s-ron Mulroney].

Miaopinie s-ro Schreiber estas ostaĝpreninta la tutan nacion. Eriketo pravas kiam ŝi skribas pri ĝeŝlimuloj. Karlheinz Schreiber estas ŝlimulo. Oni devas severe puni lin. Tre severe...

28 nov. 2007

Pri ideoj kaj fikciaj imagitaĵoj

Mi opinias, ke se ni vivus en ideala mondo, tie ĉiuj opinioj eĉ la plej naŭzaj devus rajti por esprimiĝo kaj aŭdiĝo. En tia mondo informita (kaj informserĉema) publiko mem decidus pri pretendoj kiujn ĝi finfine akceptu kaj rekomendoj kiujn ĝiaj anoj rezulte sekvu. Bedaŭrinde ni ne vivas en tia mondo, tamen mi ankoraŭ opinias, ke eĉ en nia neperfekta mondo esprimo de ideoj devas esti laŭeble malpli limigita. Pro tio kiam mi aŭdis, ke finfine Oxford [Oksford en Anglujo] permesis ĉeeston de du debatovekaj kaj polemikaj prelegantoj tie, mi kontentiĝis. Ne ĉar mi semopinias kiel ili aŭ aprobas iliajn ideojn (kaj pretendojn) sed ĉar mi opinias, ke por kontraŭi eĉ la diablon unue oni devas stari okul-en-okule kun li. Tio estis mia ideo pri libereco de esprimo por la plej naŭzaj kaj tute neakcepteblaj ideoj.

Beduarinde tie estas aliaj aferoj kiuj ne estas tiom malakceptendaj, tamen ankoraŭ oni malprave limigas ilin. Iam mi pensis, ke la katolika eklezio kaj kredantoj de kristanismo estas jam lernintaj lecionon de la historio. Ja tio veras, ke en la okcidento oni almenaŭ ne plu mortpunas aliajn pro esprimo de ideo aŭ pentrado de karikaturo. Tio veras, ke en kristanaj landoj ne plu troviĝas martiro kiel Giordano BRUNO [Ĝordano Bruno]. Sed eklezio ankoraŭ neracie reagas kontraŭ tiel konsiderataj malplaĉaj ideoj. [Grupo da] Kristanoj ankoraŭ kredas, ke malpermesi iujn esprimojn estas la plej efika maniero por protekti la kredantojn. Tio ne estas vera. Ideojn oni rajtas kritiki, riproĉi. Oni povas esprimi ideon kontraŭ aliaj esprimitaj ideoj. Sed malpermesi ilian esprimon ne estas solvo por ilia ekzisto.

Ora Kompaso - kinfilmoLa kinfilmo Ora Kompaso [ang. Golden Compass - filmo bazita sur la romano Nordaj Lumoj] povas esti interesa. Ne kredi al Dio ne estas krimo kaj Philip Pullman certe ne krimulo. Katolikoj rajtas forviŝi liajn verkojn for de siaj bibliotekoj (kaj rekoni ilin kiel neadekvataj por pli junaj legantoj) sed tio nur montras ilian senracian timon. Ilian malfortecon por batali iedojn [laŭ ili malplaĉaj] kun aliaj ideoj. Mi ankaŭ kuniĝos kun s-ro Pullman por ĝui murdon de Dio ...

27 nov. 2007

Problemo?

...Interalie li (Jorge Camacho) atentigas, ke la vera problemo en E-ujo estas ne neologismoj, sed la ploriga stato de la komuna E-ista lingvoscio.

...prenu ĉiom el tiuj mono kaj resursoj, kiuj nun elspeziĝas por kunvenoj, kongresoj...
...prenu ĉiom el tiuj mono kaj rimedoj, kiuj nun elspeziĝas por kunvenoj, kongresoj...

En ReVo Rimdeo signifas: Tio, kio servas por atingi celon. (angle resources)
Mi suspektas ke la vorto resurso estas neologismo (el la angla lingvo) sed tio ne gravas! Ni devas plibonigi niajn lingvosciojn kaj lerni pli da anglaj vortoj por kompreni Esperanton!!

Origin of Resource: 1640–50; Fr ressource, OF ressourse, n. deriv. of resourdre to rise up (L resurgere, equiv. to re- re- + surgere to rise up, lift; see resurge, source]

24 nov. 2007

Revuo Nature kaj evoluo de lingvoj

Antaŭ nelonge dum tagmanĝo en la universitato mi hazarde prenis iun numeron de la scienca revuo Nature [pr. Nejĉer - Naturo] kaj foliumis ĝin. En ĝi (numero je la 11-a de oktobro 2007 – volumo 449) du artikoloj kaj unu letero pri lingvaj temoj aparte kaptis mian atenton (ĉar mi estas bona esperantisto kaj kiel ĉiu alia bona esperantisto mi ankaŭ interesiĝas pri lingvistikaj aferoj kvankam mi ne havas grandan lertecon por lerni lingvojn aŭ efike uzi ilin). En la posta tago mi kopiis ilin kaj kunportis tiujn kopiojn hejmen por pli bone studi ilin. Nun en tiu ĉi blogero mi ŝatas skribi iomete pri ili.

La du artikoloj temas pri evoluo de lingvoj. Estas interesa, ke esplorsitoj kiuj estas verkintaj tiujn artikolojn ne apartenas al lingvistikaj fakultatoj sed matematikaj. En la unua artikolo (Nature 449, 713 - 716, 2007) Erez Lieberman kaj lia kolegoj el la Teknologia Instituto en Masaĉuseco (MIT) kaj la Universitato Harvard studas evoluon de la angla lingvo. Ili limigas sin al studo de tio, ke kiel en la angla lingvo neregulaj verboj iĝas regulaj. En la moderna angla lingvo al tiuj verboj kies preteritaj kaj infinitivaj formoj per aldono de la sufikso “-ed” al la fino de iliaj radikoj konstruiĝas oni diras regulaj (ekz. talk/talked/talked - eo. paroli). Niatempe la aliaj verboj konsideriĝas neregulaj kvankam kelkaj el ili obeas aliajn regulojn kiuj iam ekzistis en pli malnova angla lingvo (ekz. sing/sang/sung - eo. kanti) kaj la resto obeas nenian regulon (ekz. go/went/gone - eo. iri). Pro evoluo de la lingvo, kun tempopaso neregulaj verboj iĝas regulaj (ekz. fly/flew → fly/flied - eo. flugi). Tre malofte okazas, ke evoluo okazas en alia direkto (ekz. sneak/sneaked → sneak/snuck - eo. ŝteliri).

En tiu esploro oni studas evoluon de anglaj verboj tra jarcentoj komencante de la malnova angla lingvo (Old English - la lingvo de la rakonto Beowulf - ha! kinfilmo de tiu rakonto kun rolludo de Angelina Jolie estas ĵus spektigata - parolita ĉirkaŭ 800 p. k.) kaj tra la meznova angla (Middle English - la lingvo de Chaucer’s Canterbury Tales - parolita ĉirkaŭ 1200 p. k.) ĝis la moderna angla lingvo kiu hodiaŭ estas parolata. La esploristoj studis kiam iuj neregulaj verboj iĝis regulaj. Ankaŭ uzante grandegan datenbazon de anglalingvaj tekstoj ili determinis uzadoftecon de tiuj verboj en tekstoj. Precizega statistika analizo montris, ke ju malpli ofte iu verbo estis uzata, des pli rapide ĝi iĝis regula. Tiu konkludo havas sencon ĉar hodiaŭ en la angla lingvo neregulaj verboj estas oftege uzataj (be - esti, have - havi, do - fari, go - iri, say - diri, can - povi, will - os, see - vidi, take - preni, get - akiri). Rezulto de tiu studo ne nur priklarigas la pasintajn okazaĵojn sed ebligas antaŭdiron de la estonteco. Ekzemple la esploristoj konjektas, ke estontece pro sia malgranda uzadofteco la verbo wed/wed/wed (eo. geedziĝi) plejeble iĝos regula (wed/wedded/wedded).

En la dua artikolo (Nature 449, 717 - 720, 2007), Mark Pagel kaj liaj kunlaborantoj el la universitato Reading kaj la instituto Santa Fe studas evoluon de vortoj inter diversaj hindeŭropaj lingvoj. Ili volas scii kial ekzemple en diversaj lingvoj ekzistas tiom malsamaj vortoj por la signifo vosto (greka ουρά, germana schwanz, franca queue, angla tail), dum por vorto kiel du en diversaj lingvoj ekzistas similaj vortoj (greka δύο, germana zwei, franca deux kaj angla two). La respondo ree estas la uzadofteco. Ju malpli iu signifo estas uzata, des pli ofte vortoj esprimintaj ĝin ŝanĝiĝas. Por mi estis interesa vidi, ke la esploristoj en tiu ĉi laboro estis uzintaj metodon kiun ni uzas por priklarigi fizikajn fenomenojn. Tiu matematika metodo estas komputila simulado per metodo Monte Carlo [pr. Monte Karlo] uzante la ĉenon Markov (ang. Markov Chain Monte Carlo - MCMC). Mi mem uzis tiun metodon por studi molekulajn interagojn dum mia doktoriĝa laboro. Ankaŭ mi scias, ke sciencistoj uzas ĝin por studi fenomenojn en la nuklea fiziko kaj en la fiziko de elementaj partikloj. Ĉiuokaze unu el rezultoj de tiu esploro estas tio, ke tiuj lingvoj kiuj havas saman originon diverĝas unue pri tiuj signifoj kiuj malpli ofte esprimiĝas.

Laste estas letero de turka profesoro Ihsan Yilmaz (Nature 449, 658, 2007) de la universitato Çanakkale. Li protestas kontraŭ akuzoj pri plagiato. Ŝajne iu estas akuzinta lin kaj liajn kolegojn pri palgiato. Li tamen diras, ke ĉar la angla lingvo ne estas lia denaska lingvo do li estas preninta iujn partojn el aliaj artikoloj nur por enkonduko de sia artikolo. Tio estas problemo de neanglalingvaj sciencistoj. Hodiaŭ por rekoniĝi oni devas publikigi siajn laborojn en revuoj kiuj estas anglalingvaj. Mi mem en Francio vidis, ke laboro kiu povus rezultigi almenaŭ dek artikolojn finfine rezultigis aperon de tri kvar artikoloj ĉar francaj esploristoj ne estis ege komfortaj por skribi siajn rezultojn en la angla lingvo (aŭ kiam ili skribis la anglalingvaj juĝantoj plurfoje demandis priklarigojn).

Se vi rigardas mian retpaĝon ĉe la retejo de nia universitato, vi vidas, ke mi estas skribinta pri mia esploro en la angla kaj la franca (neniu estas mia denaska lingvo). Amikoj korektis tiujn tekstojn kaj mi devas konfesi, ke por trovi esprimstilon mi rigardis artikolojn jam aperintaj aliloke. Tio ne estas ĉar mi ne scias sciencajn aferojn pri mia laboro, sed ĉar mi ne estas komforta por esprimi ilin en aliaj lingvoj. Miaopinie superregado de la angla lingvo en la sciencaj komunikadoj estas malavantaĝo por neanglalingvaj sciencistoj (aŭ maljusta avantaĝo por anglalingvaj sciencistoj) kaj ankaŭ por la scienco mem.

P.S: Post skribo de tiu ĉi blogero mi trovis kelkajn aliajn skribaĵojn pri la afero sur la interreto. Jen raporto en la franca pri la menciitaj esploroj. Ankaŭ kelkaj anglalingvaj skribaĵoj tie, tie kaj ĉi tie.

22 nov. 2007

Nomo de hieraŭ

Ne diru "estas mateno" kaj ne ignoru ĝin per tiu nomo de pasinteco. Rigardu ĝin por la unua fojo kiel iu novnaskita infano kiu havas nenian nomon.

La bengala poeto, Rabindranath Tagore (1861 - 1941).

Do not say, 'It is morning,' and dismiss it with a name of yesterday. See it for the first time as a newborn child that has no name.

21 nov. 2007

El Avesto (13)

Finfine en tiu ĉi blogero mi prezentas tradukon de la lasta verso el ĉapitro 28 de la unua parto de Gathao (Ahnavajiti). Unue ĝia transskribo per la esperanta alfabeto:

Je aiŝ aŝem niponghe manaŝĉa vohu java-etaite tvem mazda ahura fro ma siŝa cvahmat vaocanghe manje uŝ haca cva eeongha jaiŝ a anghuŝ pourujo bavat.

ZoroastroKaj traduko de tiu ĉi verso estas:

Per tiuj ĉi preĝoj mi estas ĉiam honoranta la Virton kaj la Bonan Penson. Ho Mazda-Ahuro kun viaj propraj vortoj instruu al mi, ke kiel la universo ekis.

La ĉapitro 28 de Gathao estas pli preĝoj kaj adorkantoj. En tiu lasta verso ni vidas la unua demandon kiun Zoroastro demandas pri la universo kaj la kreado. En la aliaj parto de Gathao ekzistas similaj demandoj. Ni ne scias ĉu Zoroastro mem estas prezentinta iujn respondojn por tiuj demandoj aŭ ne (ĉefe ĉar granda parto de Gathao estas plu perdita). En tiu verso ŝajnas, ke Zoroastro esperas konante respondojn de tiuj demandoj gvidi homojn al progreso kaj bonestado.

Arkivo de tradukoj de Avesto.

18 nov. 2007

Bedaŭrinda tragedio

Eventoj kiuj kondukis al morto de la pola enmigrinto al Kanado, s-ro Robert Dziekanski estas ege bedaŭrindaj. Mi antaŭe skribis, ke la reĝa polico de Kanado (ang. – Royal Canadian Mounted Police - RCMP) konsideriĝas kiel unu el simboloj de tiu lando. En kinfilmoj kaj literaturaĵoj anoj de la kanada polico ofte priskribiĝas kiel serenaj profesiuloj kiuj laŭeble mildmaniere traktas aferojn (kontraŭe al siaj usonaj kolegoj kiuj laŭ kliŝaj opinioj plejofte uzas forton por solvi problemojn). Bedaŭrinde amatora filmo kaptita de okazaĵoj kiuj kaŭzis morton de s-ro Dziekanski montris, ke kulpo de la intervenintaj policanoj dum tiuj eventoj estas preskaŭ nedementebla. Tiu filmo ankaŭ montris, ke kvankam la novaj teknologioj helpas por ke polico pli kaj pli kontrolu civitanojn tamen samtempe la publika kontrolo helpe de la samaj rimedoj ankaŭ pli malfaciligas kaŝadon de misfaroj faritaj de polico.

Robert Dziekanski kun sia patrino Zofia Cisowski en Pollando, antaŭ ŝia almigrado al Kanado.Pri la morto de s-ro Dziekanski la afero rapide trovis politikajn dimensiojn. Denove konservativuloj akuzis liberalulojn pri tio, ke ili apogis ekipadon de polico per elektropafiloj. Aparatoj kiuj uziĝis por deteni la forpasintan enmigrinton. Mi trovas tiun argumenton malhonesta, ĉar neniu diponigis elektropafilojn al polico, por ke policanoj uzu ilin en ĉiu ajna situacio (pri s-ro Dziekanski policanoj uzis elektropafilojn nur 40 sekundoj post komenco de sia interveno ankaŭ sur la menciita filmo oni trovas, ke ili eĉ antaŭ alfrontiĝo al s-ro Dziekanski parolis pri uzo de elektropafiloj). Mi legis opiniojn de kelkaj kanadanoj kiuj estis ege indignitaj pro la okazaĵoj kaj forte postulis publikan enketon pri la eventoj. Mi ne scias pri aliaj landoj sed en Kanado tiel ŝajnas ke nur polico mem povas enketi pri misfaroj de policanoj. Malgraŭ tio, nun okazas kvar enketoj pri morto de s-ro Dziekanski kaj mi esperas, ke la publiko ricevu kontentigajn respondojn al siaj demandoj ĉi-rilate.

Multaj opinias, ke pri morto de s-ro Dziekanski ne nur polico sed ankaŭ funkciuloj en flughaveno de Vankuvero kulpas. Tiel ŝajnas, ke la pola enmigrinto estis sin prezentinta al la unua nivelo de kontrolo por enmigrado. Do oni sciis, ke li estas alveninta al la flughaveno. Bedaŭrinde kiam patrino de s-ro Dziekanski (kiu jam depost kelkaj jaroj loĝas en Kanado) plurfoje petis helpon de funkciuloj en la flughaveno por trovi sian filon, ili ne helpis ŝin. Tiel la povra polo dum dek horoj restis inter la unua kaj la dua niveloj de kontrolo por enmigrado. Tio estis en parto de la flughaveno kie krom pasaĝeroj kaj funkciuloj de la flughaveno aliaj ne rajtas iri. Mi demandas min kiel respondeculoj de enmigrado ne maltrankviliĝis kaŭze de dekhora malapero de iu persono en flughaveno. Se tiu persono estus danĝera teroristo, ĉu dek horoj ne sufiĉus por eksplodigi flughavenon?

Finfine la afabla kaj ĝentila s-ro Dziekanski iusence estas viktimo pro nescipovo de la angla lingvo. Li ne estis malklera sed ne scipovis la anglan lingvon. Ĉu se li scius la anglan li perdiĝus? Kaj se policanoj alfrontiĝus al homo parolante la anglan lingvon (eĉ se balbutante) ĉu ili same sentus sin minacataj ĝis tiu grado, ke ili uzu la ekstreman forton? Ho la angla! La glora angla lingvo! Oni devas scii vin aŭ devas morti!

13 nov. 2007

Ĉu la plej utilaj rezultoj de nia civilizacio?

El ĉiu mil produktataj aŭtomobiloj, 950 uziĝos.
El ĉiu mil produktataj televidiloj, 900 uziĝos.
El ĉiu mil produktataj fridujoj, 920 uziĝos.
El ĉiu mil presataj libroj, 700 aĉet-legiĝos.
El ĉiu mil produktataj armiloj, malpli ol 50 uziĝos…
Malgraŭ tio, la komerco de armiloj estas la plej sekura komerco en la mondo[1].

Virino kaj pafiloOni uzas la lingvon de perforto aŭ ĉar ne kapablas trafe uzi parolan lingvon aŭ ĉar estas pli komforta por uzi armilon.

Pistolo: malgranda armilo por mortigi homon kiun ni konas kaj vidas.
Mitraleto: armilo iom pli granda ol pistolo por mortigi grupon da homoj inter kiuj ankaŭ eble troviĝas unu aŭ kelkaj el niaj malamikoj.
Mitralo: pli granda ol mitraleto por mortigi ĉiujn homojn kiuj estas en loko en kiu nia malamiko ankaŭ povas esti.
Obuso: armilo por pereigi malamikon kune kun ĉiuj personoj kiuj estas ĉirkaŭ li (aŭ ŝi).
Bombo: armilo por pereigi malamikon kune kun liaj (aŭ ŝiaj) familianoj, najbaroj kaj loĝloko.

Pafilo estas produkto de la scienco kaj teknologio por ke homoj anstataŭ provo por dialogi sen pene kaj premante ellasilon solvi siajn problemojn kun aliaj.

InfansoldatoVi pravas. Mi devas akcepti ke vi pravas. Ĉar vi havas armilon do mi akceptas ke vi pravas.

Rigardu min! Rigardu kiel kun mia rozkolora fusilo[2] mi iĝas pli koketa! Nun mi estas vere la femme fatale (eo. alegorio por deloganta virino)!

[1] Tiujn statistikojn mi vidis en iu perslingva fonto kaj bedaŭrinde ne sukcesis kontroli ilin en aliaj pli fidindaj fontoj. Ĉiuokaze ili al mi ŝajnas senchavaj. Oni ne forgesu, ke la plejparto de armiloj restas en tenejoj ĝis tiam kiam oni anstataŭigas ilin per pli modernaj armiloj.
[2] Defendantoj de armilposedrajto por civitanoj argumentas, ke tiuj mortigiloj estas ĉefe por defendi sin. Se virinoj devas uzi ilin nur ĉe la neceso kaj kontraŭvole (ne ĝuante) tiam kial por allogi virinojn produktantoj devas konstrui rozkolorajn pafilojn?!

Por legi pri armiloj kaj neceso por limigi ilin rigardu Kampanjo por limigado de la armila komerco, la sekcio por senarmigo en UNo, Internacia Instituo en Stokholmo por studo pri paco.

9 nov. 2007

Interesa viro

Tenereco
Sen tenereco, viro estas seninteresa.

La legenda germana aktorino, Marlene Dietrich [1901 - 1992, pr. marlen ditriĥ].

8 nov. 2007

Ĉu kapabla al elnombri la pekojn?

En Jackson Hole Star Tribune [pr. Ĝakson Haŭl Star Tribun], David Yount [pr. Dejvid Junt] skribas:
Much as we might find a common religious language convenient, it would perforce be artificial and sterile. I'm reminded of St. Peter's in the Vatican, where one priest hangs a sign on his confessional inviting sinners to confess in Esperanto, an ambitious artificial language devised to serve as a common bond among the world's peoples.

All I could wonder is how Esperanto's creators could have created a vocabulary large enough to convey the array of sins to which humankind is prone.

***
Kvankam ni eble trovas ideon de iu komuna religia lingvo konvena, tamen ĝi pro la cirkonstancoj nepre estos artefarita kaj sterila. Mi memoras bazilikon de Sankta Petro en Vatikano, kie pastro sur sia konfesejo estis pendiginta signon kiu invitis pekulojn por ke ili konfesu en Esperanto, ambicia artefarita lingvo kiu celis servi kiel komuna ligilo inter popoloj de la mondo.

Mi nur povis miri, ke kiel la kreantoj de Esperanto estus kapablaj krei leksikon sufiĉe ampleksan, por ke ĝi esprimu aron de tutaj pekoj kiujn homoj emas fari!
Almenaŭ katolikaj esperantistoj havas organizaĵon kaj eble inter anoj de tiu organizaĵo povas troviĝi pastro kiu klarigu, ĉu en Esperanto eblas esprimi ĉiujn eblajn pekojn aŭ tio nur eblas en la latina lingvo.

Bonvole pardonu min kaj korektu eventualajn erarojn en mia traduko.

7 nov. 2007

Intelekta nivelo

En fino de sia blogero je la 7a de novembro, Ken Miner skribas
Tamen mi vidis ofte itallingvajn tekstojn en la reto, liberale aspergitajn per fremdaj (precipe anglaj) vortoj senŝanĝaj, kaj ju pli alta la intelekta nivelo de la teksto, des pli dense.
Mi ne estas kontraŭ ĝustaloka uzo de vortoj pruntitaj (aŭ prenitaj) el fremdaj lingvoj. Sed ĉu vere oni abunde uzas tiajn vortojn ĉar ĉe la intelekta diskuto li/ŝi havas nenian alian eblecon por esprimi sin? Aŭ ĉar tiu persono volas montri sin aparte pli klera ol la legantoj kaj fanfaroni pri siaj intelektaj meritoj?

La intelekta nivelo de iu teksto estas en konceptoj kaj ideoj (signifoj) kaj ne en nombro de fremdaj vortoj. Se mi legus perslingvan tekston kaj necesus por kompreni alineon el ĝi mi rigardu dekfoje vortarojn (precipe tiam kiam por esprimi ideon ekzistas persaj vortoj), mi ne konkludus ke ĝi estas intelekte pli altnivela aŭ ĝia skribinto pli klera. Kontraŭe mi konkludus, ke la verkisto de tiu teksto ne nur intencas falspavi sed ankaŭ li/ŝi ne bone scipovas la persan lingvon!

6 nov. 2007

Ĉu tro da fizikistoj?!

Antaŭ nelonge en komento sub blogero ĉi tie mi legis ke Toño estas demandinta "Ĉu vi ankaŭ estas fizikisto? Mi supozas ke ne, ĉar alikaze tio jam estus tro da blogantoj. Laŭ mia scio, almenaŭ Beĉjo, Manolo Pancorbo, Bendis, Luis Guillermo kaj mi mem estas fizikistoj". Strange Vastalto kiu estis skribinto de tiu blogo mem ankaŭ estis "instruisto de fiziko kaj naturscienco en supera mezlernejo". Kaj tio ne estas ĉio! Jen sinjorino kiu estas fizikisto kaj el Pollando skribas blogon en Esperanto.

Mi opinias, ke unu el malavantaĝoj de Esperanto estas tio, ke ĝi allogas tro da fizikistoj, komputilistoj kaj lingvistoj al si (fakte tio estas tre bona, ke tiom da fizikistoj allogiĝas al Esperanto. Tio montras, ke ni - fiziklernintoj - estas kleraj kaj allogiĝas al belaj kaj simplaj aferoj!!). E-movado bezonas pli da artistoj, pentrsitoj, fotistoj, muzikistoj, kantistoj (kaj ankaŭ certe ĝi bezonas pli da belulinoj!).

5 nov. 2007

Peco de la historio

Por tiuj kiuj scipovas la anglan lingvon; Jen peco de la ĵurnalo "New York Times" en 1921. Delegitoj kiuj proponis oficialiĝon de Esperanto kiel internacia lingvo. Nomo de la delegito el Persujo Emir Zoka al Dovla (per. امير ذکاء الدوله) ankaŭ estas inter nomoj de aliaj subskribintoj de la rezolucio. Bedaurinde mi trovis neniun bildon de li.

P.S: Fajro estas trovinta bildon de tiu sinjoro ĉi tie.

30 oct. 2007

Alia plej bela ...

Kiel mi skribis antaŭe, iuj aferoj estas mezureblaj kaj homoj povas serĉi la ekstremajn ekzemplojn de tiaj aferoj. Ekzemple en Guniness [pr. gines] la libro de rekordoj, oni povas trovi la plej altan personon, homo kiu havis la plej longajn ungojn, la plej malgrandan katon k. s. Sed iuj aferoj kiel ekzemple beleco kaj inteligenteco estas subjektivaj. Serĉi la plej belan (fakte seksallogan) virinon estas vana sed povas esti, ke malmultaj juĝantoj konsentu pri la plej bela sinjorino inter malmultaj partoprenantoj (Tion iam faras revuoj - ekzemple mi memoras opinisondadon laŭ kiu ŝajniĝis, ke laŭ viroj - ne ĉiuj viroj - Monica Bellucci - pr. Munika Belluĉi - estas la plej bela - seksalloga - aktorino).

Pro tiu nemezurebleco de la beleco, kiam oni parolas pri beleco de lingvo aŭ tiu de iuj vortoj, mi ne bone komprenas tion. Malgraŭ tio ĉio, tiel ŝajnas, ke germanoj aŭdacis aventuri pri tiu afero! Laŭ raportoj, la germana gazeto Kulturaustausch [kultura interŝanĝo] estas elektinta la turkan vorton Yakamoz [pr. Jakamuz] kiel la plej bela vorto. Tiu vorto signifas reflektiĝon de lunlumo el surfaco de riveroj kaj maroj. Kiel la dua plej bela vorto elektiĝis la ĉina vorto Hulu kiu signifas ronkon. Kaj post ĝi, elektiĝis la afrikdevena vorto Volongoto kiel la tria plej bela vorto. Ĝi signifas ĥaoson. Por la konkurso entute proponiĝis 2500 vortoj el 58 landoj. Tiuj germanoj estas iomete frenezetaj! Ĉu ne?

Aliaj fontoj por la raporto tie kaj ĉi-tie.

26 oct. 2007

Akvofaloj Niagaro

Mi estas jam skribinta kelkajn blogerojn pri miaj travivaĵoj en Kanado. Ĝis nun, ili ĉefe estis raportetoj pri aferoj asociitaj al Montrealo kaj Kebekio. Tio ne signifas, ke mi estas travivinta neniun rakontindan aventuron en aliaj partoj de Kanado kaj precipe en mia loĝ-provinco, Ontraio. Fakte du semajnojn antaŭ kun amiko kiun mi konas el la mezlernejaj jaroj kaj nun loĝas en Vankuvero ni iris al la akvofaloj Niagaro. Aldone al la akvofaloj Niagaro ankaŭ estas nomo de rivero sur kiu estas tiuj akvofaloj kaj formas parton de la landlimo inter Usono kaj Kanado. Cetere la du urbaj centroj kiuj situas en du flankoj de la rivero apud la akvofaloj nomiĝas Niagaro. Tiel ekzistas du urboj Niagaro; unu en la usona ŝtato Novjorko kaj la alia en la kanada provinco Ontario.

Konstruaĵo en la urbo NiagaroSurLaLagoNia vojaĝo ne estis nur por viziti la akvofalojn. Ni preterpasis proksimume de la urboj Hamiltono kiu estas fama pro sia ŝtalindustrio kaj Sankta Katarino [ang. St. Catharines] kiu havas faman kanalon inter du nesamnivelaj lagoj (la kanalo nomiĝas Welland – pr. veland - kaj situas inter la du lagoj Erio – ang. Lake Erie - kaj Ontario). Tra tiu kanalo ŝipoj povas pasi. Mi sukcesis vidi ŝipon sur la kanalo sed ne sukcesis foti ilin (la ŝipon kaj/aŭ la kanalon).

Monumento por Generalo BrockLa unua urbo en kiu ni elaŭtobusiĝis estis la urbo Niagaro-Sur-La-Lago [ang. Niagara On The Lake – N-O-T-L]. Antaŭ atingi ĝin ni ankaŭ vizitis bienon en kiu oni faris glacivinon. Tiu regiono de Kanado produktas tre famajn kaj bonkvalitajn glacivinojn. En la bieno ni eĉ rajtis gustumi vinojn sed ĉar glacivinoj estas ege multekostaj, nia gustumado limiĝis je nur du ordinaraj vinoj; unu blanka kaj unu ruĝa. La blanka vino estis bongusta sed la ruĝa vino laŭ mia opinio ne estis tiom bona [ve! mi ankoraŭ ĉie serĉas la guston de la ruĝa vino de Bordeaux – pr. Bordeŭ – regiono en sudo de Francio].

La urbon Niagaro-Sur-La-Lago estas fondintaj personoj kiuj estis lojalaj pri la brita regno kaj post la revolucio en Usono eskapis el tiu lando norden. La urbo unue nomiĝis Newark [pr. Niuark] kaj ĝis 1797 estis ĉefurbo de la provinco Supra Kanado [ang. Upper Canada – la unua nomo de la provinco Ontario]. Tamen en tiu jaro oni elektis la urbon York [pr. Jork – la hodiaŭa Toronto] kiel ĉefurbo de la provinco ĉar la urbo Niagaro-Sur-La-Lago estis tro proksima al Usono. Pliposte evidentiĝis, ke tiu decido estis saĝa ĉar dum milito en 1812 la usonaj trupoj konkeris la urbon kaj antaŭ sia retreto detruis ĝin. Pliposte oni rekonstruis la urbon kaj depost tiam urbo konservis sian arkitekturan strukturon. Tial malkiel multaj el aliaj kanadaj urboj konstruaĵoj tie havas karakteron. La urbo havas plaĉan harmonion kaj ĉarmon propran al si mem. Al mi ege plaĉis promeno sur ĝiaj stratoj. Dum tiu promeno mi vidis statuon de George Bernard Shaw [pr. Ĝorĝ Bernard Ŝaŭ] kaj lernis, ke ĉiujare en la urbo okazas festivalo dediĉita al liaj teatraj laboroj.

Aldone al beleco de la naturaj ĉirkaŭaĵoj, la regiono estas ankaŭ vizitinda pro restaĵoj el historiaj eventoj. Apud la urbo Niagaro-Sur-La-Lago situas la fuorto George [ang. Fort George]. Ĝi estis milita fortikaĵo konstruita de la brita armeo por defendi kanadajn teritoriojn kontraŭ usonaj atakoj. Estas malfacile imagi, ke iam en du flankoj de tiu rivero ekzistis tiom da malamikeco. Ankaŭ malfacilas kompreni, ke kial en Kanado oni restis tiom lojala pri la brita regno. Ĉiuokaze perfiduloj kaj krimuloj por unu flanko estas herooj de la alia flanko. Inter tiaj homoj estas s-ino Laura Secord [pr. Lora Sikord]. Dum la milito en 1812 ŝi piedvojaĝis kilometrojn da distanco por averti la britan armeon pri ambusko de usonaj fortoj. Pro ŝia averto, en tiu batalo britaj soldatoj severe venkis la usonajn, kaj oni ne scias, eble tiu venko kaŭzis, ke Kanado restis parto de la brita imperio kaj sekvis historian vojon malsame de tiu kiun iris ĝia suda najbaro. Domo de s-ino Secord estas konservita kaj vizitita de turistoj. Ankaŭ sur la vojo el Niagaro-Sur-La-Lago al la akvofaloj Niagaro ekzistas alia monumento kiu estas konstruita omaĝe al komandanto de la brita armeo Generalo Isaac Brock [pr. Isak Bruk]. Kiel sur la foto vi vidas, apud la monumento estis kelkaj homoj kiuj partoprenis geedziĝan ceremonion. Por mi estis interesa vidi, ke partoprenantoj de geedziĝa festo venas kaj ĝuas belecon de pejzaĝo kiu estas ĉirkaŭ tiaj monumentoj (kaj ja la naturo ĉie en tiu regiono estas belega).

Malgrandega KapeloAlia loko por festi geedziĝon estas la malgrandega kapelo The Living Water Wayside [la kapelo de apudvoja vivanta akvo]. La kapelo povas enakcepti nur ok personojn. Tiel ĝi estas unu el la plej malgrandaj kapeloj en la mondo [ĉi-tie estas listo de malgrandaj kapeloj en nordameriko].

Akvofaloj NiagaroLa kulmino de nia vojaĝo sen iu ajn dubo estis vizito de la akvofaloj mem. Ili estas grandiozaj mirindaĵoj de la naturo. Tie ekzistas du grandaj akvofaloj unu en flanko de usono (t. n. la usona akvofalo) kaj la alia en la kanada flanko. La pli granda akvofalo estas kanada. Boatoj portas tursitojn proksimume de la akvofaloj, kaj senti ilian grandecon estas neforgesebla evento en la vivo de ĉiu vizitanto.

La fotoj estas faritaj de mi kaj havas nenian ajn kopirajton. Kliku sur ili por vidi ilin pli grande.

19 oct. 2007

Ĉu iri tien?

Longtempe mi esperis, ke la retservo amikumu finfine tie disponigu eblecon por krei blogojn. Nu! Tio ĝis nun ne okazis. Esperantaj blogoj ekzistas ĉe diversaj retservoj, kiel livejournal, blogger, wordpress (ne la programo sed senpaga blogkonstrua servo), k. s. Bedaŭrinde neniu el tiuj servoj konsideras Esperanton kiel lingvo uzebla (la programo wordpress estas tradukita sed oni bezonas disponiganton de spaco por retaj paĝoj) por krei blogojn. Hodiaŭ mi vidis, ke la blogservo nireblog parte disponigas tiajn eblecojn. Ĉu esperantlingvaj blogistoj ne ŝatas kuraĝigi ĝin transportante siajn blogoj al tiu blogservo? Mi mem serioze studas tian eblecon sed ankoraŭ opinias, ke profesia servo kiel tiu de ĝangalo por esperantlingvaj blogistoj estas necesa (kvankam la servo ĉe ĝangalo ne disponigis multajn eblecojn kaj ĉiu nova servo devas konsideri modernajn bezonojn rilate blogojn - ekz. libereco por elekti fasadajn modelojn laŭ volo de blogantoj).

18 oct. 2007

Ĉu mielmonato de s-ro Sarkozi finiĝis?

s-ro Sarkozi kaj lia edzino
Francio alfrontiĝis al la unua severa striko pri la publika transporto post prezidentiĝo de s-ro Sarkozi. Tiuj kiuj iam estas loĝintaj en Francio, scias ke strikoj precipe pri la publika transporto estas ordinaraj eventoj de la ĉiutaga vivo en tiu lando. Do tiel ŝajnas, ke francoj revenas al siaj antaŭaj vivmanieroj! Pretere oni informis, ke s-ro Sarkozi kaj lia edzino Cecilia [pr. Sesilia] divorcas. Ĉu li suferos pro tio? Ĉu mielmonato de s-ro Sarkozi jam finiĝis?

17 oct. 2007

Revo sur lago

Belulinoj sur lago
Tiu bildo ekpensigas min pri nimfeoj (Nymphaeaceae) kaj ankaŭ pri la baleto lago de cignoj.

Politika ludo de s-ro Putin

S-ro Putin vizitis Iranon
Oni povas admiri aŭ abomeni lin, sed ne eblas malkonsenti, ke Vladimir Putin estas inteligenta politikisto [pli inteligenta ol Boris Jeltsin kaj certe pli inteligenta ol George Bush]. Kvankam li havas siajn proprajn ideojn pri bonfarto de Rusio, sed li efike uzas (precipe ĉi lastatempe) ĉian oportunon por realigi tiajn ideojn. Lia vojaĝo al Irano estas alia paŝo en tiu vojo. S-ro Putin prave scias, ke post disfalo de la islama respubliko en Irano virtuale nenio povas plu ŝtopi vojon de Usono al kompleta sufokado de Rusio. La alfrontiĝema politiko de Rusio alfronte al Usono estas rezulto de humilegiga sinteno de Usono rilate Rusion post disfalo de Sovetunio. S-ro Putin deziras montri, ke Rusio ankoraŭ havas iujn latentojn por esti granda potenco. Li tre lerte ludis sian ludon. Li avertis Usonon kontraŭ atako al Irano, vendis motorojn por armeaj aviadiloj al Irano kaj insistis pri kompletigo de nuklea centralo en Buŝehro. Samtempe kiam oni demandis kiam Rusio finos konstruadon de la centralo, li donis nenian precizan daton. Ankaŭ li ne promesis, ke Rusio uzos sian vetorajton por malhelpi alian sakncian rezolucion kontraŭ la islama respubliko.

Fakte s-ro Putin daŭre ludas laŭ favoro de ambaŭ flankoj. Por li pluekzisto de la islama respubliko en Irano estas bona evento. Irano povas ĝeni Usonon en regiono de mezoriento (precipe en Irako) kaj disponigi tempon al Rusio. Samtempe s-ro Putin zorgas pri tio, ke Rusio ne direkte alfrontiĝu al Usono. Li estas farinta Rusion kiel la nura kanalo por negoco kaj komunikado kun la islama respubliko. Tial antaŭ vojaĝo al Irano, Gates (la usona sekretario pri defendo), Rice (la usona sekretario pri la eksterlandaj aferoj), Sarkozi (la franca prezidento) kaj Merkel (la germana kancelierino) vizitis lin kaj post lia vojaĝo al Irano, morgaŭ, Olmert (la isreala ĉefministro) iros al Moskvo.

Kion gajnis la islama respubliko? La vojaĝo ĉefe estis por decidi pri leĝa statuso de la kaspia maro (fakte ĝi estas lago sed tiom granda ke oni nomas ĝin maro). Oni kredas, ke en epoko de Sovetunio, Irano rajtis je duono de la maro. Post disfalo de tiu ŝtato kaj apero de novaj ŝtatoj ĉirkaŭ la maro, nun ekzistas akra disputo pri ĝia dividado. Dum la vojaĝo de s-ro Putin al Irano estiĝis nenia konkreta rezulto por solvi disputojn. Oni prokrastis finan decidon pri tiu afero ĝis kunsido en Bakuo (en Azerbajĝano) en venonta jaro.

P.S: Post Stalin en 1943, s-ro Putin estas la nura rusa registarestro kiu vizitas Iranon.

15 oct. 2007

Grandaj homoj apartenas al ĉiuj nacioj

S-ino Lessing
Mi estas jam leginta neniun verkon de ĉi-jara nobelpremiito pri la literaturo s-ino Doris Lessing. Mi esperas iam fari tion. Ĉiuokaze pri ŝi iu afero tiklas subkonscion de irananoj! En 1919 ŝi naskiĝis en Kermanŝaho en Irano (kaj en retpaĝo de la Nobelpremio estas skribita iama persujo). Ne! Ne pensu, ke ŝi estas irandevena! Ŝiaj gepatroj estas britoj kaj ŝi ĝisoste estas brita. Kiam ŝi forlasis Iranon ŝi estis 5-6 jara knabineto. Tial mi ege dubas, ke Irano iel ajn estas helpinta ŝin por tiu ĉi estonta sukceso. Malgraŭ tio ĉio, ŝi ankoraŭ apartenas al ĉiuj homoj. Tial irandevenano kiel mi ne fieru ĉar iam ŝi naskiĝis en nia naskiĝloko sed ĉar ŝi estas grandanima homo!

9 oct. 2007

Pri ĉi-jara Nobelpremio de fiziko

Aplikoj de giganta magnetorezisto
Jen bona preteksto por skribi pri io krom politikaj aferoj; la ĉi-jaran Nobelpremion pri fiziko estas gajnintaj la franca profesoro Albert Fert de la Universitato de Sudo de Parizo (la sama universitato en kiu mi doktoriĝis) kaj la germana profesoro Peter Grünberg de la esplorinstituo Jülich (tie tamen mi neniam estis). Ili estas malkovrintaj la fenomenon de giganta magnetorezisto (en. giant magnetoresistance, fr. la magnétorésistance géante). Kiam oni metas iujn metalojn en magnetan kampon, elektra rezisto de tiuj metaloj ŝanĝiĝas. Sub ordinaraj kondiĉoj tiu ŝanĝo estas malgrandega sed por specifa kunmetitaĵo da metaltavoloj tiu ŝanĝo pro kvantumaj efikoj estas ege granda. La fenomeno rilatas al tiu branĉo de la fiziko kiu nomiĝas la fiziko de ultramincaj tavoloj (en. physics of ultra-thin layers, fr. physique des couches minces). Tiun branĉon de la fiziko oni ne konfuzu kun fiziko de surfacoj (en. surface physics, fr. physique des surfaces). Ambaŭ branĉoj studas fenomenojn kiuj okazas ĉar en ultramincaj tavoloj (je dikeco de nur kelkaj atomoj) aŭ surfacoj de materioj kvantumaj fenomenoj prezentas pli 2-dimensiajn trajtojn ol 3-dimensiaj.

Ĉi supra bildo montras aplikojn de la Giganta MagnetoRezisto (GMR) kiu uziĝas en ambaŭ komputilaj durdiskoj kaj memorcirkvitoj.

6 oct. 2007

Deprimo

Laurel kaj Hardy [Lorelo k. Hardio]
Damne! Tiom da politiko deprimas min! Mi devas iomete ĉesi skribon pri tiaj aferoj!

5 oct. 2007

Stulteco

Se iuj konservativuloj en la okcidento estas hipokritaj, sed multaj islamistoj kaj precipe la prezidento de la islama reĝimo en Irano estas stultaj! Tiu ulo denove estas dirinta sensencaĵojn (liaj asertoj pri Israelo estas naŭzigaj). Israelo estas tute laŭleĝa ŝtato, membro de UNo kaj miaopinie neniu ŝtato aŭ grupo da ŝtatoj havas rajton malkonsenti ĝian rajton je ekzisto. Nur restas ĝia konflikto kun araboj (kaj palestinanoj) dum kiu iam la israela armeo faras krimojn. Mi nur esperas, ke tiu konflikto ankaŭ baldaŭ solviĝu.

Hipokriteco

Birmo kaj protestojMi opinias, ke nordamerikaj konservativuloj plejofte estas malhonestaj kaj hipokritaj. Tio ne estas problemo nur en Usono sed ankaŭ en Kanado ni havas similan problemon kun koservativuloj. Ekzemple tiu sinjoro Michael Coren [pr. Majkel Koren] iam diras strangajn eldiraĵojn kaj mi ne komprenas kiel homoj kun averaĝa intelekto kredas lin. Antaŭ nelonge en unu el siaj tv-programoj li diris, ke la okcidentaj demokratioj volas premi diktaturan reĝimon en Birmo, sed Ĉinio kaj Vjetnamio laŭdas tiun reĝimon kaj ne permesas tion.

Nu! Bone! Eble subteno de Birmo per Ĉinio kaj Vjetnamio estas vera, sed depost kiam Usono kaj la okcidentaj ŝtatoj atendas permeson de Ĉinio por premi iun alian registaron? Ĉu la usona registaro por armi Muĝahidinojn en Afganio kontraŭ la Ruĝa Armeo atendis permeson de Sovetunio?! Ĉu en Nikaragvo por armi oponantojn de la sandinista reĝimo ĝi bezonis permeson? Ĉu la usona registaro atendis permeson de UN-o por ataki al Irako? Kion ĝi faris en Ĉilio? Ĉu estis permeso de la mondo por ataki al Panamo kaj Honduro?

Mi opinias, ke la sorto de birmanoj kaj demokratio en ilia lando tute ne estas grava por la usona registaro. Ĉar se ĝi volus renversi la tiranojn en tiu lando, tie ekzistus multaj diversaj vojoj por fari tion (eĉ sen sendi usonajn soldatojn tien).

Pri mia amata fako

En la fiziko, ne necesas, ke vi serĉu por kaŭzi ĉagrenon por vi mem, la naturo faras tion por vi.

La usona fizikisto Frank Wilczek [pr. Frank Vilĉek].

3 oct. 2007

Ni kaj niaj prijuĝoj

Kiam mi estis en Francio inter aliaj ankaŭ du sinjorinoj estis miaj instruistoj por la franca lingvo. Unu el ili estis el urbo en nordo de la lando kaj la alia el ĝia suda parto. Miaj travivaĵoj kun tiuj du sinjorinoj kaj renkontoj kun iuj aliaj francoj montris, ke devenantoj de la suda parto estas pli konversaciemaj kaj gastigemaj, dum tiuj francanoj kiuj venas el ĝiaj nordaj partoj kvankam ĝentilaj sed tenas siajn distancojn. Pliposte mi konstatis ke en Eŭropo ĝenerale loĝantoj de sudaj landoj kiel Hispanio kaj Italio pli rapide kaj facile faras konversacion kun nekonatuloj. Kontraŭe al tio en la nordaj landoj de Eŭropo (kiel Svedio) homoj malpli facile akceptas nekonatulojn kaj emas teni distancon kun ili (tio tute ne signifas, ke ili estas malafablaj aŭ malĝentilaj). Kiam mi rakontis tiun konstaton al amiko el la norda parto de Francio, ŝi diris, ke kvankam nordanoj pli malfacile amikiĝas kun nekonatulojn, sed ilia amikeco estos pli profunda kaj daŭra. Ŝi konsilis zorgu ĉar kvankam loĝantoj de la sudo pli facile amikiĝas [fakte konversacias] sed tiu amikeco ne ĉiam estas daŭra kaj profunda.

Tio estis kutima nerigora observo farita de ordinara homo kiel mi. Ĉu vere tiaj trajtoj pri diversaj popoloj ekzistas? Tio estas temo de branĉo de la sociologio kiu nomiĝas studoj tra kulturoj [ang. cross-cultural studies, fr. les études interculturelles]. Iam mi legis kelkajn laborojn pri tiu temo en kiuj oni inter aliaj menciis la nomon de s-ino Margaret Mead [pr. Margaret Mid] kiel unu el pioniroj de la branĉo.

Ĉiuokaze povas esti, ke tiaj diferencoj inter popoloj vere ekzistas. Tamen malfacile eblas ŝarĝi moralajn konkludojn super ilin. Mi mem kelkfoje estas skribinta (en tiu mem blogo), ke usonanoj ĝenerale havas ne tre vastan konon pri la mondo ekster sia lando. Tio estas tro svaga prijuĝo kaj neniel influas miajn sintenon aŭ sentimenton alfronte al usonanoj. Kvankam mi ne alte estimas George W. Bush kaj liajn samideanojn, tamen tio ne kaŭzas, ke mi negative prijuĝu ĉiujn usonanojn. Mi tre ŝatas legi skribaĵojn de nia amiko Steven Brewer kiu estas usonano. Mi alte estimas klerajn usonanojn kiel s-roj Don Harlow kaj Fred Meyer. Ankaŭ respektas usonajn skribantojn de la blogoj Usono kaj la Domo de Karotoj. Fakte tie estas sennombraj usonanoj kiujn mi estimas kaj ŝatas.

Kiam mi legis ke altranga konsilanto de Bush, Debra Cagan [pr. Debra Kagan], estas dirinta, ke ŝi abomenas ĉiujn irananojn, tio ŝokis min. Ĉu eblas abomeni ĉiujn anojn de iu nacio? Tio ne estas aserto de ordinara usonano en fora urbeto en centro de tiu lando. Tio estas esprimo de decidofaranto en Vaŝingtono. Ja mi komprenus ŝin, se ŝi estus dirinta, ke ŝi abomenas regantojn de Irano [mi mem malŝatas ilin] aŭ kelkajn irananojn aŭ eĉ la plejmulton da irananoj. Sed ŝi estas dirinta ĉiujn irananojn. Ĉu ŝi ankaŭ abomenas judajn irananojn? Ĉu ŝi eĉ abomenas min kiu estas zoroastrano (kaj oponanto de la islama reĝimo en Irano) kaj nur naskiĝis tie? Mi esperas, ke plejmulto da usonanoj ne havu saman sentimenton pri irananoj.

2 oct. 2007

Tiu granda homo

Hodiaŭ la 2-an de oktobro estas naskiĝdatreveno de Mohatmo Gandi (li naskiĝis en 1869). Tiun tagon la UN-o estas deklarinta kiel internacia tago por malperfortemo. Ne uzi forton por atingi celojn estas malfacila. Fakte la plej bravaj homoj ne estas tiuj kiuj kun alfrontiĝo al ĉiu eta malfacilaĵo tentiĝas uzi forton, sed tiuj kiuj uazs malperfortajn rimdeojn por venki ilin. Mia omaĝo al tiu granda homo, Mahatmo Gandi.

1 oct. 2007

Kial Einstein? Kial Zamenhof?

Albert Einstein
Kiam mi komencis miajn studojn por magistra diplomo, mi konatiĝis kun (interesiĝis pli pri) revuoj temante la fizikon en nivelo de mezlernejoj. Tiutempe iu afero kiu frapis mian atenton, estis la granda nombro da leteroj kiuj ĉiutage el studentoj de mezlernejoj alvenis al tiuj revuoj kaj en ili la skribintoj pretendis, ke ili estas trovintaj eraro(j)n de Einstein [pr. Ajnŝtajn] aŭ estas pruvintaj malĝustecon de la kvantuma mekaniko. Mi neniam bone komprenis kial kiam oni iomete lernas la fizikon tuj tentiĝas pruvi malĝustecon de tiuj du specifaj teorioj aŭ malkovri erarojn de eminentuloj de la sciencobranĉo. Por mi estis evidenta, ke la plejparto de tiuj leteroj havas ignorindan sciencan valoron. La fiziko ne estas fako establita surbaze de prozo sed konstruita ĉirkaŭ rigoraj matematikaj priklarigoj. Kiel studento kiu jam ne konas koncepton de tensoroj aŭ ne kapablas solvi diferencialajn ekvaciojn povas kompreni kaj teoriumi pri la relativeco aŭ la kvantuma mekaniko? Tio estas danĝero kiu povas kaŭze de troa popularigo de la scienco minaci ĝin. Mi lernis, ke precipe tiuj teorioj kiuj malfermas pli grandan pordon al filozofia imagado, tentas nefakulojn al teoriumado.

Estas interesa konstati, ke simila fenomeno ekzistas pri Esperanto. En Esperanto oni multe vidas novlernantojn kiuj ankoraŭ ne ĝuste uzas akuzativon sed proponas reformojn por la lingvo. Tiu fenomeno ekzistas pri neniu nacia lingvo. Ekzemple mi neniam aŭdacas proponi novan formon de frazo por la angla lingvo aŭ konstrui novan vortokombinaĵon en la franca. En la persa lingvo (mia denaska lingvo) mi aŭdacas uzi foromojn kiuj ne tute kongruas kun reguloj de ĝia gramatiko. Ankaŭ ni perslingvanoj tre facile kreas kaj uzas vortojn kiuj laŭ la lingvistoj konsideriĝas ne tute ĝustaj. Tio okazas ĉar la persa lingvo estas mia kaj nekonscie mi konsideras min rajtigita je tiaj aventuroj pri ĝi. Kial novlernantoj de Esperanto tentiĝas proponi reformojn por ĝi? Ĉu ĉar situacio de la lingvo permesas tiajn aventurojn? Mi ne scias!

P.S 1: Bedaŭrinde mi devas konfesi, ke la sciencfikciaj verkoj (filmoj, libroj k. s.) iomete kulpas pri la fenomeno. Kiam oni en ili aŭdas/legas priskribojn kiuj ofte estas malĝustaj aŭ almenaŭ nerigoraj pri iuj sciencaj fenomenoj, nefakula persono povas ricevi tiun impreson, ke la scienco estas vico da nombroj kaj prozaj priskriboj kiuj maksimume nur enhavas sciencajn terminojn.

P.S 2: Kompreneble mi ne intecis diri, ke EinsteinZamenhof estis perfektaj homoj kaj oni povas trovi nenian difekton en iliaj laboroj.

29 sept. 2007

La plej bela geniulino

S-ino Dorota Rabczewska
Beleco estas subjektiva kvalito. Inteligenteco ankaŭ estas ege kompleksa kaj preskaŭ nemezurebla afero. Tial kiam oni parolas pri la plej bela geniulino, mi inklinas kritikante esplori la pretendon. Temas pri pola kantistino Dorota Rabczewska [Doda Elektroda - kiel prononci ŝian nomon?]. Ŝi konsideriĝas kiel la dua plej bela polino (ĉu rezulte de opinisondado?). Kaj kiam ŝi aliĝis al la organizaĵo Mensa, oni trovis ke ŝi posedas intelektan kvocienton 156. Oni taksas, ke la plejmulto de la homoj havas intelektan kvocienton (IK-o) inter 85 kaj 115. Ankaŭ konsideriĝas, ke iu persono estas mense malfruiĝinta se li/ŝi havas IK-on sub 70. Aliflanke persono kun IK-o pli ol 130 taksiĝas geniul(in)o.

Unue pri la beleco, ja ŝi estas sekse alloga kaj deziroveka. Tamen nia percepto de beleco (aŭ seksallogeco) formiĝas ĉefe kaŭze de kulturo, kutimoj kaj travivaĵoj. Ne ekzistas ĝenerala kaj universala interkonsento pri beleco.

Due pri la inteligenteco, tie ekzistas diversaj intelektaj kvocientoj; lingva/vorta, geometria/spaca, muzika, k. t. p. Precipe pri lingva/vorta mezuro de inteligenteco, ekzamenoj neniel povas esti universalaj. Miaopinie s-ino Rabczewska estas bela (seksalloga) kaj inteligenta, sed eble ne la plej bela geniulino. [Iuj taksas, ke la plej bela geniulino estas s-ino Danica Mae McKellar [pr. Danika Ma Makkeler] aktorino kaj matematikistino sed tio ankaŭ estas debatebla opinio]

Pretere mi iam ricevas tiun impreson, ke cerboj de virinoj pri iuj aferoj funkcias malsimile de la niaj. Ekzemple dum butikumado por aĉeti vestaĵojn por mi estas neeltenebla torturo, la plejparto de virinoj kiujn mi konas (patrino, kuzinoj, amikinoj k. s.) faras tion kun freneziga plezuro. Ili kapablas pasigi horojn kaj horojn en vendejoj (kaj finfine aĉeti nenion) dum mi iras al unua vendejo, provas malmultajn vestaĵojn kaj finfine haste aĉetas la plej aĉan el ilin.

27 sept. 2007

Ignoremaj esperantistoj!

Mi ne komprenas kial EVA (la Esperantlingva Verkista Asocio) ne konsideris min kiel kandidato por Nobel-premio. Ja! Tio veras, ke mi estas jam skribinta neniun libron elstaran, sed ili povus almenaŭ konsideri mian latentan talenton! Ho ve! Tiuj ignoremaj esperantistoj!

Ĉiuokaze mi esperas sukceson por EVA kaj s-ro Baldur Ragnarsson.

26 sept. 2007

Nomumita prezidento!

Hieraŭ mi volis skribi ion pri prelego de Ahmadineĵad en la universitato de Columbia [pr. Kolombia] , sed mi preferis atendi ĝis li parolis en la ĝenerala asembleo de UNo. Mi estas antaŭe skribinta (ankaŭ ĉi tie), ke ĉiufoje kiam tiu ulo malfermas sian buŝon, li kaŭzas honton de irananoj. Ĉi-foje ankaŭ ne estis escepto.

AhmadineĵadKontraŭe al multaj el irananoj kaj irandevenanoj, mi sentas nenian ĉagrenon pro tono per kiu la prezidanto de la universitato de Columbia, parolis al Ahmadineĵad. Ahmadineĵad meritis tian paroltonon kaj s-ro Bollinger [pr. Boliner] ne esprimis falsan eldiron. Nepre Ahmadineĵad ne estas prezidento reprezentanta min kaj mi esperas ke miaj neiranaj amikoj komprenu tion. Malgraŭ tio ĉio, tiel kolera kaj insulta paroltono eĉ por paroli al homo kiel Ahmadineĵad, ne estis akceptinda el flanko de digna akademiano kiel s-ro Bollinger. Kompreneble li rajtis kritiki Ahmadineĵad kaj eĉ nomi lin diktaturo, sed mi preferus se li sindetenus kaj ne aldonus insultajn adjektivojn kiel needukita, malkuraĝa kaj etanima.

Ahmadineĵad nepre mensogis kiam diris, ke en Irano virinoj ĝuas grandan liberecon. Ankaŭ pli antaŭe li estis dirinta, ke en Irano ricevi satelitajn tv-elsendojn ne estas tiom malpermesata! Tio ankaŭ estis mensogo. Kiam en la universitato Columbia li diris, ke en Irano ni ne havas samseksemulojn [alia mensogo], ĉeestantoj mokridis. Tamen oni ne forgesu, ke retoriko de Ahmadineĵad ne ege malsamas de tiu de la usonaj konservativuloj kiuj opinias semseksemo estas perversio kuracebla kaj oni devas kuraci/puni/ne agnoski samseksemulojn. Aliflanke Ahmadineĵad pravis kiam diris, ke palestinanoj havas nenian rolon en Holokaŭsto kaj ili ne devas puniĝi pro ĝi.

Ahmadineĵad prelegis en prestiĝa universitato en Usono. Tie li kaŭzis honton por irananoj. Samtempe hieraŭ vespere mi vidis, ke en tv-programo John Stewart [pr. Jon stuŭart] intervjuis S-ron Eva Morales la prezidento de Bolivio. Tiu programo estas parodia kaj komedia do neprestiĝa. Tamen s-ro Morales tre bone respondis kaj laŭdiĝis per la ĉeestantoj. Kontraŭe al Ahmadineĵad li ĉeestante en neprestiĝa programo kaŭzis honoron por sia popolo.

P.S: Mi nur ŝatas scii ĉu s-ro Bollinger same severe kaj insulte parolus al Reĝo Fahad (Saŭdarabio), Hosni Mobarak (Egiptio) kaj Parvez Muŝaraf (Pakistano) [Vidu kiel s-ro Bollinger estas laŭdinta la pakistanan diktaturon]? Ĉu ili ne estas etanimaj diktaturoj?

24 sept. 2007

Senpaga tekstprilaborilo por Vindozo

Kvankam mi jam havas kaperitan version de la programaro Microsoft Office [pr. Mikrosaft afis], tamen mi decidis depost nun kaj sur mia nova komputilo instali nur laŭleĝajn programojn. Feliĉe por linukso jam ekzistas tre bonaj senpagaj programoj por labori kun tekstoj, prezentaĵoj kaj datentabeloj (Open Office - pr. Open afis - estas la plej bone establita inter ili). Por Vindozo ĝis nun ne ekzistis bona programo tia. Feliĉe antaŭ nelonge IBM prezentis la programaron Lotus Symphony [pr. Lotus Simfoni]. Nun mi estas elŝutinta ĝin kaj planas instali ĝin sur mia Vindozo Visto.

23 sept. 2007

El Avesto (12)

Post longa paŭzo nun estas tempo por prezenti alian tradukon de Gathao. Tio estas traduko de la deka verso de ĝia unua parto (Ahnavajiti).

Unue ĝia transskribo per la esperanta alfabeto:
At jeng aŝa-atĉa voista vanghe-uŝĉa daceng managho eretveng mazda ahura aebijo perena apaniŝ kamem, at ve ĥŝmaibja asuna vaeda ĥvaraicja vaintja srava.

Ĝia traduko estas:
Ho! Mastro de la saĝeco, plenumu dezirojn de tiuj kiujn vi, pro iliaj virtoj kaj bonaj pensoj, konsideras meritaj. Mi bone scias, ke elkoraj preĝkantoj sincere oferitaj al vi ne restos nerespondataj.

Enuitaj legantoj eble demandos, kiom da versoj havas Gathao. Ĝi konsistas el 5 ĉefaj partoj kiuj ĉiuj havas sian propran nomon. Ĉiuj el tiuj partoj mem konsistas el ĉapitroj kaj ĉiu ĉapitro enhavas nombron da versoj. La 5 partoj de Gathao estas:

  • Ahnavajiti, enhavanta la ĉapitrojn 28, 29, 30, 31, 32, 33, 34
  • Uŝtavajiti, enhavanta la ĉapitrojn 43, 44, 45, 46
  • Spentamajiti, konsistas el 4 ĉapitroj, 47, 48, 49, 50
  • Vohuĥŝatra, enhavanta la ĉapitron 51
  • Vaheŝtueŝ, enhavanta la ĉapitron 53.

Ĝis nun mi tradukis 10 versojn de la ĉapitro 28 de la unu parto, Ahnavajiti, de Gathao [restas nur unu plu verso 11].

Arkivo de tradukoj de Avesto.

20 sept. 2007

Nia loĝejo

Nia loĝejo ne estas iu lando. Ni eĉ ne loĝas sur la tero. La koro de tiuj kiujn ni amas, estas nia vera loĝejo.

Nous n'habitons pas des régions. Nous n'habitons même pas la terre. Le coeur de ceux que nous aimons est notre vraie demeure.

La franca verkisto kaj poeto Christian BOBIN [pr. Kristijan Boban] (1951 - ).

19 sept. 2007

Post 17 jaroj

Verdaj Okuloj
En 1985 fotografisto de la revuo National Geographic [pr. Naŝnal Ĝeografik], Steve McCurry [pr. Stiv Makkuri] kaptis foton de afgana knabino kiu havis allogegajn verdajn okulojn. Tiun foton la tuta mondo memoros por ĉiam. Ĝi ŝancelis korojn de milionoj da homoj ĉirkaŭ la mondo kaj kaŭzis, ke unu el kovriloj de la revuo iĝis inter la 100 plej bonaj revukovriloj de la tuta historio.

Sed tiuj verdaj okuloj ankaŭ longtempe hantis la fotografiston. Dum 17 jaroj li strebis trovi tiun knabinon kaj finfine en 2002 sukcesis retrovi ŝin en Afganio. Ŝia nomo estas Ŝarbat Gula kaj jen alia foto de tiuj korokaptantaj okuloj post 17 jaroj.

P.S 1: Antaŭe mi eĉ ne kapablis imagi, ke tiom da pentraĵoj estas faritaj de ŝia allogega vizaĝo. Jen kelkaj el ili: (...1...), (...2...), (...3...), (...4...), (...5...).
P.S 2: Tie ekzistas almenaŭ du organizaĵoj nome de ŝi; fonduso por afganaj knabinoj (prizorgata de la revuo National Geographic) kaj Centro por Justeco.