16 janv. 2007

Akademia genealogio

Ĉu vi scias vian akademian genealogion? Mi ne konis tiun koncepton. En akademia genealogio oni anstataŭ nomi ĉenon de siaj sinsekvaj prauloj mencias nomojn de sinsekvaj instruistoj kiuj finiĝas per tiu de lia/ŝia propra instruisto. Jen kelkaj ekzemploj: (1), (2), (3), (4), (5).

Bedaŭrinde mi ne scias kiu estis instruisto de mia instruisto (tiu de doktora diplomo) do ne povas mencii mian akademian genealogion. Mi doktoriĝis per gvidoj de D-ro Mehran Mostafavi.

P.S: Mi pensis oni eble povas uzi la vorton "studkonsilanto" anstataŭ la angla termino "Ph.D. advisor" aŭ "thesis advisor". Tio estas profesoro kiu zorgas pri studoj de studento doktoriĝonta.

2 commentaires:

blahma a dit...

Ha, interese, ke tiu disciplino eĉ havas nomon! Mi fakte ja jam antaŭe pensis pri tio, sed malkiel vi ĉefe kun rilato al esperantisteco. Oni ja povus krei arbon de esperantistoj laŭ tio de kiu ili lernis / eksciis pri esperanto, kaj ĉio logike devus komenciĝi ĉe Zamenhof :) Mi vere scivolemas kiaj estus la rezultoj. Eble oni povus starigi interesan socian reton per tio.

P.S. Mian "veran" genealogion mi tamen dume jam konas sufiĉe profunde - mi esploras tiukampe jam dum ĉirkaŭ sep jaroj. Kaj ŝajnas ke kelkaj aliaj esperantistoj ankaŭ havas saman ŝatokupon.

becxjo a dit...

Kiel mi antaue skribis mia instruisto de Esperanto estis D-ro Naser-Aldin Saheb Zamani.