9 janv. 2007

Amuza animacio

Animacio Pat k. Mat
Ordinare oni atendas por ke plenkreskuloj trovu amuzajn aferojn en tv-programoj kiujn oni speciale produktas por ili. Tiuj programoj ne nur konsistas el filmoj luditaj de vivaj geaktoroj sed ankaŭ animacioj kiel ekzemple South Park, Simpsons, Family Guy k.s. Fakte mi ankaŭ iam spektas tiajn animaciojn kaj foje trovas ilin ja amuzaj. Malgraŭ tio mi devas konfesi ke mi ankoraŭ estas sub impreso kiun mi estas ĉefe ricevinta pro spektado de animacioj produktitaj por infanoj kaj adoleskantoj. La islama revolucio en Irano okazis kiam mi estis 10-jaraĝa. Depost tiam ni malofte spektis usonajn animaciojn ekzemple produktitaj per la firmao Walt Disney (fakte oni post la revolucio dum longa tempo ankoraŭ spektigis la animacion Tom Kaj Jerry). Eble la lasta longa usona animacio kiun mi en Irano spektis estis Bambi kaj mi ankoraŭ memoras kiel pro murdiĝo de ĝia patrino mi ploris.

Tiu manko de usonaj animacioj ne signifas ke ni tute ne ĝuis bonajn animaciojn. Fakte post forviŝo de usonaj animacioj for de la irana televido ni povis ankoraŭ ĝui japanajn kaj orienteŭropajn animaciojn. Ankaŭ tie ankoraŭ oni spektigis animaciojn kiuj temis pri aventuroj de animalaj protagonistoj. Mi ankoraŭ trovas multajn ideojn spektigitajn en superreala animacio kiel Roza Pantero (Pink Panther) ege amuzaj.

Lastatempe mi trovis tekston pri tre amuza animacio kiun ni spektis dum tiu epoko. Ni en Irano konis ĝin per alia titolo sed legante tiun tekston mi ĵus lernis ke korekta titolo de la menciita animacio estas Pat kaj Mat. Ĝi estas produkto de Ĉeĥio kaj mi ne scias kiom da vi havis jam fortunon spekti ĝin en via lando. Sed mi ankoraŭ rememorante ideojn spektigitajn en ĝi ridas kaj admiras genion de ĝiaj kreantoj. Mi eĉ ankoraŭ memoras ĝian muzikaĵon kaj kiel plenkreskulo estas ege ĝoja pro retrovo de tiu tre amuza animacio de mia adoleskanteco.

Aucun commentaire: