12 janv. 2007

Kverelo de gigantoj

Ho ve! Ĉu vi sciis tion? Mi konatiĝis kun Gabriel Garcia Marquez kaj liaj laboroj legante lian ĉefverkon "100 jaroj da soleco". Mario Vargas Llosa ankaŭ ege impresis min precipe kiam mi legis kelkajn el liajn magi-etosajn (magi-realismajn) laborojn. Hodiaŭ legante tiun novaĵon en la ĵurnalo The Guardian mi lernis ke tiuj du gigantoj de la latinamerika literaturo havis longdaŭran kverelon inter si. Feliĉe tiel ŝajnas ke tiu disputo nun estas forsolvita. Baldaŭ eldoniĝos versio de libro de Marquez "100 jaroj da soleco" kies enkondukon estas skribinta Vargas Llosa. Mi jam scias rakonton de la libro sed tre ŝatas legi la enkondukon de Llosa.

Aucun commentaire: