2 janv. 2007

Nova jaro, jaro de fripono!

La nova jaro povus esti pli feliĉa por mi! Antaŭ la jarŝanĝiĝo mi ricevis leteron en kiu oni informis ke laŭ decido de la urbaŭtoritatoj de Toronto ekde januaro 2007 la lukosto de apartamentoj en tiu urbo aŭtomate malpliiĝos je 0.67%. Kvankam mi antaŭcertis ke posendantoj de loĝejoj friponos por ne obei tiun ĉi decidon, tamen mi esperis pri ĝi. Hodiaŭ kiam mi iris pagi mian unuan lupagon por la nova jaro 2007 sinjorino kiu estas respondeculo de tiu afero kiel kutime demandis kiom da mono mi devas pagi (ĉar deiversaj homoj pagas diversajn lukostojn - ili ludonas apartamentojn al la plej alta prezo kiun oni povas eltiri de luanto). Mi diris ke antaŭe mi pagis tiom da mono sed ne scias kiom mi devas pagi nun kaj al ŝi montris la leteron. Ŝi diris ĉu vi ne estas jam ricevinta la duan leteron! Tiam mi certiĝis pri ekzisto de friponaĵo. Ŝi diris ke posedanto de la konstruaĵo estas informinta ke kompense de tiu malpliiĝo ili pliigos lukoston je 2%! Tiel vi rajtas konsenti kaj rezigni pri malpliiĝo de lukosto. Tiam ni plu ne pliigos vian lukoston. Mi ne komprenis kiel ili rajtas pliigi lukoston sen antaŭkonsento de luanto sed tiu sinjorino certigis min ke ili rajtas fari tion. Do finfine mi komprenigiĝis ke aŭ mi rezignos pri decido de urbaŭtoritatoj kaj pagos la antaŭan lukoston aŭ mi uzos ĝin sed mia lukosto pliiĝos je 2% - 0.67% = 1.33%!

Mi ankoraŭ rigardas tra nia lukontrakto por trovi laŭ kiu parto de ĝi, posedanto de la konstruaĵo rajtas tiel pliigi lukoston!!

Aucun commentaire: