13 janv. 2007

Pri lastatempaj eventoj

Prezidentoj Bush kaj Ahmadinejxad
Ĉi tiuj du jaroj estas la lastaj jaroj de ĉeestado de s-ro Bush en la blanka domo kiel la usona prezidento. Li nun devas zorgi pri legaco kiun li forlasos post si. Eble pro tio li deziras ke la jaro 2007 devas ĉiumaniere iĝu ia bona jaro por usonanoj. Hastega ekzekuto de Sadamo okazis por havigi bonan novaĵon por la usonanoj. Kvankam nun eĉ la brita ĉefministro, s-ro Blair, asertis ke maniero de tiu ekzekuto ne estis taŭga, tamen oni esperas ke ĝia maltaŭgeco tuj forgesiĝu. La plej negativa aspekto de tiu ekzekuto estis krioj kiuj esprimiĝis dum la evento. La okcidenta medio tre klopodis ŝajnigi ke tiuj krioj estis incitaĵoj kontraŭ Sadamo (ili uzis la anglan vorton “taunt”) dum rigardo al publikigita filmo de la ekzekuto montras ke oni kriis nomon Sadro (la arda malamiko de Usono kaj Prezidento Bush en Irako). Tio devis konsideriĝi plie incitaĵo kontraŭ s-ro Bush kaj ne Sadamo. Kaj oni ne forgesu ke ĉeestantoj de tiu evento estis zorge selektitaj altranguloj de la iraka ŝtato.

Por doni pli da bonaj novaĵoj al usonanoj, la usonaj aviadiloj atakis al foreskapintaj membroj de Al-Kaido en Somalio. Oni devas esti supozinta ke tiu atako konsolos usonanojn. Ĝis nun neniu povas jam konfirmi ke la atakoj trafis siajn celojn. Kaj iuj eĉ raportas pri civilaj mortoj. Ĉiuokaze al mi tiu atako plie ŝajnis kiel venĝo pro humiliga antaŭa malvenko de la usona armeo en Mogadiŝo kaj morto de 18 usonaj soldatoj en 1994.

Post publikigo de la nova plano de Prezidento Bush por konflikto en Irako, Usono ne prokrastis sendi ekstreme fortan kaj tute nemiskompreneblan signalon direkte al la islama respubliko en Irano. La lastatempan areston de iranaj agentoj en Irako oni devas meti apud sendo de nova aviadilportanta ŝipo al la regiono kaj ankaŭ aldoni al tio ĉio dementitajn asertojn rilate eventualan atakon de Israelo per nuklea armilo al Irano. Tiel ŝajnas ke por havigi pli bonan jaron al usonanoj, situacio por la neinteligentaj gvidantoj de la islama respubliko en Irano malpliboniĝas!

3 commentaires:

Skatĉjo a dit...

Vi malpravas. 2007 neestas la lasta jaro de Buŝ en la blanka domo. La elekto estos novembro de 2008, kaj Buŝ foriras de la blanka domo en januaro de 2009. Tial, 2008 estas la lasta jaro de la Buŝ administracio, ne 2007.

becxjo a dit...

Vi pravas kaj ja du jaroj Bush restos en la blanka domo.

Skatĉjo a dit...

Jes. Faru ne eraron - mi deziras ke 2007 estus la lasta jaro de la Buŝ administracio (mi efektive deziras ke 2004 estis la lasta jaro). Sed, estas nur revo... :-)