22 janv. 2007

Scio estas forto

Ĉiudimanĉe la tv-kanalo BBC elsendas la programon Dateline London. En tiu programo anglalingvaj (el Anglujo kaj Usono) kaj neanglalingvaj ĵurnalistoj kiuj laboras en Londono komentas eventojn de la pasinta semajno. Kompreneble ili faras tion en la angla lingvo. Kaj evidente ĉar nuntempe multaj eventoj rilatas la mezorienton do ĵurnalistoj el tiu parto de la mondo ofte ĉeestas la programon. Antaŭ du semajnoj okaze de evento rilate Iranon oni estis invitinta irandevenan ĵurnalistinon kiu loĝas en Londono kaj laboras por iu perslingva ĵurnalo eldonita en tiu urbo. Kiam ŝi parolis mi sentis ke ŝi ne kapablis komforte esprimi sin. Eĉ unufoje ŝi klare ne trovis ĝustan vorton "accommodation" kaj la programprezentanto devis helpi ŝin. Malgraŭ tio ĉio mi devas konfesi ke ŝia angla scipovo estis multe pli bona ol la mia. Mi estis sidinta sur komforta sofo hejmen kaj juĝis ŝin, dum ŝi estis antaŭ kameraoj kaj en malfacila situacio de televida programo [Mi mem en situacioj pli komfortaj ol tio en laboratorio plurfoje forgesas ke tiu elemento per kiu oni stabiligas aparatojn sur la optika tablo en la angla lingvo nomiĝas "screw" - ĉiuokaze la angla lingvo ne estas mia denaska lingvo]. Subite mi pensis tiu lingva malkomforteco de la ĵurnalistino nepre malutilos al la spektantoj de la programo. Ili perdos fortunon por ĝui bonan analizon kiun nepre anglaparolantaj ĵurnalistoj ne povas prezenti ĉar anglaparolanta komentanto ne tiel bone konas la situacion en Irano kiel iu irandevena komentanto.

Mi memoras ke okaze de alia evento en Irako (ĉu ekzekuto de Sadamo? Mi ne memoras tion) iu sama indiĝena specialisto intervjuiĝis en tri diversaj usonaj tv-kanaloj (kun diversaj vestaĵoj kaj ĉiuj tri tv-kanaloj pretendis ke la intervjuoj estas aktualtempaj). Kvazaŭ li estis la sola persono kiu konis la situacion kaj ankaŭ kapablis esprimi sin anglalingve. Oni ne forgesu ke la angla lingvo estas la plej sintrudinta lingvo en la mondo. Nun supozu ke iu franclingva tv-programo serĉus irakan komentanton kiu povas komenti politikajn eventojn (por fari tion la komentanto devas almenaŭ koni alfabeton de la politika scienco) kaj paroli franclingve!

Kvar jaroj post la atakoj en la 11-a de septembro ankoraŭ FBI ne havas sufiĉan nombron da agentoj kiuj adekvate scipovas la araban lingvon. Lingva problemo ne ekzistas nur en FBI. Eĉ la usona aremo ne disponas sufiĉan nombron da tradukistoj (ankaŭ analizantoj kaj propagandistoj) por erao en kiu ĝiaj operacioj kaj intervenoj pli kaj pli bezonas scipovon de la araba (kaj eble la persa) lingvo.

Mi ne estas certa sed sentas ke por kompreni sintenon de iu socio ĉu rivala ĉu malamika aŭ simple la alia, krom ĝia lingvo oni devas kompreni ĝiajn historion, komunan pensmanieron kaj kolektivan psikologion. Eĉ pli ol tio oni devas profunde studi ĝiajn kredojn kaj mitojn. kompreneble tio ne eblas por ordinaraj homoj sed almenaŭ konsilantoj de la registaro kaj decidantoj devas scii tiajn aferojn. Ekzemple kiam Sovetio konsideriĝis minaco por Usono oni multe investis por koni ĝin. Du usonaj sekretarioj pri la eksterlandaj aferoj s-inoj Madeleine Albright kaj Condoleezza Rice ambaŭ estas specialistoj pri Sovetio edukitaj en tiu epoko. Bedaŭrinde mi sentas ke nun en la okcidento ne ekzistas simila konsilantaro specialista pri la mezoriento kaj islamo. Oni povas supozi ke la plej bonan specialistaron pri la araba mondo havu Israelo, sed eĉ tiu lando ofte ne ricevas ĝustajn konsilojn aŭ trafajn analizojn pri sintenoj kaj eventoj en tiu ĉi parto de la mondo.

Tio ĉio koncernis la politikistojn, sed ĉu la pli ordinara publiko ankaŭ povas diponi adekvatajn gvidojn de specialistoj? Mi estas certa ke en viaj naciaj lingvoj vi ne povas trovi multajn trafajn analizojn pri la sintenoj kaj eventoj en la mezoriento. En la okcidento multaj ankoraŭ ne korekte distingas inter iranano kaj arabo, ne konas diferencojn inter sunaistoj kaj ŝijaistoj, ankaŭ la koncepto de diversaj tendencoj (ĉu politikaj ĉu religiaj) en la arab/islama mondo al ili ofte estas tute fremda . Esperantistoj ankoraŭ havas iaman oprtunon por legi skribaĵojn de loĝantoj aŭ devenantoj de tiu parto de la mondo, sed tio ankaŭ maloftege okazas.

2 commentaires:

montamaristo a dit...

Kara Becxjo.

Tre trafa blogo. Certe problemas ke sxtatestroj de okcidentaj landoj (cxefe Usono) ne suficxe komprenas renkontitajn fremdajn kulturojn kaj lingvojn.

Tamen ekzistas ecx pli grava problemo. La okcidentanoj ne suficxe komprenas la radikojn de sia _propra_ kulturo. Kiom Usonanoj konas la historion de okcidentanaj invadantoj en la mezoriento? Mi dubas ke multaj Usonaj soldatoj en Irako povas rakonti kiel fiaskis la unua invado de demokrata armeo kontraux Irako 28 jarcentoj pasinte. (1)

Ekzistas amaso da scio propraflanke, kion okcidentanoj ignoradas (kiel orgolaj infanoj). Mi dubas ke sxtatestroj kaj civitanoj volus lerni fremdajn kulturojn se li/sxi ecx ne volas lerni tiun propran.

Amike,

---------------
(1) http://www.gutenberg.org/dirs/etext98/anbss10.txt

montamaristo a dit...

gxustigxo: _23_ jarcentoj pasinte.