15 janv. 2007

Spektinda filmo

Filmo ediĝofesto por Bella
Hodiaŭ mi volis skribi pri alia afero. Fakte mi eĉ komencis skribi ĝin. Sed antaŭ ege antaŭeniri en skribo, mi iris ĵeti rigardeton al la televido. Tie estis interesa filmo kiu tute kaptis min, sorĉis min kaj portis min for de mia antaŭa skribaĵo (mi kompletigos tiun skribaĵon pri la unua temo pliposte). Tiu filmo estis plene de beleco. Ĝi rememorigis min kiel simpleco de vivo povas esti valora. La titolo de tiu filmo estis “a wedding for Bellaedziĝofesto por Bella” aŭ “The bread my sweet la pano mia kara”. Plano de la filmo estas ege simpla, mi ne rivelas ĝin ĉi tie, sed ĝia mesaĝo tiom sincera, humana kaj kortuŝa ke mi ĉi-vespere ne kapablas elpensi alian temon por mia blogero.

Tiu filmo estis bonefarita omaĝo al la vivo, al valoroj kiujn oni facile povas forgesi. Ĝi estis pri la amo, vivo kaj tutkompreneble la morto. Ja tiuj universalaj temoj de ĉiu bona rakonto.

Cetere mi ŝatis prezenti tiun bonan blogon kies titolo estas Usono. Ĝuu ĝian legadon.

Aucun commentaire: