24 janv. 2007

Ĉu e-planedo misfunkcias?

Eble kelkaj el vi ankaŭ estas jam konstatintaj ke lastatempe la ordo de skribaĵoj en e-planedo ŝajnas nekutime stranga. Ĉu ĝi misfunkcias? Almenaŭ pri mia blogo la problemo okazis tiam kiam mi transiris de la antaŭa versio de Blogger al la nova versio (kiu kongruas Web2 - Bedaŭrinde tiu transiro estis deviga kaj oni ne povis eviti ĝin).

En la antaŭa versio fluo de blogeldonitaĵoj prezentiĝis en formato RSS (ĉu RSS1 aŭ RSS2? mi ne scias tion) kaj la dato de iliaj unuaj eldonoj sur la blogo determinis iliajn ordojn. En la nova versio, la menciita fluo prezentiĝas en formato atom.xml kaj en ĝi la ordo de enhavoj determiniĝas per dato de iliaj lastaj aktualiĝoj. Tiam kiam mi aldonas ion al malnova blogero kiu enhavas arkivon de la maldekstraĵoj, ĝi suprenvenas kaj situas super novaj blogeroj.

Tio povas multe ĝeni la uzantojn de e-planedo ĉar kiam ekzemple trovinte tre malgravan erareton en iuj el siaj malnovaj blogeroj oni modifas ĝin, tiu blogero ĵetiĝas super ĉiuj aliaj blogeroj en e-planedo (ankaŭ mi ne ŝatas ke per ĉiu modifo de arkivo de maldekstraĵoj ili venu super pli novaj blogeroj). La menciita problemo en e-planedo eĉ ekzistas pri fluo de eldonitaĵoj de Libera Folio. Ĉu eblas solvi tiun problemon? Bedaŭrinde la retservo Blogger ne permesas min regi super fluo de blogeldonitaĵoj krom se mi uzus eksteran servon por kreii ĝin. Do restas prizorganto de e-planedo. Ĉu li povas trovi solvon por tiu problemo? Ĉu li ŝatas solvi ĝin?

P.S: Notu ke la menciita problemo ne rilatas al la diferenco de formatoj por fluo de blogeldonitaĵoj en la antaŭa kaj la nuna versioj (RSS kaj Atom funkcias kvazaŭ simile).

1 commentaire:

Luís a dit...

Saluton!

Mi scias pri tiu problemo, sed ne vere scias kion fari pri tio.

Tamen, mi ŝanĝis la agordojn tiel ke oni prenas maksimume 2 novajn blogerojn el ĉiu blogo do, se iu ial ŝanĝas/ĝisdatigas multajn blogerojn samtempe, ili ne aperos ĉiuj.

Eble tio helpos.