3 janv. 2007

Ĉu sciinda aŭ scienda?

Kio turnas turne de la tero?
Oni multe aŭdas pri enketoj kaj opinisondadoj kiuj montras multaj usonanoj havas malgrandajn sciojn pri ĝeneralaj informoj. Mi mem iam skribis kiel multaj usonanoj ne scias ĝustajn informojn pri bazaj scioj (ekzemple dum multaj el ili opinias Irano estas ege danĝera lando sed tiuj usonanoj plejofte ne kapablas korekte montri ĝin sur mondomapo). Fakte oni neniam povas kontentige kaj konkrete determini tiujn informojn kiuj devas konsideriĝi sciindaj aŭ sciendaj. Oni povas argumenti ĉar usonanoj elektas prezidenton kies politikoj influos la tutan mondon do ili devas havi bonan scion pri la geopolitikaj aferoj. Tamen tiu ĉi argumento ne estas ege konvinkinta. Ĉiuokaze krom usonanoj aliaj nacioj ankaŭ iam havas malgrandajn sciojn pri sciindaj informoj. Ekzemple en tiu ĉi parto de la tv-programo "qui veut gagner des millions - kiu ŝatas gajni milionon da eŭroj" oni demandas kio turnas turne de la terglobo (proponitaj respondoj luno, suno, marso kaj venuso). La demanditulo ne scias la respondon kaj petas helpon de la publiko. Strange inter ĉeestantoj kiuj respondis la demandon 56% opiniis suno turnas turne de la tero! Ve al la francoj!

4 commentaires:

karamudini a dit...

1. Feliĉn Novan Jaron mi deziras al vi.
2. Troviĝas ĉie tiaj nesciantuloj, pri kiuj vi skribis. Bedaŭrindas ke inter politikistoj ankaŭ troviĝas tiaj stultaj homoj.

becxjo a dit...

Dankon Mohammad pro la bondeziroj.

lolomalin a dit...

Mi ja vidis tiun videon, kaj montras la nescion de multaj francianoj, kaj mi tion mi devas agnoski, eĉ se mi estas mi mem Franciano.
Tamen, oni ne devas kredi ke la francianoj stultas ;) ili nur ne havas sufiĉe da ĝenerala kuluturo...

Esperante ke tio ŝanĝos en la estonteco.
Kun samideanaj salutoj, Loïc.

montamaristo a dit...

Cxu iu scias se jam ekzistas esperantlingva traduko el "Les Estats et Empires de la Lune et du Soleil" (Cyrano de Bergerac 1619-1655). Mi volas legi gxin Esperantlingve.

Iam antaux li (Cyrano) vizitis la Imperiojn de la Luno, li vizitis nin nudulojn en Kanado flugante per zono de ros-plenita botelaro. Se ili scias pri planedoj aux ne, ankoraux iuj francoj dauxras amuzigi nin. :-)