6 janv. 2007

Venko de Amo

Ripozo en gxardeno
Sekvos vin vico da junuloj kaj junulinoj enkatenigitaj. Tiel via triumfo estos grandioza. Kaj mi, via lasta viktimo kun freŝa vundo, sekvos vin cedema kaj mankatenita. Mi trenos mian novan piedĉenon. Post tio venos, kun manoj ligitaj post siaj dorsoj, Prudento, Honto kaj ĉio alia kiu estas obstaklo kontraŭ Amo. Ĉiuj admiros vin; popolsvarmo kun brakoj etenditaj flanke de vi, laŭte krios “Io Triumphe!” Kareso, Pasio kaj Frenezo estas viaj ĉiamaj eskortantoj. Kun tia trupo vi venkos diojn kaj homojn. Ja! Sen ilia helpo vi estos nuda. Fiera pri via konkero, via patrino aplaŭdos vin el la alta Olimpo kaj disĵetos rozojn super kapo de sia filo. Juveloj sur viaj flugiloj brilos kaj ili ornamos ankaŭ vian hararon. Ĉio splenda de oro kaj vi rajdos vian oran ĉaron. Tiam ankaŭ, se mi konas vin ĝuste, vi ekflamigos sennombrajn pluajn korojn kaj faros multajn novajn vudnojn ĉe via paso. Ho Ve! Eĉ se vi volus, ripozo ne estus por viaj sagoj. Via arda flamo bruligos ĉiujn ĉirkaŭstarantojn.

Venko de Amo, Publius Ovidius Naso (43 a.K. ĝis 17 p.K.)

Aucun commentaire: