12 févr. 2007

Diversaj reagoj

Antaŭ nelonge la kandidatino por la franca prezidenteco, Segolene Royal, esprimis opiniojn pri rilatoj inter Kebekio kaj Kanado. Reage al tiuj esprimoj la kanada ĉefministro, Stephen Harper, prave asertis ke politikistoj de aliaj landoj ne devas interveni en aferoj de demokratia lando kiel Kanado (tio estas tute ĝusta kaj justa ĉar en Kanado ekzistas multnombraj demokratiaj manieroj por atingi politikajn celojn - ĉi tie la registoj plejofte ne murdas siajn politikajn oponantojn). Por mi estas stranga ke la usona prezidento, George Bush, ne montris similan reagon pri asertoj de la aŭstralia ĉefministro, John Howard, rilate la kandidaton de la usona prezidenteco, Barack Obama. Ĉu Usono ne estas demokratia ŝtato? Ĉu finfine la usonanoj mem ne devas elekti sian venontan prezidenton? Ĉu oni dubas pri juĝopovo de usonanoj kaj ili bezonas konsilojn de iuj pli saĝaj homoj?

3 commentaires:

montamaristo a dit...

Georgo Bush ne montris similan reagon cxar tiom da fremda interveno ne tiom gravas en Usono ol Kanado.

Usonanoj politike debatadas multoble pli akre, lauxte, kaj vigle ol Kanadanoj, tamen la komuna naci-kulturo de Usono pli fortas ol la komuna naci-kulturo de Kanado. Ekzistas neniom sxanco ke Usono disigxos, tamen Kebekio ja povas eksigxi el Kanado.

Amike,

Andreo

becxjo a dit...

Vere? Cxu vi kredas, ke se la asertoj estis pri iu respublikana kandidato, Bush same restis silenta? Mi vere dubas tion! Vere vere vere!

Kaj John Howard iru al infero. Felicxe la respublika partio havos nenian sxancon por la jaro 2008.

montamaristo a dit...

Post 2008, la estonta Usona prezidento (cxu eble respublikana aux demokratia) devos fari malfacilan decidon: cxu dauxrigi militon kontraux terorismo aux cxu kapitulacxi. Dume George Bush ripozos cxe sia bieno en Teksaso.

Politikistoj kiel John Howard, George Bush, kaj ecx Stephen Harper konas diferencon disde vera malamiko kaj simpla rivalo. Vi mistaksas ilin. Kompatu al Barack Obama!