11 févr. 2007

En serĉo de patro

Iam matene kiam mi iras al la laborejo mi prenas unu el la du senpagaj urbaj ĵurnaloj, "Metro" aŭ "24", kaj trarigardas ĝin survoje. Iun tagon reklamo en la ĵurnalo 24 kaptis mian atenton. Sur ĝi iu kliniko anoncis "Who is the father? Determining the biological father by DNA test" [kiu estas la patro? Determini la biologian patron per ekzameno de DNA-o]. Vidante tiun reklamon la unua demando kiu estiĝis en mia menso estis "al kiu utilas tiu servo?". Sed tuj mi trovis la respondon. Ni ĉiuj serĉas niajn originojn. Tiuj originoj formas grandan parton de nia identeco. Konante ilin, ni sentas nin pli sekuraj. Pli memfidaj.

Kiam mi estis infano, mi iam fantaziis ke miaj gepatroj ne estas miaj veraj gepatroj. Mi pensis ke ili estas trovintaj min aŭ mi estas ŝtelita (tiaj fantazioj precipe pli fortiĝis kiam ili rezistis por mi aĉeti ludilon aŭ manĝaĵon kiun mi deziris - mi estas aŭdinta ke ĉiuj homoj en infanaĝo iel travivas tiajn imagojn kaj ili ne estas signoj de psika malsano). Bedaŭrinde tiu natura scivolemo pri la origino de persono ofte ne estas motivo de la menciita ekzameno. Homoj ofte ne serĉas siajn patrojn pro humanaj aspektoj sed ekonomiaj kialoj. En multaj okazoj aŭ nun kreskita infano serĉas sian veran patron (provas pruvi ke iu estas lia/ŝia patro) por postuli sian heredaĵon, aŭ patrino faras tion por devigi viron al pagado de vartokostoj. Ofte la patroj kaŝas sin sed kelkfoje ĉe la divorco patrino dementas patrecon de sia eksedzo por konservi la vartorajton. Ĉiuokaze la menciita kliniko gajnas monon kaj provizas pruvojn por tribunaloj kaj kortumoj.

S-ino Anna Nicole SmithNeseco de tia ekzameno ankaŭ montras ion alian pri la homa naturo. Malgraŭ ĉiuj religiaj instruoj, progresoj en medicino kaj invento de antikoncipaj rimedoj, ankoraŭ ni havas saman problemon kiun havis romianoj en la epoko de diboĉaj orgioj. Ni petolas sen zorgi pri konsekvencoj de niaj agoj. Ne estas stranga ke post morto de sinjorino Anna Nicole Smith tri homoj pretendas esti patro de ŝia infano. Nu! Ĉar la daŭro de gravedeco ĉe la homo estas konata, do ne estas malfacila kalkuli tempon de koncipiĝo ene de maksimume du monata intertempo. Kiam tri viroj pretendas esti patro de infano de iu virino, kaj pretas ekzameniĝi por pruvi tion, tio signifas ke tiu virino dum la kalkulita intertempo havis seksajn rilatojn kun ĉiuj el tiuj viroj (krom se eble unu aŭ du el ili ne pretas ekzameniĝi). Se vi demandas kial nun tiuj viroj volas rekoniĝi kiel patro de infano, tio ne estas pro humanaj kialoj sed ĉar tiu infano heredas grandan monsumon [denove malluma angulo de la homa naturo].

Antaŭ populariĝo de seksumado kiel sporto, se patroj dubis pri siaj patrecoj, finfine patrinoj ofte sciis kiu estas la vera biologia patro de iliaj infanoj (kaj ili iam rivelis tion). Hodiaŭ kun plinombriĝo de strangaj seksaj interrilatoj kiel threesome, foursome, sex parties, gangbang k.s. eĉ la povraj patrinoj plu ne povas esti tiom certaj pri identeco de la vera biologia patro. Jen nia brava nova mondo.

1 commentaire:

fjf a dit...

Bone por via paĝo en esperanto. Mi ofte demandas al min kial la homaro ankoraŭ ne adoptas la esperantan lingvon kiel Universala Ponta Lingvo. Mi komencis la uzadon de esperanto malpli ol tri monatoj. Tamen, mi sentas ke mi povas diri esperante pli ol mi povas diri germane aŭ france, lingvoj kiujn mi studis dum pli ol du jaroj.

La temo (serĉi onian patron)estis tre interesa. Kaj kompreni la artikolon sendube signifas ke la esperanta lingvo vere estas klarega kaj facilega por lerni.