19 févr. 2007

Nova tipo de ĝemeleco!

Mi finfine ne komprenis al kio utilas ĝemeliĝo de du urboj. Tiu nocio por mi estas iom ne komprenebla. Nu! Ĝemelaj urboj devas havi pli proksimajn interrilatojn inter si kompare al iliaj rilatoj kun aliaj urboj. Tiuj rilatoj povas esti kulturaj, socioj aŭ ekonomiaj. Jen Toronto jam estas ĝemelo de urboj kiel Ĉikago kaj Novjorko (Usono), Ĉongkingo (Ĉinio), Frankfurto (Germanio), Milano (Italio), San-Paŭlo (Brazilo), Amesterdamo (Nederlando), Hoŝiminurbo (Vjetnamio), Kievo (Ukranio), Kito (Ekvadoro), Sagamiharo (Japanio), Varsovio (Pollando). Tio estas ĝemeleco de urboj laŭ la malnova modelo. Sed en la novaĵoj oni informis ke Toronto iĝas cifereca ĝemelo (ang. Digital Sister) de Sanfrancisko (Usono). Kio signifas cifereca ĝemelo? Tion ne demandu de mi!

2 commentaires:

Anonyme a dit...

Ankaŭ mi jam longe scivolas, kiel oni elektas ĝemelurbojn. Ŝajne ekzistas diversaj organizoj per kiuj tio okazas. Ekzemple mia urbo (Lawrence, Kansaso) ĝemelas kun Eutin, Germanio, kaj Hiratsuka, Japanio per "Sister Cities International" kaj kun El Papaturro, Salvadoro per tute alia aranĝo, "US - El Salvador Sister Cities".

Ŝajne do necesas unue eltrovi, per kiu organizo/aranĝo la ligo ekestis. Tamen mi loĝas ĉi tie jam 30 jarojn, kaj neniam rimarkis ion ajn konkretan rezulte de tiuj ĝemelecoj.

Ken

becxjo a dit...

Vi pravas Ken. Mi ankau ne komprenas kiel ekzemple rilato inter Toronto kaj lasu diri Cxongkingo estas malsama de rilato inter Toronto kaj iu ajna alia urbo en Cxinio (Pekino, Sxangho, k.a.). Almenau mi ne perceptas malsamecon.