1 mars 2007

Estu ŝatanto de Usono kaj kristanismo!

Samdirekte kun opinioj de ultra-konservativaj kaj kontraŭvikipediaj homoj kiel Ken Miner kaj montamaristo, jen finfine fidinda surreta konservapedio (rivalo de tiu fia kaj aĉa vikipedio). En ĝia unua paĝo oni unue elnombras difektojn de vikipedio, priskribas ĝin kiel kontraŭ-usona kaj kontraŭ-kristanisma kaj post tio donas regulojn de konservapedio. Ĝi estas deca kaj familikongrua fonto de informoj. En ĝi ekzemple oni legas:
[George] Washington is perhaps the only person other than Jesus who declined enormous worldly power, in Washington's case by voluntarily stepping aside as the ruler of a prosperous nation. His precedent of serving only two terms was then voluntarily followed for 140 years.
George Washington nepre krom jesuo estas la nura alia homo kiu forlasis grandan mondan povon, en lia kazo kun volonte eksigi sin kiel reganto de prospera nacio. Lia precedento pri forlaso de povo post du periodoj da servado estis poste sekvata dum 140 jaroj.

Inter reguloj de skribo por konservapedio oni legas:
3. Edits/new pages must be family-friendly, clean, concise, and without gossip or foul language.
Redaktoj kaj novaj paĝoj devas esti familikongruaj, decaj, koncizaj kaj sen klaĉaj (legu debatovekaj) aŭ aĉaj lingvaĵoj. [Ĝi nepre devas esti deca por infanoj kaj eble pro tio ankoraŭ en ĝi ekzistas neniu informo pri VaginaGenital].
5. As much as is possible, American spelling of words must be used.
Plej eble la usona literumado de vortoj devas uziĝi (Britoj, Kanadanoj kaj Aŭstralianoj ne parolas la anglan aŭ iliaj versioj de la angla lingvo ne estas sufiĉe angla!).

Ĉu oni ne volas skribi Esperantlingvan version de tiu fidinda surreta enciklopedio?

Rilataj retpagxoj:
cosmic variance
Respectful Insolence
Conservapedia and Math
Kakopédie
Crazy Knowledge
Let there be darkness!
The Guardian

1 commentaire:

montamaristo a dit...

Bonorde ke Usoneca angla ne tro malsamas ol tia Kanada do mi kapablas ridegi al tiuj troecaj mistradukoj el la reguloj.

Vikipedio tiel estas cxar la maldekstrismaj propagandiloj pli forte kaj lerte disvastigas siajn opiniojn ol tiaj konservativaj. Kompreneble cxar la maldekstrismaj opinioj cxiam sxajnas pli bela. Neniu vere volas disvastigi nek kredi malbelajn pravajxojn.

Amike, Andreo