29 mars 2007

Fiaj teroristoj en Kanado

Tiom la povra registaro de Usono petis, ke Kanado devas ne akcepti mezorientdevenajn teroristojn kiel mi (ĉu islamano aŭ ne - ĉiuokaze ni pritaksiĝas kiel laŭgenaj teroristoj). Nun finfine terorista atako al Usono okazis el Kanado, kaj la celo de tiu hontinda atako estis la povraj katoj kaj hundoj en Usono. Ho kiel estas hontinda teruri senkulpajn dombestojn (kaj tio eble konsideriĝos kiel alia fifaro de mezorientanoj). Nun Usono rajtas postuli, ke Kanado devas ĵeti min al maro. Dio kompatu min!

1 commentaire:

montamaristo a dit...

Cxu ne pli tragedias ke homoj de eksterusonaj landoj indulgas sin envii Usonajn hundojn?

Do homaj Usonanoj, pli amu viajn domhundojn kaj donu pliajn rajtojn al ili! La "genaj" teroristoj sinsxiradas per envio!