16 mars 2007

Kial ne en Esperanto?

Kelkfoje mi demandas min mem: "Kial skribi en Esperanto pri aferoj pri kiuj jam ekzistas abundo da skribaĵoj en la angla kaj aliaj naciaj lingvoj?"


Nu!... Kial ne skribi?!

4 commentaires:

Anonyme a dit...

Laŭ mi tiu, kiu sbribas en Esperanto, uzas plej ofte ol en alia lingvo la skribilon de la paco kaj la inkon de la amo. Do ni skribu en Esperanto, tiel ni partoprenas al la konstruado de ponto, kiu donas al la homaro eblecon elekti plej bonan mondon. Niaj klopodoj por la interkompreno de la homoj ne povos esti ĉiam vana. Tiel estas, mi pensas, nia komuna kredo kaj volo. Fratece.

zooplah a dit...

Aldone se vi blogus en la franca aŭ la persa, mi ne povus kompreni ĝin. Mi dubas, ke mi povus lerni tiujn lingvojn (mi ne havas lertecon pri lingvoj). Sed Esperanto estas iom facile lernebla lingvo, kiu povas atingi pli diversajn orelojn.

Ark a dit...

Mi nur citas el la Unu Parolo de Zamenhof, tre bone priskribis, kion sentas mi kiam parolas kaj skribas esperante kaj kion kiam angle.

"Ofte kunvenas personoj de malsamaj nacioj kaj komprenas unu la alian; sed kia grandega diferenco estas inter ilia reciproka kompreniĝado kaj la nia! Tie komprenas sin reciproke nur tre malgranda parto da kunvenintoj, kiuj havis la eblon dediĉi multegon da tempo kaj multegon da mono, por lerni fremdajn lingvojn —, ĉiuj aliaj partoprenas en la kunveno nur per sia korpo, ne per sia kapo; sed en nia kunveno reciproke sin komprenas ĉiu, kiu nur deziras nin kompreni, kaj nek malriĉeco, nek nehavado de tempo fermas al iu la orelojn por niaj paroloj. Tie la reciproka kompreniĝado estas atingebla per vojo nenatura, ofenda kaj maljusta, ĉar tie la membro de unu nacio humiliĝas antaŭ membro de alia nacio, parolas lian lingvon, hontigante la sian, balbutas kaj ruĝiĝas kaj sentas sin ĝenata antaŭ sia kunparolanto, dum tiu ĉi lasta sentas sin forta kaj fiera; en nia kunveno ne ekzistas nacioj fortaj kaj malfortaj, privilegiitaj kaj senprivilegiitaj, neniu humiliĝas, neniu sin ĝenas; ni ĉiuj sentas nin kiel membroj de unu nacio, kiel membroj de unu familio, kaj la unuan fojon en la homa historio ni, membroj de la plej malsamaj popoloj staras unu apud alia ne kiel fremduloj, ne kiel konkurantoj, sed kiel fratoj, kiuj ne altrudante unu la alia sian lingvon, komprenas sin reciproke, ne suspektas unu la alian pro mallumo ilin dividanta, amas sin reciproke kaj premas al si reciproke la manojn ne hipokrite, kiel alinaciano al alinaciano, sed sincere, kiel homo al homo"

montamaristo a dit...

Jen bonegas facile lernebla lingvo por komunikado inter homoj de malsamaj nacioj. Iel ni estas gefratoj ecx tiuj kiuj tre malsamas.

Ja ekzistas multoble pli abundaj informoj pri treoble pli aferoj en aliaj lingvoj kiel angla.