5 mars 2007

Metrostacioj

Metrostacio en Toronto
En tiu ĉi retpaĝo vi vidas bildojn de iuj el la plej belaj (laŭ prizorgantoj de la retpaĝo) stacioj de metrooj en diversaj landoj. Inter ili oni ankaŭ trovas bildojn pri metrostacioj de Toronto. Mi ne vere konsentas tion, kaj laŭ mia opinio metroo de Toronto ne estas aparte bela. Inter urboj kiujn mi estas jam vidinta, kelkaj metrostcioj en Parizo kaj Stokholmo estas belaj. Ankaŭ vagonoj de metroo en Stokholmo estas tre modernaj kaj pli belaj ol aliaj metrooj kiujn mi estas vidinta. Ĉiuokaze tiu prijuĝo de mi estas ege persona.

2 commentaires:

Fixie a dit...

Ankau la metroo en Moskvo estas fojfoje ege bela.

becxjo a dit...

Kara Fixie ankau mi estas audinta tion. Bedaurinde gxis nun mi ne havis fortunon vojagxi al Moskvo.