10 mars 2007

Pri tiuj monstraj irananoj

Unue en siaj sciencfikciaj verkoj, Isaac Asimov prezentis tri leĝojn kiuj regis robotojn en tiuj rakontoj. Ili estis:
  • Neniu roboto rajtas vundi homon aŭ, per sia senfaro, permesi vundiĝon de homo.
  • Ĉiu roboto devas obei ordonojn de homo, krom se tiuj ordonoj estas en konflikto kun la unua leĝo.
  • Ĉiu roboto devas protekti sin, krom se tio estas en konflikto kun la du antaŭaj leĝoj.

En rakontoj de Asimov tiuj leĝoj estas gravuritaj en cerboj de robotoj kaj ĉiu deflankiĝo de ili povas kaŭzi severan damaĝon al ili. Kvankam ni, kiel homoj, pli libere povas preteratenti, ignori aŭ rompi tiujn leĝojn tamen ili iel ankaŭ respeguligas niajn kondutojn kiel homoj. Mi opinias, ke malmultaj el ni kapablas vundi, damaĝi aŭ murdi alian homon sen senti ian ajn psikan ĝenon. Do Asimov tra siaj fikciaj robotoj kaj leĝoj kiuj ilin regas, pritraktas aspektojn de la homa konduto. En la rakonto “la nuda suno”, li prezentas solvon por forigi malhelpon de la robotaj leĝoj kaj permesi ke ili uziĝu en eventuala milito. Supozu, ke oni faras spac-ŝipon dotitan de robota cerbo (en kiu ankoraŭ la tri leĝoj estas gravuritaj) kaj kapabligas ĝin funkcii sen ĉeesto de iu ajna homa ŝipanaro. Tiam la robota inteligento de la spac-ŝipo nature supozos, ke aliaj spac-ŝipoj estas kiel ĝi, konduktitaj de robota inteligento (kaj ne kunportas homan ŝipanaron). Rezulte tia aparato povas ataki al aliaj spac-ŝipoj sen rompi la unuan robotan leĝon.

Iranaj kiel monstroj en la kinfilmo 300Kaj tio estas la ĉefa artifiko; Montru viajn malamikojn tute malhumanaj kaj pli senĝene murdu ilin. Mi antaŭe skribis kiel dum ĉi-lastaj jaroj, la usona kineindustrio estas prezentinta irananojn kiel krimuloj kaj monstroj. Oni nomas tion malhumanigo [ang. dehumanization, fr. déshumanisation] de malamiko, kaj la lastatempa kinfilmo de Zack Snyder (surbaze de bildstrio de Frank Miller), perfekte faras tion. Antaŭe kiam ni diskutis pri la temo en la reta dissendolisto irano, iuj [iranaj] amikoj protestante konsilis “ne maltrankviliĝu! Ni irananoj ne estas tiom bonaj”. Mi konsentas tion. Kiel iranano mi konsentas, ke ni havas nigrajn paĝojn en nia historio kaj estas farintaj fifarojn (feliĉe ne ĉiam). Ankaŭ mi akceptas ke inter irananoj eĉ hodiaŭ ekzistas fifarantoj kaj krimuloj. En Irano ne ekzistas utopia socio plene de paco kaj tute bona. Ja! Ni, irananoj, pli bone ol neirananoj konas niajn proprajn diablojn.

Verdire min plu ne ĝenas produkto de filmoj en kiuj irananoj prezentiĝas kiel monstroj. Ĉiuokaze tio estas forto de Usono kiu helpe de mono, armea forto kaj kultura influo trudas siajn opiniojn kiel absolutaj pravaĵoj (kaj faras siajn ideojn, realaĵoj por la tuta mondo). Ĉi tie, mi nur deziras averti la legantojn; “se vi iros spekti tiun (tre belan) kinfilmon, nur memoru, ke ĝi estas rakonto de unu el la du flankoj ”. Ĝia celo estas asocii simbolojn unu al la alia, la antikvan persujon al la nuntempa irano, ĉiujn irananojn al barbareco. Bedaŭrinde la nuna situacio en Irano ne helpas kontraŭi tiajn asociiĝojn. Sed memoru, ke Persujo de Snyder estas same simila al la vera Persujo kiel Turkmenio de Borat similis al la vera Turkmenio. Ke Ĥaŝajar (ang. Xerxes) estas nepo de Kuroŝo (ang. Cyrus) kiu liberigis judojn en Babilonio. Ke, laŭ nia kono irananoj 2500 jaroj antaŭ ne vestis sin kiel Baratanoj, ne havis glavojn anstataŭ brakoj, ne metis maskojn dum milito kaj ne estis monstroj kiel animaloj.

Mi ne scias kiom da junuaj viroj post spekti la filmon 300 diros: "Did you know that Persia is now called Iran? Let's invade Tehran and kick ass like Spartans!". Sed bonvole dum vi ĝuas spektadon de la filmo 300 memoru, ke hodiaŭ en iuj lokoj ekzistas irananoj edukitaj, kleraj kaj afablaj. Oni ne scias; povas esti, ke iam vi havu fortunon renkonti unu el ilin.

Iranaj blogistoj estas farintaj alian guglan bombon kies ligilon mi metas en mia blogo; 300 the movie.

Kelkaj artikoloj pri la filmo 300:
300: Go tell the Spartans
The Persian Empire Strikes Back
Greeks blast Sparta movie
'300' Flick Is Ready-Made for the Right-Wing Crowd

2 commentaires:

Anonyme a dit...

Kara amiko,

Mi nur volas komenti pri via frazo: "se vi iros spekti tiun (tre belan) kinfilmon, nur memoru, ke ĝi estas rakonto de unu el la du flankoj."

Mi vidis la filmon hieraŭ. Ĝi ja estas interesa kaj ŝajne pli sukcesa ol la antaŭa Sin City. Tamen, ĝi certe ne estas rakonto de iu ajn el la du flankoj: Grekoj aŭ Persoj (Irananoj). Ĝi estas moderna fabrikaĵo simila al antaŭaj filmigoj de bildrakontaj libroj. Kiel mi diris al amiko kiu sidis apud mi en la kinejo: "Estas ja 'feliĉa' kaj tute 'hazarda' okazaĵo ke la modernaj Grekoj estas aliancanoj kun la Usonanoj dum la Persoj ja ĉiam estas... Persoj, ĉu ne?"

La plej interesa frazo kiun mi aŭdis tra la tuta filmo estas la respondo de Leonido al Kserkso dum ilia interparolo: "Ni estas interŝanĝantaj civilizacion dum la tuta mateno." Ni ja faris tiel ne nur dum tiu mateno sed ankaŭ dum la venintaj jarcentoj ĝis hodiaŭ kaj, feliĉe, niaj interŝanĝoj ne estis nur militaj.

Efthimios
Tesaloniko, Grekujo

becxjo a dit...

Kara Efthimios,
dankon pro via komento.