29 mars 2007

Tiuj stultuloj en Irano

idiotoj en Irano
En Irano grupo da stultuloj tiel nomitaj kiel studentoj de universitatoj manifestis kaj postulis tribunalon kaj punon por la britaj mararmeanoj kaptitaj per la islama respubliko. Interese tiu stultulo en la mezo de la foto estas teninta sloganafiŝon anglalingvan. Sur ĝi oni legas "puno por spionado estas ekzekutiĝo". Unue tiu studento de universitato (idioto) ne scias ke armeanoj arestitaj en uniformo ne povas konsideriĝi kiel spionoj. Due kiam iu volas ekzekuti aliajn, en la angla lingvo li/ŝi devas ankoraŭ uzi la vorton "execution" kaj tiu vorto ne transformiĝas al "executation"!

Ho ve al ni, se studentoj en niaj universitatoj ne kapablas korekte skribi anglalingvan sloganon.

3 commentaires:

montamaristo a dit...

Cxu iel li estas studento de Islama universitato? Mia manlibro de Islama juro nenie mencias ion ajn pri uniform-vestoj de malamikaj armeanoj (sed multon ja pri ties ekzekutado!!!). Eble vi mis-aludas al la Geneva Konvencio kiu tradicie identigas spionojn kiel militisto sen uniformo.

Certe delikto misliterumi tiun anglan vorton preterrigardindas cxi-kuntekste, kaj _neniel_ meritas ekzekutigxon laux iu ajn konata juro.

Genoveva a dit...

Via blogo estas ĉiam interesa !!
Mi provas denove fari blogon sed mia esperanto estas malbona, do mi ne scias ĉu miaj skribaĵoj estas kompreneblaj ??

becxjo a dit...

Kara Genoveva,

Dankon pro viaj afablaj vortoj. Mi estas certa ke via blogo ankau estos tre interesa (same kiel gxi estis antaue). Via esperanto ankau plibonigxos post tempo.