15 mars 2007

Vivi sed kiel...

Laŭ iuj, vivo [de homoj] estas valora kaj sankta donaco de Dio. Donaco kiun oni ne rajtas forpreni. Malgraŭ tio, inter la kredantoj de tiu ideo ne ekzistas interkonsento pri tio ke, kio devas esti ekzakte konsiderata kiel vivo kaj kiu devas vere konsideriĝi kiel viva. Por iuj el tiuj homoj, eĉ feto estas viva. Do laŭ ili abortanta medicinisto estas murdisto kaj meritas morton. Tial ili eksplodigas klinikojn en kiuj praktikiĝas abortoj kaj murdas homojn tie. Samtempe eble iuj el la sama grupo da homoj estas tute indiferentaj pri ĉiutaga morto de aliaj homoj en diversaj anguloj de la mondo [ekzemple Darfuro, Birmao, Irako kaj Afganio - ja mi scias la argumenton; ili mem kulpas kaj ne meritas nian helpon]. Tiuj defendantoj de la vivo, faras longdaŭran kaj multekostan batalon por konservi jam delonge mortintan homon konektita al maŝinoj kaj teni tiun homon en situacio kiun ili mem konsideras la vivo [ekzemple Terri Schiavo]. Estas stranga, ke nun dum medicinistoj atestas, ke iu homo mortos se ne uzos mariĥuanon, kaj tribunalo decidas, ke malgraŭ la bezono, tiu homo ne rajtas uzi la narkotan substancon, neniu el tiuj defendantoj de la vivo elparolas. Ili ĉiuj estas silentaj (eĉ la bonkora prezidento).

1 commentaire:

montamaristo a dit...

Laux tiu doktrino, la pli valora kaj sankta donaco el Dio estas la poreterna nemortigebla animo. Vivo ja estas valora donaco el Dio, tamen gxi provizoras kiel mallonga etapo. Gravas ne ke oni iun mortigus aux lasus iun vivi, sed _kial_.