16 avr. 2007

Apoginda kulturero

Mi komprenas kial iuj opinias, ke UNESKO estas senutila. Tio estas ĉar ili ŝatas, ke aliaj kulturoj formortu por ke ankaŭ en aliaj lokoj de la mondo la plej sintrudanta kulturo (tiu de holivudo kaj Usono) venku. Por ke ne nur en Usono sed ankaŭ en Eŭropo kaj aliaj partoj de la mondo junuloj iru al universitatoj aŭ mezlernejo kaj pafmortigu senkulpajn homojn. Nepre laŭ tiaj personoj tiu tradicio (pafmortigi homojn en lernejoj) estas apoginda. Do al pli glora kulturo sen Unesko ... !

2 commentaires:

Anonyme a dit...

Krom pafado, oni povas fakte _lerni_ ion en iuj Usonaj lernejoj. Studentoj de la mondo volas studi en ili (eble ankaux vi) cxar ili tre bonas.

Unesko volas kateni homojn al pasintaj kulturoj aux strangaj neprovitaj novaj kulturoj per impostado kaj trompado. Resultos io multoble pli terura ol kelkaj pafataj studentoj.

Becxjo a dit...

Kuragxa sennomulo! Vi eble ne bone komprenis mian intencon. Mi neniam diris, ke en usonaj lernejoj oni lernas nenion! Kaj mi dubas se vi kapablas ian ajn pruvi vian aserton pri Unesko. Felicxe homoj kiel vi estas tre malmultaj. Cetere "kelkaj pafataj studentoj" estas gravaj (almenau por mi eble ne por vi)!