Beĉjo

La mondo el mia vidpunkto

General Information
Kelkaj informoj
Miaj vagadoj sur la reto
Ne nepre en E-o
Kontraŭ ne anglaparolantoj en Usono "Faru la anglan oficiala lingvo"!
La vorto "Official" estas skribita "Offical".
Loĝantoj de insulo en Grekio kontraŭas uzon de la vorto Lesbo.
Lesbosanoj plendis kontraŭ uzo de la vorto Lesbian por nomi samseksemulinojn.
Disfalo de la plej bazaj reguloj de la moralo en la okcidento.
Por gajni monon ĝis kie ŝi konfesos?
Intereso pri vestaĵo de la germana Kancelierino
Tiel ŝajnas, ke dekoltita vestaĵo de s-ino Merkel ŝokis iujn!
Virinoj subskribu siajn konsentojn por seksumi en kontrakto
Bona ideo por preventi falsajn akuzojn kontraŭ viroj pri seksperforto.
"Pardonnez-moi, monsieur", Marie Antoinette al sia ekzekutonto!
La plej lastaj eldiraĵoj de famaj homoj.
En la BlankaDomo oni omaĝis Novruzon
HaftSin-tablo en la usona prezidenta loĝejo.
30 mirindaj eklezioj en la mondo
30 eklezioj ĉirkaŭ la mondo kun interesaj arkitekturaj aspektoj.
Kreinto de Spaco 2001 forpasis
Verkisto de sciencfikciaĵoj, Arthur C Clarke [pr. Artur C. Klark] forpasis.
Belvstitaj francaj politikistinoj
Tio estas spektaklo de modo!
Kiom da tempo por seksumado?
Esploristoj opinias, ke estas pli bona se seksuamdo daŭras inter 7 ĝis 13 minutoj!
Bazaro

Afero de Espero
Heidi Goes (UEA)

Ama hobojo
Amerigo Iannacone (UEA)

La Edda
Snorri Sturluson (Mondial)

Lingvo kaj interreto kaj ...
(Kava-Pech)

Rakontoj kaj Poemoj
Ĥalil' Ĝibran (KKE)
2007-04-12
El Avesto (10)
Jen traduko de alia verso de Gathao. Ĝi estas la oka kanto de ĝia unua parto (Ahnavajiti) :

Unue ĝia transskribo per la esperanta alfabeto :
Vahiŝtem cva vahiŝta jem aŝa vahiŝta hazaoŝem ahurem yasa va-unuŝ naroi feraŝaoŝtrai maibjaĉa ja-eibi-jasĉa it rong-hang-hoi vispai jave vang-heuŝ manag-ho.

Ĝia traduko:
Ho, la plej bona kaj en harmonio kun la Kosma Ordo, mi preĝas kaj petas vin, donacu por ĉiam la Bonan Penson al la nobla Fraŝaoŝtra kaj al tiuj kiuj meritas ĝin.

ZoroastroĜis nun mi tradukis Aŝa kiel la Virto. En tiu ĉi verso mi devas iomete ampleksigi ĝian signifon kaj uzi la signifon la Kosma Ordo. Ĝi estas la aro da ĉiuj naturaj leĝoj kiuj regas la universon kaj la vivon. Iusence tiu nova signifo ne kontraŭas la antaŭan signifon ĉar laŭ mazdaismo la Virto estas tiam kiam la persono estas en akordo kun tiuj leĝoj. El tiu verso oni lernas, ke en zoroastrismo (almenaŭ en ĝia plej frua formo) Ahura-mazdao mem estas en harmonio kun la Kosma Ordo. Tial la instruoj de zoroastrismo ĉefe ne temas pri supernaturaj okazaĵoj, neordinaraj mirakloj aŭ halucinaj vizioj. Ankaŭ zoroastrismo instruas, ke ĉiu evento en la mondo estas laŭ la Kosma Ordo, do studebla kaj komprenebla. En traduko de la antaŭa verso ni konatiĝis kun Viŝtaspa, reĝo kiu akceptis la religion de Zoroastro. En tiu ĉi verso Zoroastro mencias nomon de lia veziro, Fraŝaoŝtra (en la moderna persa lingvo Farŝuŝtar). La profeto petas donacon de la Bona Penso por Fraŝaoŝtra, ĉar li estas multe helpinta la religion.

Arkivo de tradukoj de Avesto.
blogita de Becxjo en 10:34 PM  
0 Comments:
Enregistrer un commentaire
<< Home
 
Pri Mi

Loĝloko: Toronto, Ontario, Canada
Pri mi: Irandevena zoroastrano, studanto de la fiziko.

If you like to understand my weblog you may learn Esperanto.
Si vous voulez comprendre mon blog vous pouvez apprendre l’Espéranto.

اگرعلاقه منديد مطالب وبلاگ مرا دريابيد می توانيد زبان جهانی اسپرانتو را فراگيريد


Vidu pli pri mi
Aliaj Blogoj En Esperanto
Esperantlingvaj retejoj
Arkivoj
Mi subtenas













COPYLEFT

Blogo servita de

Free Blogger Templates

BLOGGER