19 avr. 2007

En defendo de nedefendebla!

Mia antaŭa blogaĵo estis reflekso reage al du okazaĵoj; unue tute nekomprenebla hororaĵo okazinta en la universitato de Virĝinio. La dua estis blogero de s-ro Miner je la 17-an de aprilo pri Unesko. Mi scias, ke kiam mi skribas tiel reflekse, tono de miaj skribaĵoj iĝas agresaj kaj mi plejofte esprimas miajn ideojn fuŝe. En tiaj okazoj estas pli bona, se mi atendos kelktempe kaj skribos post iu prokrasto.

Relegante la blogeron de s-ro Miner, mi trovis ke ja li povas pravi. Ĉiuokaze la nocio de utileco estas tute subjekta. Facile eblas kompreni, ke kial Unesko por s-ro Miner (kaj ankaŭ s-ro Robert Fulford) estas senutila. Aliflanke Unesko por tiuj “intelektuloj” kiuj laŭ s-ro Miner ricevas siajn salajron de ĝi estas tute utila. Eraro estas konsideri, ke se tiuj nome intelektuloj ne trovus laboron en Unesko, ili ne povus labori en iu alia laborloko (ĉiuokaze miloj da intelektuloj – kiel s-roj Miner kaj Fulford mem - ĉirkaŭ la mondo ne laboras por tiu organizaĵo, sed el aliaj fontoj gajnas monon).

Stabejo en Unesko en ParizoJa iuj faroj de Unesko nepre povas kosideriĝi kritikindaj. Sed iuj faroj de multaj aliaj organizaĵoj kiel UNo, la Monda Banko, NATO kaj eĉ la usona registaro mem povas esti kritikindaj. Korupteco kaj malŝparo de mono ekzistas en preskaŭ ĉiu organizaĵo (la plej lastatempa ekzemplo estas skandalo ĉirkaŭ la usona direktoro de la Monda Banko, s-ro Wolfowitz). Ankaŭ oni ne forgesu ke Usono kaj Britio (du el la venkintoj de la dua mondmilito), ne tiuj landoj pri kiuj s-roj Miner kaj Fulford estas tiom koleraj, estas la fondintoj de Unesko. Se en kapalineo de la statuso de Unesko oni legas “since wars begin in the minds of men, it is in the minds of men that the defenses of peace must be constructed – ĉar militoj komenciĝas el la menso de homoj, do oni devas ankaŭ estigi defendon de la nocio de paco en menso de homoj”, tiu ideo estas rezolucio de landoj kiuj fondis Uneskon (inter ili Usono kaj Britio) ne Irano, Irako aŭ Saŭd-Arabio. Fakte nur en 1984 kaj 1985 kiam Reagan kaj Thatcher taksis la organizaĵon neutila por progreso de anglo-usona tutmonda hegemonio, unue Usono kaj post ĝi Britio rezignis membrecon en Unesko. La nura alia lando kiu sekvis ilin estis Singapuro (laŭ William Gibson Disneyland with the death penalty – disnilando kun mortopuno”). Britio revenis al Unesko en 1997 kaj Usono faris tion en 2003 (Singapuro ankoraŭ ne estas farinta tion!).

Por pli bone kompreni kial la ĵurnalo National Post publikigis la artikolon de s-ro Fulford, oni devas noti ke la menciita ĵurnalo estas arda defendanto de Israelo kaj ĝiaj interesoj. Ankaŭ lastatempe koncerne fosadon en iu loko en Ĵerusalemo estis konflikto inter Unesko kaj Israelo (finfine Unesko deklaris ke fosado ne damaĝos la monumenton). Nun eble la leganto pli bone komprenas originon de la artikolo. [Ofte kiam organizaĵo kiel ekzemple Human Rights Watch kritikas Israelon, en Usono kaj la okcidento multaj akuzas ĝin pri partieco sed kiam la sama organizaĵo raportas pri fifaroj kiuj okazas en Irano, ĉiuj medioj en la okcidento laŭdas tion. Nuntempe Usono ĉefe apogas al alia internacia organizaĵ(aĉ)o IAEA por antaŭenigi siajn planojn kontraŭ la islama respubliko en Irano. Ankaŭ ĉe la komenco de atako al Irako oni multe aŭdis usonanojn kiuj diris UNo estas senutila sed nun oni sen riproĉo uzas ĝin por internacie sankcii Iranon].

Finfine kvankam por s-ro Miner, Unesko nur estas malŝparanto de lia impostomono, sed por tiuj homoj kiuj vivas en landoj kiel Irano ĝia revuo “Unesco Courier – kuriero de Unesko” estas la nura kanalo al ideoj kaj idealoj de homoj ekster sfero de reganta ideologio. Premoj de Unesko savis multajn historiajn monumentojn kaj arkeologiaĵojn de la detruiĝo (ekzemple la placo Nagŝ-e-ĝahan en Isfahano, Irano). Internaciaj trejnkunsidoj organizitaj per Unesko helpis multajn iranajn raportistojn konatiĝi kun ĵurnalismo kaj graveco de libereco pri esprimo [ili pliposte agadis por disvastigi verajn novaĵojn kvankam multaj el ili malliberiĝis kaj eĉ murdiĝis – iu kiu unufoje gustumas liberecon ne povas forgesi ĝin eĉ se tio kostos lian/ŝian vivon]. Kaj jes Unesko konvinkis min ke, “ĉar militoj komenciĝas el la menso de homoj, do oni devas ankaŭ estigi defendon de la nocio de paco en menso de homoj”. Por trovi kelkajn utilojn de Unesko sufiĉas serĉi ĝian nomon sur novaĵoserĉilo de guglo.

Aucun commentaire: