6 avr. 2007

Pri esperantlingvaj muzikoj

Lastatempe kun iomete da malkomforto mi legis plendojn pri piratado de esperantaj muzikoj sur la interreto. Mi opinias, ke esperantistoj devas laŭeble subteni produkton de esperantlingvaj kulturaj varoj. Fakte pro tio, mi kreis la parton “bazaro” en mia blogo por prezenti tiajn varojn. Sed samtempe mi esperas, ke esperantistoj komprenu specialan situacion de Esperanto kaj agu kongrua kun ĝi.

Ankoraŭ de tempo al tempo, mi renkontas esperantistojn kiuj opinias per laboro pri/por/per Esperanto eblas gajni monon kaj vivteni. Nu, mi opinias, ke en la nuna situacio de la lingvo tio ne eblas. Mi esperas vidi tagon kiam oni povos studi en Esperanto, labori pri Esperanto kaj vivteni per Esperanto, sed tio ankoraŭ estas iu revo (espereble realigebla).

Merkato de espeantaj varoj estas sufiĉe speciala. Se en iu nacia lingvo verkisto kiel ekzemple tiu de la rakonto “Harry Potter” povas atingi famon kaj gajni grandegan monsumon, en Esperanto eĉ la plej bonaj verkistoj ne kapablos fari tion. La plej legata revuo en Esperanto (la revuo “Esperanto” de UEA) havas ĉirkaŭ 4000 - 5000 abonantojn. Ĉiu realisma pritakso de la merkato por esperantaj kulturaĵoj devas esti bazita sur tiu cifero. Tuj evidentiĝas ke la plej bone vendata muziko en Esperanto povas esperi vendokvanton de ĉirkaŭ 400-500 (konsideru diversajn preferojn kaj la nombro de diversstilaj muzikoj – tiu kiu aĉetas ĵazon ne aĉetos hiphapon kaj male). Ĉiu kalkulo montros, ke per ĉiu sencohava fina prezo por vendo de KD-oj ne eblas kovri la kostojn de ilia produkto.

Kial la produktantoj de esperantlingvaj muzikoj atendas, ke iu kiel mi pagu altan koston, pere de la interreto, banka ĝiro aŭ alia malfacila pagmaniero, atendu dum kelkaj semajnoj kaj finfine ricevu aron da 10-20 muzikoj inter kiuj mi plejeble ŝatos nur 2 ĝis 4? La esperantistoj ne konsistigas sekton kies anoj estu fervoraj sekvantoj de ia religia ordo kaj plenumu ĉian malraciaĵojn por bono de sia sekto. Esperantlingvaj kulruraĵoj ankoraŭ devas allogi esperantistojn kaj ili ne faros tion nur ĉar ili estas esperantlingvaj. Pri la muziko tiu allogado ege pli malfacile okazos. Mi memoras en iu epoko inter ĉiuj du programoj en televido oni aŭdigis la kanton “You're beautiful” de “James Blunt”. En tiu tempo eĉ en bazaroj oni aŭdis tiun muzikon. Ni dum kelkaj monatoj estis tute mergitaj en ĝi (kaj finfine mi ne aĉetis ĝin). Io simila okazis pri la muziko de la trupo “Las Ketchup”. Pardonu min! Sed mi malgraŭ ĉia sento de ŝato rilate Esperanton ne allogiĝos aĉeti muzikon el kiu oni povas aŭdi nur 30 sekundojn sur iu retpaĝo.

Do kion oni povas fari? Mi opinias, ke almenaŭ nuntempe oni ne povas atendi gajnon de mono per Esperanto kaj ĉiu produkto de kulturaĵoj en tiu lingvo nur povas okazi pere de subvencioj kaj volontula agado. Tio estas fakto (bedaŭrinda). Ĉu amatoreco difektos kvalitojn de laboroj? Mia respondo estos ne. Mi konas aliajn kampojn krom Esperanto en kiuj pasio kaj sindediĉado estas rezultintaj grandajn atingojn.

Mi abomenas Vindozon ne ĉar ĝi estas fuŝita mastruma sistemo sed ĉar Microsoft malhoneste subpremas ĉian rivalecon. Estas longtempe, ke mi nur kaŭze de bezono uzas ĝin, sed mi pretas tre volonte pagi monon por aĉeti kaj per tio subteni Linukson. Bedaŭrinde la esperantlingvaj muzikoj ne povas apogi sur simila bezono kiel Vindozo; Mi ne mortos se mi ne aĉetos ilin (sed mi ne kapablos labori se mi ne uzos Vindozon ĉar pri la mastruma sistemo en mia laborloko ne decidas mi).

Finfine mi taksas la revuon “la Ondo de Esperanto” tre bona revuo, kaj ĉar pereferas legi bonajn artikolojn surpapere do mi intencas aboni ĝin. Mi konsilas, ke se vi intencas aboni buntan, bonkvalitan revuon esperantlingvan, vi ankaŭ konsideru ĝin kiel unu el viaj elektoj.

4 commentaires:

karamudini a dit...

salutom. felicxan novan sunan jaron.

Anonyme a dit...

Becxjo skribis:
"Lastatempe kun iomete da malkomforto mi legis plendojn pri piratado de esperantaj muzikoj sur la interreto."

Kie vi legis? Cxu vi donos la referencon?

becxjo a dit...

Saluton, Mohammad, ankau felicxan novan jaron por vi.

Anonyme ekzemple rigardu tie kaj cxi tie

nepirato a dit...

Kia stultaĵo!

"Piratado" nur povus helpi diskonigi esperantan muzikon! Neniam estus "tutsimple senskrupula ŝtela misago".

Ekz: Mi ne povas aĉeti esperantan muzikon, sed se mi povus, mi aĉetos diskon kiu mi konas danke al la "piratado".

Se Vinilkosmo reale volus diskonigi esperantan muzikon, devas toleri la "piratadon". Tion faris Microsoft kun Vindozo, kaj nun ĉiuj konas ĝin!

"Oni ne povas deziri kion ne konas"