28 avr. 2007

Rara fenomeno

Lastatempa novaĵo pri tertremo proksime de Anglujo estas konsiderinda. Fakte tertremoj en tiu parto de la mondo estas treege maloftaj. Laŭ geologiaj scioj la norda parto de Eŭropo estas for de interkontaktejoj de tektonikaj platoj. En sudo de Eŭropo (Italio kaj regionoj ĉirkaŭ ĝi) surfaco de la tero estas multe pli aktiva.

La supra mapo montras lokojn de tertremoj en la mondo (ruĝaj punktoj).

Aucun commentaire: