8 avr. 2007

Terura premo!

Legantoj de mia blogo scias, ke mi ĝenerale estas oponanto de la islama reĝimo en Irano. Mi antaŭe skribis pri politikaj motivoj malantaŭ provokantaj agadoj de tiu reĝimo rilate la okcidenton. Aliloke mi komentis farojn de iuj idiotoj en Irano. Sed mi ankaŭ opinias, ke en studo de politikaj eventoj oni devas ne perdi sian senton de justeco kaj serĉo de ĝusteco. Ankaŭ mi ne opinias, ke malamiko de mia malamiko nepre devas konsideriĝi kiel mia amiko. Mi taksas, ke hodiaŭ la plej grava problemo de la usona registaro estas ĝia antaŭa manko de honesteco.

Britaj mararmeanojĈiuokaze mi ĝojas, ke la britaj mararmeanoj arestitaj per gardistoj de la islama revolucio, sane liberiĝis kaj reiris siajn hejmojn. Samtempe malgraŭ ĉiu abomeno kiun mi eble sentos rilate la islaman respublikon en Irano tamen intervjuo de tiuj mararmeanoj en Britio ne povis estigi ion krom rideto sur miaj lipoj. Kiam oni demandis ilin, ke kial en Irano ili konfesis kaj responde ili diris pro timo kaj psika premo, mi rememoris miajn kelkajn arestojn en Irano (pro trinko de alkoholaĵoj aŭ partopreno en ambaŭseksaj festoj kiuj estas malpermesataj en Irano) kaj ridis. Ho ve al Britio, se strumantoj de ĝia reĝa mararmeo (ang. Royal Navy - ĝi konsideriĝas kiel unu el la plej timigaj mararmeoj en la mondo) timas pro manoj katenitaj, okulvindiĝo kaj iuj minacoj. Dum miaj arestoj per la revoluciaj gvardioj en Irano, se mi scius, ke la brita ministrio pri eksterlandaj aferoj sekvus mian sorton, mi apartenus al unu el la plej fortaj armeoj en la mondo kaj usono pretiĝas ataki pro ĉiu malgranda preteksto al miaj arestintoj, mi multe pli facile eltenus tiujn arestojn!

Mi elkore ĝojas ke en Irano oni ne batis la britajn mararmeanojn aŭ ne fizike damaĝis ilin. Tio estas tute normala ĉar la islama respubliko bone sciis, ke eĉ guteto da sango el nazo de unu el tiuj soldatoj povus kaŭzi la plej teruran militan atakon kontraŭ la lando.

Malĝojiga estas kiam oni en BBC mem vidas, kiel iuj britaj soldatoj en sudo de Irako estas farintaj militan krimon kontraŭ irakaj civiloj kaj oni ne sekvas tion. Ĵus antaŭ tiu ridinda intervjuo de britaj mararmeanoj “Amnesty International” raportis pri plimalboniĝo de kondiĉoj por arestitoj en la malliberejo en Guantanamo. Oni ne forgesu tio kiu okazis en AbuGarib. En Eŭropo oni ankoraŭ diskutas neleĝajn arestojn per CIA.

Ja la faro de la islama respubliko ne estis bona. Sed mi ne perdos mian justecon dum prijuĝado de eventoj.

P.S: Tute sen rilata al la temo mi denove enamiĝis al fascinegaj turkaj muzikoj. Jen tre bela turka muziko de tre bonaspekta kantisto “Tarkan”. Mi estas certa ke ĉiuj sinjorinoj deziregos tian viron. Kaj mi devas bedaŭre konfesi, ke el virina vidpunkto ili tute pravas!!

1 commentaire:

montamaristo a dit...

Cxu la Usona armeo jam liberigis la kvin Iranajn diplomitojn kiujn ili kaptis en Irako? Sxajne ne. Vi ne menciis ilin. Mi ne scias kiom ganjnis la Irana registaro kapti la Britojn.

Krom kaptado, spionado, kaj kontrolado, mararmeoj ankaux pretas plenumi la rolon sinkigi malamikajn mararmeojn. Se la Irana mararmeo perforte cxesas flosi, cxiuj forgesos kion okazis en AbuGarib.