9 mai 2007

Beleco sur scenejo

Mi trovis tiun kinfilmon interesa, iris al nia E-klubo kaj parolis pri ĝi. Sed tie mieno de niaj amikoj montris, ke ili ne konsentas min kaj ne same opinias kiel mi. Desapontita de tiu neakordo, mi pliposte trovis eĉ pli negativajn kritikojn pri ĝi sur la interreto. Tio kelktempe ĉagrenigis min, sed finfine mi konvikiĝis, ke eĉ se mia priarta juĝado estas tute fuŝa, tamen mi ankoraŭ rajtas esti ordinara spektanto kiu aprezas iun filmon malgraŭ mala opinio de la plejmulto (aŭ se ili ne konsistigas la plejmulton almenaŭ la aliaj).

Kinfilmo Stage Beauty
Temas pri la kinfilmo “Stage Beauty” [sursceneja beleco, 2004, reĝisorita de Richard Eyre]. En reklamafiŝoj por prezenti ĝin oni estas skribinta: “Ŝi estis la plej unua de sia speco, li estis la plej lasta de la sia”. Ĝi rakontas pri parto de la historio de Anglujo dum kiu virinoj ne rajtis aktori. Spektante la filmon oni lernas, ke ĝuste ludante rolon de virinaj protagonistoj, Edward Kynaston (kies rolon ludas Billy Crudup) ĝuas grandan popularecon kaj estas atinginta konsidereblan famon. La situacio ŝanĝiĝas kiam lia vestozorgistino Maria (ŝian rolon ludas Claire Dane) aŭdacas preni metion de la majstro. Tio ne eblas krom pere de la reĝa povo kaj Nell Gwynne (rolludita de Zoe Tapper) kiu estas preferata amatino de la reĝo Charles II (rolludita per Rupert Everett) ebligas tion. Kiel Eugene Novikov en sia severa kritiko skribas la eventoj de la filmo ne precize kongruas la historiajn faktojn. Ankaŭ la spirito de la epoko ne ĝuste prezentiĝas en la filmo. Sed miaopinie ĝi ankoraŭ estas interesa kaj instrua.

Pri la malpermeso de aktorado de virinoj en Anglujo (ĉe la tempo de Ŝekspiro) mi jam sciis dank’ al alia filmo “Shakespeare in Love” [enamiĝinta Ŝekspiro]. Ĝian kialon tamen mi ankoraŭ ne scias. Spektante la filmon mi tuj ekpensis pri la japana tradicia teatro Kabuki en kiu viroj ludas rolon de virinoj. Mi malkovris, ke tio estis ĉar en la unuaj tempoj Kabuki ofte asociiĝis al prostituado kaj en epoko de Edo oni malpermesis aktoradon de virinoj en ĝi. Krom tiuj du ekzemploj mi ne memoris similan malpermeson en aliaj kulturoj (sed mi estas certa, ke ili ja ekzistis).

Estas interesa scii, ke en Kabuki antaŭ tempo kiam plenkreskaj viroj komencis ludi virinajn rolojn (post la jaro 1653), pli junaj viroj faris tion. Mi memoris, ke en ekleziaj ĥoroj ankaŭ ofte junaj knaboj kantis sopranon anstataŭ virinoj. Tio memorigis min pri la romano “nomo de la rozo” verkita de Umberto Ecco kaj tio, ke en eklezioj iam junaj monaĥoj iĝis objekto de seksa deziro por pli aĝaj pastoroj. Samaj rakontoj ekzistas pri religiaj lernejoj de islamanoj (Hoŭza en kiu nur viroj estas). Oni diras, ke tie ankaŭ iam pli junaj talabeoj (studentoj de la islamaj studoj) iĝas objektoj de deziro por pli aĝaj mulaoj.

En la filmo “sursceneja beleco” Kynaston estas tiom sorbita en sia rolo kiel virino, ke kiam la reĝo malpermesas ludadon de roloj de virinoj per viroj sed nur per virinoj, li plu ne kapablas aktori kaj ludi rolon de viroj. En la filmo montriĝas ke Kynaston havas ian konfuzon pri sia seksa identeco. Li havas sekspartnerojn de ambaŭ seksoj. Tio pensigis min pri tiu demando, ke kiam viro iĝas viro kaj kiam virino iĝas virino? Eble la lasta fojo kiam mi alproksimiĝis al ŝminkoj de mia patrino, mi estis 7-8 jara knabeto kaj tio por mi estis pli ludo ol esploro de seksa identeco (mi precipe ŝatis uzi ŝiajn ungolakojn kaj pro tio kompreneble mi puniĝis – ĉar tiel mi malpurigis miajn vestaĵojn). Ĉu virineco estas surmetado de virinaj vestoj kaj ŝminkoj aŭ havi ian virinan sintenon (hodiaŭ mi ne povas imagi, ke mi surmetu jupon, eĉ iam vidi aliajn virojn kun jupoj ekzemple skotoj kun siaj kiltoj perturbas min)?

Dum la filmo estigis tiajn demandojn en mia menso, sed ĝi ne estas nur pri konfliktoj inter seksoj. Eble min interesis precipe tiu filmo ĉar kontraŭe al aliaj tipe feminismaj filmoj en ĝi por trovi sian lokon virino ne bezonis frakasi viron (kiu ofte en aliaj feminismaj filmoj priskribiĝas kiel senutila, perfortema kaj mempreferema estulo) kaj pulverigi lian fieron. La majstro ankoraŭ estas necesa; unue ĉar Maria estas enamiĝinta al li kaj due ĉar li estas majstro. En ĉi tiu blogo mi legis, ke Kynaston instruas al Maria kiel aktori laŭ la Metodo (ang. Method Acting – aktori por repliki la realan vivon ekzakte tiel kiel ĝi estas). Sed ĉar la eventoj de la filmo okazas ĉirkaŭ 1660 kaj la aktorado laŭ la Metodo estas aperinta dum la 1940-1950-aj jaroj, do mi dubas tion. Ĉiuokaze Kynaston instruas al Maria kiel korekte aktori ĉar kvankam Maria anstataŭiĝas anstataŭ Kynaston, tamen sur la scenejo de teatro por ludi rolon de virinoj ne sufiĉas nur esti virino!

Alia interesa instruo de la filmo estas pri tiu epoko de Anglujo. Se Maria sukcesis realigi sian ambicion tio iugrade estas pro tio, ke ŝi vivis en la ĝusta loko ĉe la ĝusta tempo. Mi lernis, ke tiun epokon de la historio de Anglujo oni nomas la epoko de restitudo (aŭ eble mi devas traduki ĝin al epoko de reestabliĝo - ang. Restoration – kiam post la internaj militoj la angla monarkio estas reestablita sub regado de Charles II). Dum tiu periodo drastaj evoluoj okazis pri la literaturo, arto kaj la scienco. Oni denove malfermis teatrojn kiuj dum la regado de Oliver Cromwell estis fermitaj. Tiam temoj de teatraĵoj kaj maniero de ilia prezentado ankaŭ evoluis kaj la tempo estis ĝusta por apero de la unua aktorino sur la anglaj scenejoj.

1 commentaire:

Fátima a dit...

Mi kutimas uzi ungolakojn kaj ŝminkaĵojn por ruĝigi miajn lipojn aŭ fojfoje eĉ por plilongigi miajn okulharojn. Sed mi ne komencis uzi tiajn kosmetikaĵojn ĝis tiam, kiam mi aĝis pli-malpli 18 jarojn. Ĉu antaŭ tio mi ne estis virino aŭ mi ne sentiĝis ine? Tiaj aferoj rilatas al moroj. Kelkloke viroj estas tiuj, kiuj ŝminkas siajn okulojn per nigra farbo. Kompreneble tio ne faras ilin virinoj, ĉu ne?

Dum sia infanaĝo, persono lernas “esti” viro aŭ virino laŭ regantaj sociaj normoj. Civilizo instruas nin pri tio kaj dum nia tuta vivo daŭre trudas al ni konduti ine aŭ maline.

Aliaflanke mi ankaŭ spektis tiun filmon kaj ĝi plaĉis min :-) En Hispanio oni nomis ĝin "Malpermesita beleco".

Amike.