13 mai 2007

Fosi norden!

Fosi norden
Antaŭ nelonge mi ricevis tiun strangan ret-poŝton (kiu ne ŝajnis esti spamo). Ĝi timigis min. En ĝi oni estis skribinta: "Vi mizera herezulo! Ĉu vi pensas, ke vi estas sukcesinta eskapi justeco-establigantan manon de Alaho? Sciu, ke Alaho estas la plej granda kaj li punos nekredantojn ĉie kie ili iros. Ni trovis vin kaj avertas ke vi devas pretigi vin por gastigi niajn fratojn kiuj faras Ĝahad. Tiuj stultaj nekredantoj en Usono pensas, ke ni ne kapablos eniri ilian landon kaj puni ilin. Sed Alaho estas donacinta pli grandan saĝecon al nia mastro. Niaj fratoj estas ĵus komencintaj fosadon de tunelo en ToraBora. La stultaj usonanoj pensas, ke ni devas transiri Azion, Eŭropon kaj tiun aĉan maron Atlantiko por atingi ilin. Sed nia estro ordonis ke ni fosu norden. Post iom da tempo ni atingos niajn fratojn en Ĉeĉenio. Ili helpos nin kaj ni daŭre fosos pli norden. Ni transiros la nordan poluson kaj post iomete da tempo ni atingos Kanadon. Tiam vi devas gastigi niajn muĝahidinojn kiuj alvenas el subtero ĉe via domo. Ni faros vian hejmon nia stabejo. Ni fosos kelkete da distanco kaj eniros Usonon. Neniu atendos nian alvenon de tiu flanko el sub tero. Tiam venĝo de Alaho estos tre severa. Sciu, ke ni estas la plej saĝaj kaj Alaho helpos nin por puni nekredantojn". Verdire tiuj adverboj "iomete" kaj "kelkete" timigis min! Nun mi zorgas pri sub miaj piedoj!

P.S: Tio estas unuavice por moki orgojlan stultecon de (religiaj) fanatikuloj sed ankaŭ povas konsideriĝi kiel riproĉo pri paranojo kiun pli fortaj ŝtatoj verŝas en niaj ĉiutagaj vivoj.

5 commentaires:

Anonyme a dit...

Ne estas disputeble, ke tiaj minacoj povas esti seriozaj. Aliflanke, pro tio ke la teksto parolas pri fosado ekzemple sub la norda poluso, ktp. mi inklinas al la suspekto ke temas pri (iom plumpa) parodio de minaco. Iuj homoj havas strangan humursenton.

Ken

becxjo a dit...

Ken mi tre gxuas ridi al tiu tipe usona paranojo, ke cxiuj aliaj deziras de cxiu flanko ataki al ni kaj detrui nian vivomanieron. Kiam Chirac ne akceptis kunlabori kun atako al Irako, ecx francanoj igxis malamikoj de Usono! Cxu oni memoras pri nomo de French Fries?

Anonyme a dit...

Fakte tio pri "french fries" estas mito :) Ŝajne unu senatano menciis ĝin ŝerce, kaj ĝi "fariĝis fakto". En Usono oni ankoraŭ ofertas kaj mendas simple "french fries"; ĝi ne havas alian nomon.

Ken

Anonyme a dit...

Tiaj religiuloj naivas pri la signifo de la ordenoj de sia dio. Sub la tero inter Kanado kaj Torabora cxeestas infero.

becxjo a dit...

Sennomulo, mi opinias ke la infero ne estas sub la tero sed ofte en niaj koroj.