5 mai 2007

Longtempa silento

Lastatempe mi skribis nenion en mia blogo. Tio estis ĉar mi estis tre okupita pro mia laboro. Mia kontrakto kun la universitato finiĝos iam en la jaro 2008 kaj por trovi laboron post tiu dato, mi devas nun trovi bonajn rezultojn. Fotoakusta bildo de cerboĜis nun mi estas ĉefe kunmetinta diversajn aparatojn por ebligi eksperimentojn kaj nur de kelkaj tagoj antaŭ mi eniris la plej malfacilan etapon de tiaj laboroj; trovi sencon ĉe ciferoj kiujn produktas miaj eksperimentoj. Bedaŭrinde kiel kutimo de la eksperimenta fiziko, tiel ŝajnas ke miaj unuaj rezultoj havas nenian ajn sencon. Do nun mi devas solvi tiun ĉi problemon. Dum la pasintaj tagoj por ĉeesti simpozion rilatan al mia esploro mi estis en Montrealo (mi devas baldaŭ reiri al tiu urbo por ĉeesti MEKAROn-5 sed espereble ĉi-foje mi vojaĝos por ferii). Ankaŭ dum la du venontaj monatoj mi translokiĝos al nova apartamento kiu estas pli proksima al mia laborloko. Cetere en Junio mi devas ĉeesti la tutlandan kongreson de kanadaj fizikistoj en Saskatuno. Por tiu kongreso mi devas prezenti ion pri mia laboro kaj bedaŭrinde kiel mi diris antaŭe, ĝis nun mi ne havas iun prezenteblan materialon. Tiel dum kelkaj monatoj plu mi estos ege okupata kaj eble mi skribos malpli regule en tiu ĉi blogo. Tamen mi skribos ĉi tie de tempo al tempo.

La supra bildo estas fotoakusta bildo de cerbo (ne rezulto de mia laboro)!

1 commentaire:

Fátima a dit...

Sukcesojn, kara!