28 mai 2007

Post kvar jaroj

Hodiaŭ mi pensis, kiam George W. Bush komencis sian odiseadon por konkeri la mezorienton, du eŭropaj potencoj, Francio kaj Germanio, ne estis tiom favoraj pri la aventuro. Tiutempe en Francio, Jacques Chirac kaj en Germanio, Gerhard Schröder regis. Aliflanke en Hispanio, José María Aznar kaj en Italio, Silvio Berlusconi estis favoraj pri la decido de la usona prezidento (kaj oni ne parolu pri Tony Blair en Britio - li estis - kaj ankoraŭ estas - preta sekvi Bush ĝis la fono de infero mem kun fermitaj okuloj). Eĉ en Kanado la tiama ĉefministro Paul Martin ne estis tute en linio de Bush. Nun kvar jaroj post komenco de la aventuro, en Francio Nicolas Sarkozy, en Germanio Angela Merkel kaj en Kanado Stephen Harper sekvas Bush. Samtempe en Hispanio José Luis Zapatero kaj en Italio Romano Prodi malpli favoras daŭrigon de la aventuroj per Bush. Stranga mondo...

1 commentaire:

La Lernanto a dit...

Jes ja. La mondo estas stranga.