14 mai 2007

Pri la aliaj

Israela kantistino - Ofra Haza
Strange kiam unuafoje mi aŭdis kanton de israela artistino, tio okazis en Irano. Oni rememoru, ke la islama respubliko ne rekonas Israelon kiel laŭleĝa ŝtato kaj tial ekzemple iranaj sportistoj ofte ne konkursas kun israelaj sportistoj. En tia etoso mi en Irano unuafoje trovis kantojn de Ofra Haza (1957 - 2000). Ŝia familio estis el jemenaj judoj kaj ŝi naskiĝis en Tel-Avivo. Tiutempe ŝia muziko por mi estis interesa ĉar ĉefe ĝi estis tute malsama de ĉiuj aliaj muzikoj kiujn ĝis tiu tempo mi estis aŭdinta. Eble ĉar ŝi miksis la jemenajn melodiojn kun okcidentaj modernaj muziko-formoj. Aŭ eble ĉar ŝi estis la alia. Ofte la alia estas interesa kvankam ankaŭ timiga. Tiel ekzemple en la sudo de Francio (en la urbo Marsejlo) melodioj el la arab-nordafrikaj regionoj miksiĝas kun la franca muziko kaj kreas tiun ĉarman muzikon de la sudo de Francio. La alia fojo, kiam mi aŭdis israelan kanton, mi estis en Eŭropo kaj ĝin mi aŭdis okaze de konkurso Eurovision. Tiam mi sentis min ege olda kaj eksmoda. Hodiaŭ kiam mi pasis preter vendejo mi aliafoje aŭdis tiun ĉarman muzikon de kantoj de Ofra Haza. Surprize mi trovis min kvankam eksmoda tamen ankoraŭ ege scivolema pri la alia(j).

Aucun commentaire: